Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri scienca pristudado de naciismo. Por informoj pri historiografio el naciisma vidpunkto, vidu la artikolon Naciisma historiografio.

Naciismo-studoj estas interdisciplina akademia fako dediĉita al la pristudo de naciismo kaj rilataj temoj. Kvankam naciismo estas diskuttemo en kleraj rondoj almenaŭ ekde la malfrua 18-a jc., nur de la fruaj 1990-aj jaroj ĝi ricevis tiom da atento, ke rekoneble aparta studkampo povis estiĝi.[1]

La Babela turo, pentraĵo (1563) de Pieter Bruegel la Maljuna, ofte uzata simbolo en diskutoj pri naciismo

Aŭtoroj kiel Eric Hobsbawm, Carlton J. H. Hayes, Hans Kohn, Elie Kedourie, John Hutchinson, Ernest Gellner, Karl Deutsch, Walker Connor, Anthony D. Smith kaj Benedict Anderson sternis fundamenton por studoj pri naciismo en la postmilita periodo. En la fruaj 1990-aj jaroj, iliaj ideoj estis entuziasme alprenitaj de akademiuloj, ĵurnalistoj kaj aliaj, kiuj strebis kompreni kaj klarigi la rimarkeblan refortikiĝon de naciismo, kiun karakterizis eventoj kiel la dissolvo de Sovetunio, la Ruanda genocido kaj la Jugoslavaj militoj.

Historio de la studkampo redakti

La evoluo de la studkampo povas esti dividita en kvar stadiojn: (1) la malfrua 18-a kaj la 19-a jarcentoj, en kiuj la naciismo unue aperis kaj en kiuj la plej multa intereso pri ĝi estis filozofia; (2) la periodo ekde la 1-a mondmilito ĝis la fino de la 2-a mondmilito, kiam naciismo fariĝis temo de formala akademia pristudo; (3) la postmilita periodo inter 1945 kaj la malfruaj 1980-aj jaroj, kiam pluraj sociologoj kaj politikologoj ellaboris ĝeneralajn teoriojn de naciismo en la kunteksto de tutmonda malkoloniigo kaj la "etna reviviĝo" en la Okcidenta mondo; kaj (4) la periodo post la revolucioj de 1989, en kiu ekfuroris intereso pri naciismo kaj kristaliĝis naciismo-studoj kiel esplorkampo.[1]

18-a kaj 19-a jarcentoj redakti

"Ĝis la Unua mondmilito", klarigas Umut Özkirimli, "intereso pri naciismo estis grandparte etika kaj filozofia". La kleruloj de tiu periodo, plejmulte historiistoj kaj socifilozofoj, pli okupiĝis pri la "meritoj kaj difektoj" de tiu doktirno, ol pri la origino kaj disvastiĝo de naciaj fenomenoj.[2] La nacio-ŝtaton oni rigardis kiel progresigan etapon en la historia evoluo de homaj socioj, kaj liberaluloj same kiel marksistoj atendis, ke la naciismo fine cedos al kosmopolita monda ordo. En tiu kunteksto oni traktis naciojn kaj naciismon kiel evidentajn faktojn, kaj la plej multaj aŭtoroj, kiuj diskutis ilin, estis motivitaj de iu speciala politika zorgo. Ne okazis provoj formuli ĝeneralan teorion de naciismo, aplikeblan al ĉiuj kazoj.[3] Kelkaj el la plej gravaj aŭtoroj en tiu periodo inkluzivas: Johann Gottfried Herder, Jean-Jacques Rousseau, Emmanuel Joseph Sieyès, Johann Gottlieb Fichte, Giuseppe Mazzini, Ernest Renan, kaj John Stuart Mill.

Naciismo-studoj kiel akademia kampo redakti

Pluraj universitatoj aranĝas diplomnivelajn kaj ne-diplomnivelajn kursojn pri naciismo. La Bostona Universitato, la Universitato de Londono (precipe la Londona Altlernejo de Ekonomiko), la Universitato de Centra Eŭropo (Hungario) kaj la Universitato de Edinburgo apartenas al la plej elstaraj institucioj, en kiuj naciismo-studoj okupas gravan lokon. La Fakultato de Homaj Sciencoj de la Scienca Universitato Loránd Eötvös (Hungario) antaŭnelonge lanĉis multinkluzivan mallongperiodan programon dediĉitan ekskluzive al la pristudo de naciismo.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Özkirimli, Umut. (2000) Theories of Nationalism: A Critical Introduction. St. Martin's Press, p. 15. ISBN 0-333-77711-5.
  2. Özkirimli, Umut. (2000) Theories of Nationalism: A Critical Introduction. St. Martin's Press, p. 12. ISBN 0-333-77711-5.
  3. Özkirimli, Umut. (2000) Theories of Nationalism: A Critical Introduction. St. Martin's Press, p. 12–13. ISBN 0-333-77711-5.