Geografio de Maŭritanio

Maŭritanio estas lando en la okcidenta regiono de la kontinento de Afriko, estas ĝenerale plata, siaj 1,030,700 kvadrataj kilometroj formas vastajn, aridajn ebenaĵojn rompitajn per fojaj krestoj kaj klifosimilaj malfermejoj. Ĝi limas la nordan Atlantikon, inter Senegalo kaj Okcidenta Saharo, Malio kaj Alĝerio. Ĝi estas konsiderita parto de kaj la Sahelo kaj la Magrebo. Serioj de eskarpoj (ŝtup-tavoloj) turniĝas al sudokcidento, laŭlonge dusekcante tiujn ebenaĵojn en la centro de la lando. La eskarpoj ankaŭ apartigas serion de grejsaj altebenaĵoj, kies plej alta estas la Altebenaĵo Adrar, atingante altecon de 500 metroj. Fonto-nutrataj oazoj situas je la piedo de kelkaj el la eskarpoj. Izolitaj pintoj, ofte riĉaj je mineraloj, pliiĝas sur la altebenaĵoj; la pli malgrandaj pintoj estas nomitaj guelboj kaj la pli grandaj kedioj. La samcentra Guelbo eh Richat estas elstara reprezentanto de la nord-centra regiono. Kediet Iĝil, proksime al la grandurbo de Zuerato, havas altecon de 915 metroj kaj estas la plej alta pinto.

Topografio de Maŭritanio, la koloroj montras la alto-diferencojn, ne la vegetaĵaron.

Ĉirkaŭ tri-kvaronoj de Maŭritanio estas dezerto aŭ duondezerto. Kiel rezulto de plilongiĝinta, severa arido, la dezerto disetendiĝis ekde la mezaj 1960-aj jaroj. La altebenaĵoj iom post iom descendas direkte al la nordoriento, al la dezerta El Djouf, aŭ "Malplena Kvartalo", vasta regiono de grandaj sablodunoj, kiu transiras en la Sahara-dezerton. En la okcidento, inter la oceano kaj la altebenaĵoj, alternas areoj de argilaj ebenaĵoj (reg-oj) kaj sablodunoj (erg-oj), iuj el tiuj ŝanĝas de loko ĝis loko, iom post iom movata per fortaj ventoj. La dunoj ĝenerale kreskas en grandeco kaj moviĝeblo direkte al la nordo.

Zonoj de natura vegetaĵaro, egalrilatante al la pluvokvanta ŝanĝiĝo, etendiĝas de oriento ĝis okcidento kaj varias de tropika arbaro laŭ la Senegalo ĝis arbustaro kaj savano en la sudoriento. Nur sablodezerto estas trovebla en la centro kaj norde de la lando.

Klimato redakti

La klimato estas karakterizita per ekstremaĵoj en temperaturo kaj per mizera kaj neregula pluvokvanto. Ĉiujaraj temperaturaj varioj estas malgrandaj, kvankam tagnoktaj varioj povas esti ekstremaj. La harmatano, la varma, seka, kaj ofte polvo-riĉa vento, blovas de la Saharo dum la longa seka sezono kaj estas la ĉefa vento, escepte de la mallarĝa marborda strio, kiu estas influita per oceanaj pasatoj. Plejmulto de pluvo falas dum la mallonga pluvsezono (hivernage), de julio ĝis septembro, kaj averaĝa jarpluvo varias de 500 ĝis 600 milimetroj en la malproksima sudo ĝis al malpli ol 100 milimetroj en la norda du trionoj de la lando.

