Tutnaciismo

speco de naciismo, celanta je politika unuiĝo de ĉiuj landoj loĝataj aŭ loĝitaj de anoj de iu nacio

Tutnaciismo estas specifa termino uzata ĉefe en la socisciencoj kiel nomo por tiuj specoj de naciismo, kiuj provas transcendi tradiciajn limojn de bazaj naciaj identecoj kun la celo krei “pli tutecan” kaj pli inkluzivan identecon bazitan sur diversaj komunaĵoj. Tutnaciismo povas aperi kiel specifa vario de ĉiuj oftaj naciismo-tipoj. Rilate al la klasika ŝtatnaciismo, la tutnaciismo manifestiĝas en diversaj politikaj movadoj, kiuj pledas por la kreo de “pli tutecaj” (tutnaciecaj) formoj de politika identeco bazitaj sur regiona aŭ kontinenta grupiĝo de naciaj ŝtatoj (ekzemple tutamerikismo, tutafrikismo, tutarabismo, tutiranismo, tuttjurkismo, tutkurdismo). Rilate al etna naciismo, tutnaciismo povas manifestiĝi tra specifaj etnaj movadoj pledantaj por la kreo de “pli tuteca” (tutnacieca) formo de komuna identeco ol tiuj bazitaj sur etna grupiĝo (ekzemple: tutĝermanismotutslavismo. Aliaj naciismo-tipoj havas ankaŭ siajn “tutnaciecajn” variojn.

Kelkaj specoj de tutnaciismo manifestiĝas dunivele, kiel ekzemple la pli larĝampleksa tutĝermanismo, rilata al ĝermanoj, apud la malpli larĝa tutgermanismo, rilata al la germanlingvanaro.

Tutnaciismo implicas, ke la nacia grupo estas disigita inter pluraj ekzistantaj ŝtatoj. Ĝi ne identas kun iredentismo – naciismaj pretendoj je apudaj teritorioj, kiuj estu elementoj de la nacia hejmlando. Ĉi tie konsiderinda estas la skalo. Granda Albanio, eĉ en la plej granda versio, estus malgranda lando, dum iredentisma Granda Germanio, eĉ se limigita al kuntuŝiĝantaj germanlingvaj regionoj, havus proksimume 100 milionojn de loĝantoj. Tutnaciismo ne identas kun diaspora naciismo kiel cionismo, kiu rilatas al koncentro de disigita grupo en praula hejmlando. Kolonioj (krom setlo-kolonioj) restas ekster la plej multaj difinoj de nacio, ĉar kaj la koloniantoj kaj la koloniitoj agnoskas, ke ili ne kundividas etnecon, kulturon kaj lingvon.

Vidu ankaŭ redakti