Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la movado de identecanoj, organizita politika movado en pluraj landoj. Por informoj pri identeca politiko, politika starpunkto, vidu la artikolon Identeca politiko.

La identisma movadoidentecanoj estas post-duamondmilita eŭropa ekstremdekstra[2][3] politika ideologio asertanta la rajton de eŭropanoj kaj eŭropdevenaj popoloj je la kulturo kaj teritorioj, kiuj laŭaserte apartenas ekskluzive al ili. Ĝia ideologio, devena el Francio kaj konstruita sur ontologiaj ideoj de la moderna germana filozofio, estis formulita ekde la 1960-aj jaroj de eseistoj kiel Alain de Benoist, Dominique Venner, Guillaume Faye kaj Renaud Camus, kiujn oni opinias la intelektaj gvidantoj de la movado.

Lambdo, la simbolo de la identisma movado uzata ĉefe en Eŭropo fare de Generacio Identeco kaj kelkfoje en aliaj landoj; cele prifesti la Batalon de la Termopiloj[1]

Dum ĝi kelkokaze kondamnas la rasismon, ĝi argumentas, ke specifaj estecoj estas kutimaj ĉe apartaj homgrupoj, plejparte surbaze de ideoj de pensantoj de la germana konservativa revolucio, en kelkaj kazoj influite de naziismo[4][5] pro influado de gvidantoj de la eŭropa nova dekstro.[6][7][8] Identecanoj popularigas konceptojn kiel tuteŭropan naciismon, etnoplurismon, retromigradon aŭ la konspirteorion pri la granda anstataŭigo, kaj ili ĝenerale kontraŭas tutmondiĝon, multkulturismon, islamon kaj enmigradon en Eŭropon.[9][10] Influite de la novdekstra metapolitiko, ili ne alstrebas senperajn rezultojn dum elektadoj, sed provoki longperspektivajn sociajn transformiĝojn kaj fine atingi kulturan hegemonion.[11][12]

Kelkaj identecanoj eksplicite advokatas ideojn ksenofobiajn kaj rasismajn, sed la plej multaj limigas sin en siaj publikaj elpaŝoj al pli milde formulitaj eldiroj. Kelkaj el ili pledas por la kreo de blankulaj etno-ŝtatoj, el kiuj ekskludiĝus enmigrantoj kaj ne-blankaj loĝantoj.[13][14] La germania Federacia Oficejo pri Protekto de Konstitucio taksis la identisman movadon ekstremdekstra en 2019.[15]

La movado estas plej rimarkebla en Eŭropo, kaj kvankam radikanta en okcidenta Eŭropo, ĝi disvastiĝis rapide al la orienta parto de la kontinento pro konsciaj klopodoj de homoj similaj al Faye. Ĝi havas anojn ankaŭ inter la blankaj naciistoj en Norda Ameriko,[19] Aŭstralio,[23] kaj Nov-Zelando. La en Usono situanta Southern Poverty Law Center konsideras multajn el tiuj organizaĵoj malam-grupoj.[24]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Notoj