Gravaj geografiaj kaj klimatzonoj redakti

Maŭritanio havas kvar ekologiajn zonojn: la Saharan Zonon, la Sahelian Zonon, la Senegalriveran Valon, kaj la Marbordan zonon. Kvankam la zonoj estas rimarkeble diferencaj unu de la alia, neniuj naturaj ecoj evidente konturas la limojn inter ili. Sablo, variante en koloro kaj kunmetaĵo, kovras 40 procentojn de la surfaco de la lando, formante dunojn, kiuj aperas en ĉiuj zonoj krom la Senegala Rivervalo. Fiksaj sablodunoj estas kunmetitaj de kruda, cervid-kolora sablo, ŝanĝantaj ("moveblaj") dunoj konsistas el fajnaj, polvosimilaj, ruĝet-koloraj sabloj, kiuj povas esti portitaj per la vento. Altebenaĵoj ĝenerale estas kovritaj per pli pezaj bluaj, grizaj, kaj nigraj sabloj, kiuj formas krustan surfacon super tavoloj de mola, loza sablo.

Sahara zono redakti

La sahara Zono konsistas norde du trionojn de la lando. Ĝia suda limo egalrilatas al la izopluva linio (linio sur la surfaco de la Tero laŭ kiu la pluvokvanto estas la sama), kiu reprezentas jarpluvon de 150 milimetroj. Pluvo kutime falas dum la pluvsezono, kiu daŭras de julio ĝis septembro. Ofte, izolitaj ŝtormoj faligas grandajn kvantojn da akvo en mallonga tempodaŭro. Jaro, aŭ eĉ pluraj jaroj, povas pasi sen iu pluvo en kelkaj lokoj.

Tagnoktaj varioj en temperaturo en la sahara zono povas esti ekstremaj, kvankam ĉiujaraj varioj estas minimumaj. Dum decembro kaj januaro, temperaturoj varias de frua matena malkulmino de 0 °C ĝis mezposttagmeza alta de 38 °C. Dum majo, junio, kaj julio, temperaturoj varias de 16 °C en la mateno ĝis pli ol 49 °C antaŭ posttagmezo. Tutjare, la harmatano ofte kaŭzas brilajn sabloŝtormojn.

La administraj regionoj de Tiris Zemmour en la nordo, Adrar en la centro, kaj la nordo de la orienta regiono Hod-eŝ-Ŝarki, kiuj konsistigas la plej grandan parton de la sahara zono, estas vastaj senhomaj areoj de dunoj alternantaj kun granitaj rokinsuloj. Post pluvo, aŭ en la ĉeesto de bone, tiuj rokinsuloj povas apogi vegetaĵaron. En la loĝataj Adrar- kaj Tagant-altebenaĵoj, fontoj kaj putoj disponigas akvon por paŝtado kaj ioma agrikulturo. En la okcidenta parto de la sahara zono, etendante direkte al Nuakŝoto, vicaj etendigyxoj de sablodunoj estas vicigitaj de nordoriento ĝis sudokcidento en krestoj de du ĝis dudek kilometrojn larĝe. Inter tiuj krestoj estas depresioj plenigitaj kun kalkoŝtono kaj argila sablo kapabla je apogado de vegetaĵaro post pluvo. Dunoj en la malproksima norda ŝanĝas pro la vento plie ol tiuj en la sudo.

La sahara zono havas nur malmulte da vegetaĵaro. Kelkaj montaj areoj kun akvofonto subtenas malgrand-foliajn kaj dornajn plantojn kaj malpli valorajn herbojn taŭgaj por kameloj. Ĉar semoj de dezertaj plantoj povas resti neaktivaj dum multaj jaroj, dunoj ofte burĝonigas malabundan vegetaĵaron post pluvo. En depresioj inter dunoj, kie la akvo estas proksima al la surfaco, iu flaŭro - inkluzive de akacioj, sapberaj arbustoj, kaporo, kaj Cynanchum - povas esti trovita. Salozaj areoj havas unuopajn specojn de vegetaĵaro, plejparte kenopodioj, kiuj estas adaptitaj al altaj salokoncentriĝoj en la grundo. Kultivado estas limigita al oazoj, kie daktilujoj estas uzataj por ombri aliajn kultivaĵojn kontraŭ la suno.

Sahela zono redakti

La sahela zono etendas suden de la sahara zono al ene de ĉirkaŭ tridek kilometroj de la Senegala rivero. Ĝi formas orient-okcidentan zonon, kie ĝia akso kuras de Boutilimit tra Ajun-el-Atrus ĝis Nema, konsistigita de stepoj kaj savanaj prerioj. Brutaroj, ŝafoj, kaj kaproj moviĝas tra tiun zono en serĉo por paŝtebla.

