Vetaoj (Maorie Wētā) estas grupo de ĉirkaŭ 70 specioj de nativaj Aotearoaj (Nov-Zelandaj) insektoj de ordo Ortopteroj, parencaj al kutimaj Griloj kaj Lokustoj. Antaŭ kelkaj jaroj entomologiistoj kredis, ke tio estas unu familio, sed nun oni decidis disi la grupon je du familioj: Anostostomatidae kaj Rhaphidophoridae. Vetaoj aspektas kiel iu mikso inter grilo kaj blato kun longaj kruroj. Ili ankaŭ estas tre grandaj por insektoj, kelkaj eble estas la plej grandaj kaj pezaj insektoj en la mondo. La vorto Wētā ofte tradukatas de Maoria lingvo kiel "Dio de ĉio malbela".

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vetao
Velingtona arba vetao
Velingtona arba vetao
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Ortopteroj Orthoptera
Subordo: Ensifera
Familio: Vetaoj Anostostomatidae, Rhaphidophoridae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Deinacrida fallai - ĉi tiu specimeno havas entute longon de 200 mm
Defensiva virseksa velingtona arba vetao
Ina velingtona arba vetao