  1. Weiß, Volker. Nicht links, nicht rechts – nur national (2013-03-21).
  2. Mudde, Cas. (2019) The Far Right Today. ISBN 978-1-5095-3685-6.
  3. Taguieff, Pierre-André. (2015) La revanche du nationalisme: Néopopulistes et xénophobes à l'assaut de l'Europe. ISBN 978-2-13-072950-1.
  4. François, Stéphane (2017). “La Nouvelle Droite et le nazisme. Retour sur un débat historiographique”, Revue Française d'Histoire des Idées Politiques 46 (2), p. 93–115. doi:10.3917/rfhip1.046.0093. 
  5. Hentges, Gudrun, Gürcan Kökgiran, Kristina Nottbohm (2014). "Die Identitäre Bewegung Deutschland (IBD)–Bewegung oder virtuelles Phänomen Arkivigite je 2020-01-20 per la retarkivo Wayback Machine" en: Forschungsjournal Soziale Bewegungen 27(3): 1–26.
  6. Teitelbaum 2017, p. 31
  7. Camus 2019, p. 73: "Although this is questionable, de Benoist and Dominique Venner are also seen as the forefathers of the “identitarian” movement in Europe."
  8. Mudde 2019
  9. Schlembach, Raphael. (2016) Against Old Europe: Critical Theory and Alter-Globalization Movements. Routledge, p. 134 [htt://books.google.com/books?id=LMfeCwAAQBAJ&]. ISBN 9781317183884.
  10. Ganley, Elaine. Taboos fall away as far-right EU candidates breach red line (2019-05-16). Alirita 2019-07-03.
  11. Teitelbaum 2017, p. 43–44.
  12. Mudde 2019.
  13. Vd. sube Vejvodová.
  14. Burley, Shane. (2017) Fascism Today: What It Is and How to End It. AK Press, p. 66. ISBN 978-1-84935-295-6.
  15. Staff. Identitäre Bewegung als rechtsextrem eingestuft (2019-07-11).
  16. 16,0 16,1 16,2 Ebner, Julia. The Fringe Insurgency (2017-10-24). “Identitarianism is a pan-European ethno-nationalist movement”.
  17. White nationalists charter ship to catch Muslims in the Mediterranean. Alirita 2017-08-05. “White nationalists charter ship to catch Muslims in the Mediterranean... Generation Identity, whose members call themselves Identitarians”.
  18. Antifa, alt-right, white supremacy: A glossary of terms to know (angle). Alirita 2017-10-20. “Identitarianism: A white nationalist movement with roots in Europe, popularized in the United States in the last couple years through groups like Identity Evropa fliering college campuses.”.
  19. [16][17][18]
  20. 20,0 20,1 Your Handy Field Guide to the Many Factions of the Far Right, From the Proud Boys to Identity Evropa (en-US). Alirita 2017-10-17.
  21. 21,0 21,1 American Racists Work to Spread 'Identitarian' Ideology. Southern Poverty Law Center (2015-10-12).
  22. 22,0 22,1 Knight, Ben. German right-wing Identitarians 'becoming radicalized'. Deutsche Welle (20 March 2017). Alirita 2017-10-17.
  23. [20][21][22][16]
  24. [20][21][22][16]

Bibliografio

  • Camus, Jean-Yves. (2017) Far-Right Politics in Europe. ISBN 978-0674971530.
  • Camus, Jean-Yves. (2019) “Alain de Benoist and the New Right”, Sedgwick, Mark: Key Thinkers of the Radical Right: Behind the New Threat to Liberal Democracy. ISBN 9780190877613.
  • Mudde, Cas. (2019) The Far Right Today. ISBN 978-1-5095-3685-6.
  • Taguieff, Pierre-André. (2015) La revanche du nationalisme: Néopopulistes et xénophobes à l'assaut de l'Europe (france). ISBN 978-2-13-072950-1.
  • Teitelbaum, Benjamin R.. (2017) Lions of the North: Sounds of the New Nordic Radical Nationalism. ISBN 978-0-19-021259-9.
  • Zúquete, José Pedro. (2018) The Identitarians: The Movement against Globalism and Islam in Europe. ISBN 9780268104245.

Plia literaturo

  • Virchow, Fabian. (2015) “The 'Identitarian Movement': What Kind of Identity? Is it Really a Movement?”, Druxes, Helga: Digital Media Strategies of the Far Right in Europe and the United States. Lanham, Maryland: Lexington Books, p. 177–190. ISBN 978-0739198810.
  • Vejvodová, Petra. The Identitarian Movement – renewed idea of alternative Europe. Department of Political Science, Faculty of Social Studies (konferenco de European Consortium for Political Research (Septembro 2014). Alirita 2017-05-10.