La pluvzono pli frue komenciĝas en la Sahela Zono ol en la Sahara Zono, ofte daŭranta de junio ĝis oktobro. Ĉar terkultivistoj kaj paŝtistoj dependas de ĉiujaraj pluvoj, prokrasto de unu monato en la komenco de la pluvsezono povas kaŭzi grandajn perdojn kaj konduki al amasmigradoj de Hod-eŝ-Ŝarki kaj Hod-el-Garbi en Malion. La temperaturaj ekstremaĵoj estas pli malgrandaj ol en la sahara zono. La harmatano estas la reganta ventotipo.

En la norda Sahelo, dunoj estas kovritaj per malpli valoraj herboj kaj dornaj akaciarboj. Pli sude, pli granda pluvokvanto permesas pli densan vegetaĵaron. Sablo komencas cedi al argilo. Grandaj daktilujaj plantejoj estas kultivataj sur la Altebenaĵo Tagant, kaj savanoherboj, kopso, balzamo, kaj eŭforbia kovre-fiksas la dunojn. Fojaj baobabo-arboj punktas la platajn savano-preriojn de la suda Sahelo. Arbaraj regionoj enhavas palmarbojn kaj baobabojn. Vastaj arbaroj de akacio (Acacia gummifera) kreskas en regionoj Trarza kaj Brakna. Pli sude, precipe en regiono Assaba kaj la norda parto de regiono Gidimaka, pluvokvanto estas sufiĉe alta por apogi formojn de agrokultiva agrikulturo.

Senegala Rivervalo redakti

La Senegala Rivervalo estas mallarĝa zono de tero kiu etendas norden de la Senegala Rivero. Antaŭ la aridaj 1960-aj, 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, la zono etendiĝis de 16 ĝis 30 kilometroj norde de la rivero. De la malfruaj 1980-aj jaroj, dezertiĝo atingis la nordan bankon de la rivero en kelkaj partoj de la valo. La valo estas pli larĝa en Regiono Guidimaka kaj estas tute dominita per la laŭsezona ciklo de la rivero. Preskaŭ ĉio el la ekonomie aktiva populacio de la valo okupiĝas pri agrokultivado aŭ fiŝkaptado laŭ la Senegala rivero kaj ĝiaj ĉefaj alfluantoj - la Karakoro, la Gorgol, kaj la Garfa. Tiu areo liveras la plej grandan parton de la agrikultura produktado de la lando.

La klimato de la Senegala Rivervalo kontrastas al tiu de la saharaj kaj sahelaj zonoj. Pluvokvanto estas pli alta ol en aliaj regionoj, variante de 400 ĝis 600 milimetroj ĉiujare, kutime inter majo kaj septembro. Tiu pluvokvanto, kombinita kun ĉiujara inundado de la rivero, disponigas la bazon por agrikulturo. Temperaturoj estas pli malvarmetaj kaj malpli varias dumjare kaj dumtage ol en aliaj regionoj.

La Senegalo estas la nura permanenta rivero inter suda Maroko kaj centra Senegalo. De ĝia fonto en Gvineo, ĝi elfluas norde kaj okcidente 2,500 kilometrojn, atingante Atlantikon ĉe Saint-Louis, Senegalo. De ĝia buŝo, la rivero estas navigebla ĝis Kayes, Malio dum la pluvsezono kaj ĝis Podor, Senegalo, dum la resto de la jaro. Pluvegoj, komenciĝante en aprilo en Gvineo kaj majo, junio en Senegalo kaj Malio, alportas jarajn inundojn. Tiuj inundoj kovras la tutan valon supren al larĝo de 25 ĝis 35 kilometroj, plenigante multajn lagojn kaj marĉojn, kiuj malpleniĝas reen en la riveron dum la seka sezono. Kiam la akvoj retiriĝas de la riveraj aluviejoj, plantado komenciĝas.

