Romantika naciismo

Romantika naciismo (ankaŭ organika naciismo, identec-naciismo) estas tiu formo de naciismo, ĉe kiu la ŝtato devenigas sian politikan legitimecon kiel organikan konsekvencon de la unueco de la regatoj. Tiu inkluzivas, depende de la specifa praktikmaniero, la lingvon, rason, etnon, kulturon, religion kaj kutimojn de la nacio laŭ ties praa senco: tiuj, kiuj naskiĝis ene de ĝia kulturo. Tiuspeca naciismo estiĝis kiel reago je dinastia aŭ imperia hegemonio, kiu konceptis la legitimecon de la ŝtato de supre malsupren, eliranta de monarko aŭ alia aŭtoritato-tenanto, kiu pravigis ĝian ekziston. Tia malsuprenradianta potenco eventuale estis devenigita de dio aŭ dioj (vd. la didevenan rajton de reĝoj kaj la mandaton de la ĉielo).

Inter la ĉeftemoj de la romantikismo kaj ĝia plej daŭra heredaĵo estis la kulturaj sinasertoj de la romantika naciismo, kiuj centre rolis en la postklerismaj arto kaj politika filozofio. Ekde siaj plej fruaj aperoj, kun sia fokuso je evoluigo de naciaj lingvoj kaj folkloro kaj la spirita valoro de lokaj kutimoj kaj tradicioj, ĝis movadoj por redesegni la mapon de Eŭropo kaj alvokantaj favore al memdetermino de nacioj, naciismo estis unu el la ŝlosilaj demandoj en la Romantikismo, kundifinante ties rolojn, sinesprimojn kaj signifojn.

En la eŭropa historio, la romantika naciismo kulminis en 1848, kiam revolucia ondo disvastiĝis trans la kontinenton; multaj naciismaj revolucioj okazis en diversaj fragmentoplenaj regionoj (kiel Italio) aŭ multnaciaj ŝtatoj (kiel la Aŭstra imperio. Kvankam en la tuja postsekvo la revolucioj malvenkis kontraŭ reakciaj fortoj kaj la malnova ordo estis rapide restarigita, la multaj revolucioj prezentis la unuan paŝon al liberaligo kaj formado de modernaj nacio-ŝtatoj en granda parto de Eŭropo.

Vidu ankaŭRedakti