La Senegala Rivervalo, kun ĝia riĉa aluvia kaj argila grundo, estas relative abunda en flaŭro. Krome, pli alta pluvokvanto, irigacio, kaj abundaj flankokanaloj kaj marĉoj tendencas produkti abundan, preskaŭ-tropikan vegetaĵaron, kun baobabo kaj gonaki-arboj (Acacia adansonii) kaj abundaj riĉaj herboj. Dumpalmoj kaj borussus-palmoj (palmiraj palmoj, el genro Borassus) ankaŭ estas kultivataj ĉi tie. Granda parto de la riverebenaĵo estas kultivita.

Marborda zono redakti

La Marborda zono, aŭ Sub-kanaria zono, etendiĝas ĉirkaŭ 754-kilometrojn longe apud la atlantika marbordo. Regantaj oceanaj pasatoj de la Kanaraj insuloj modifas la influon de la harmatano, produktante humidan sed temperitan klimaton. Pluvokvanto ĉi tie estas minimuma; en Nuadibu ĝi averaĝas 30 mm ĉiujare kaj okazas inter julio kaj septembro. Temperaturoj estas moderaj, variante de averaĝaj maksimumoj de 28 kaj 32 °C por Nuadibu kaj Nuakŝoto, respektive minimumoj de 16 kaj 19 °C.

Detruajmarondoj kaj kursabloj karakterizas la tutan longon de la marbordo. La duoninsulo Ras Nuadibu (antaŭe konata kiel Cap Blanc), kiu formas la golfon Daĥlet Nuadibu (antaŭe Lévrier Bay) en la oriento, estas 50 kilometrojn longa kaj 13 km larĝa. La duoninsulo estas administre dividita inter Okcidenta Saharo kaj Maŭritanio, kun la maŭritana haveno kaj fervojfino de Nuadibu situanta sur la orienta marbordo. Dakhlet Nuadibu, unu el la plej grandaj naturaj havenetoj sur la okcidenta marbordo de Afriko, estas 43 kilometrojn longa kaj 32 kilometrojn larĝe ĉe ĝia plej larĝa punkto. Kvindek kilometrojn sudoriente de Ras Nuadibu situas Arguin. En 1455 la unua portugala instalaĵo sude de Kabo Bojador (en la aktuala Okcidenta Saharo) estis establita ĉe Arguin. Pli sude estas la nura signifa terkapo de la marbordo, 7-metrojn altaj Kabo Timiris. De tiu kabo ĝis la marĉa areo ĉirkaŭ la buŝo de la Senegala Rivero, la marbordo estas regula kaj markita nur proksime de foja alta duno.

Sur marbordaj dunoj vegetaĵaro estas malofta. Je la piedo da krestoj, aliflanke, grandaj tamarisk-arbustoj, nanakacioj, kaj asklepiadoj povas esti trovitaj. Iom da alta herbo, miksita kun balzamo, eŭforbio, kaj dornaj arbedoj, kreskas en la centra regiono. La nordo havas nur malmulte da vegetaĵaro.

Ampleksiĝo de la dezerto redakti

La klimato ŝanĝis draste ekde la komenco de la longedaŭra arido en la 1960-aj jaroj, parte de ĉeso ripetiĝanta ŝanĝiĝo de sekaj kaj malsekaj cikloj kutima por Sahela Afriko. Fakuloj konsentas, aliflanke, ke tropaŝtado, senarbarigo, senplantigo de terkovraĵo ĉirkaŭ putoj, malbonaj terkultivaj metodoj kaj troloĝateco plimalbonigis la aridon. En Maŭritanio la izopluva linio indikas jarpluvon de 150 milimetroj - konsideritaj la minimumo por paŝtista kulturo - ŝovis suden proksimume 100 kilometrojn al punkto sude de Nuakŝoto. Dum la 1980-aj jaroj, la dezerto avancis suden kun laŭtaksa rapideco de ses kilometroj jare. Ĉiuj gravaj klimatzonoj movis suden, kaj en kelkaj kazoj preskaŭ-dezertaj kondiĉoj atingis la bankojn de la Senegala Rivero.

De la malfruaj 1980-aj jaroj, dezertiĝo principe ŝanĝis paŝtadan kaj loĝadan imagon de la lando. Perdo de grundkovraĵo en la Sahela Zono movis bestojn kaj homoj suden en serĉo de manĝaĵo kaj akvo kaj kaŭzis estiĝon de novaj sablodunoj. La progresaj dunoj minacis engluti putojn, vilaĝojn, kaj vojojn; ili eĉ invadis Nuakŝoton sur sia marŝo al la maro. La registaro certigis internacian helpon stabiligi la dunokampon ĉirkaŭ Nuakŝoto kaj plantis 250,000 palmarbojn por krei baron kontraŭ la invada dezerto. Por plu batali elsekiĝon, la registaro konstruis digojn ĉe la Senegala Rivero kaj ĝiaj alfluantoj por pliigi la kvanton de uzebla tero.

Areo kaj limoj redakti

Areo redakti

totalo: 1,030,700-km² tero: 1,030,400-km² akvo: 300 km²

terolimoj redakti

totalo: 5,074 km

limolandoj: Alĝerio 463 km, Malio 2,237 km, Senegalo 813 km, Okcidenta Saharo 1,561 km

Marbordo redakti

754 km

Maraj pretendoj redakti

apuda zono: 44,4 km kontinenta deklivo: 370,4 km aŭ al la rando de la kontinenta marĝeno ekskluziva ekonomia zono: 370,4 km teritoria maro: 22,2 km

Altecaj ekstremaĵoj redakti

plej malalta punkto: Sebkha de Ndrhamcha —3 m plej alta punkto: Kediet Iĝil 910 m

Resursoj kaj kultivado redakti

krudmaterialoj redakti

fererco, gipsoŝtono, fiŝo, kupro, fosfato, nafto, petrolo, gaso

kultivado redakti

plugtero: 0% permanentaj kultivaĵoj: permanentaj paŝtejoj: 38% arbaroj kaj maldensarbaro: 4% aliaj: 58% (1993 est.)

Irigaciita agro redakti

490 km² (1993 est. )

Mediaj koncernoj redakti

Naturaj danĝeroj redakti

varmaj, sekaj, polvo-/sablo-ŝarĝitaj ŝirokaj ventobatoj ĉefe en marto kaj aprilo; periodaj aridoj

Medio - nunaj temoj redakti

tropaŝtado, senarbarigo, kaj grunderozio plimalbonigita pro arido kontribuas al dezertiĝo; tre limigitaj naturaj dolĉakvaj resursoj fore de la rivero Senegalo, kiu estas la nura tutjara rivero

Medio - internaciaj interkonsentoj redakti

partoprenas al: biodiverseco, klimata ŝanĝo, dezertiĝo, enndanxgerigitaj specioj, danĝeraj defalaĵoj, leĝo de la maro, atomtesta malpermeso, ozona tavola protekto, ŝippoluado,. malsekregionoj subskribis, sed ne ratifis: neniu el la elektitaj interkonsentoj

Grandurboj redakti

La plej granda parto de la populacio koncentriĝas en la grandurboj de Nuakŝoto kaj Nuadibu kaj laŭ la Senegala Rivero en la suda regiono.

Ekstremaj punktoj redakti

Tiu ĉi estas listo de la finpunktoj de Maŭritanio, la punktoj kiuj estas plej nordaj, sudaj, orientaj aŭ okcidentaj ol iu alia loko.

  • Plej norda punkto - la Trilanda punkto kun Alĝerio kaj Okcidenta Saharo, Regiono Tiris Zemmour
  • Plej orienta punkto - la Trilanda punkto kun Alĝerio kaj Malio, Regiono Tiris Zemmour
  • Plej suda punkto - la kunfluejo de la Senegalo-rivero kaj la Karakoro-rivero ĉe la limo kun Malio, Regiono Guidimaka
  • Plej okcidenta punkto - nenomata loko sur la limo kun Okcidenta Saharo sur la duoninsulo Ras Nuadibu, regiono Dakhlet Nouadhibou

Vidu ankaŭ redakti