Por samtitola artikolo vidu la paĝon James Connolly (atleto).

James CONNOLLY (irlande Séamus Ó Conghaile; naskiĝis la 5-an de junio 1868, mortis la 12-an de majo 1916) estis socialista ĉefo en Irlando. Li naskiĝis en Edinburgo (Skotlando), de irlandaj gepatroj, kaj estis mortpafita de la anglaj aŭtoritatoj en Dublino la 12-an de majo 1916 pro sia kontribuo al la Paska Ribelo cele al liberigo de Irlando. Li estis la ĉefa reprezentanto de la maldekstra naciismo en Irlando. Li estis unu el la partianoj de la Dua Internacio, kiu totale oponis la unuan mondmiliton. Laŭ diversaj atestoj, li parolis Esperanton[1].

James Connolly
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1868 (1868-06-05)
en Edinburgo,   Skotlando
Morto la ekzakta mortodato ne konatas
en Dublino
Mortokialo pafvundo
Tombo Arbour Hill Cemetery
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Subskribo James Connolly
Familio
Edz(in)o Lillie Connolly
Infanoj Roddy Connolly • Nora Connolly O'Brien
Okupo
Okupo esperantistopolitikisto • sindikatisto
vdr

Biografio redakti

Filo de irlandaj elmigrantaj gepatroj al Skotlando, li forlasis lernejon por labori en la aĝo de dek unu, kaj poste iĝis unu el la maldekstremaj politikaj gvidantoj de sia tempo.

Li aliĝis al la Brita Armeo dum sia 14a jaro, verŝajne por la celo de spionado kontraŭ la Britoj al helpi la Irlandan kaŭzon dum la Land War. En 1892 li jam estis grava figuro en la Skota Socialista Federacio, kaj iĝis ĝia sekretario en 1895. En 1896 li forlasis la armeon kaj formis la Irlandan Respublikanan Socialistan Partion. En brita teritorio, li estis unu el la fondintoj de la Socialista Laborista Partio, kiu disiĝis de la Socialdemokrata Federacio en 1903. Poste li engaĝiĝis kun multaj grupoj asociitaj kun homoj kiel Daniel De Leon, Eleanor Marx, Henry Hyndman, Keir Hardie kaj William Morris.

De 1903 ĝis 1910 li loĝis en Usono. Dum tiu tempo, li engaĝiĝis kun multaj grupoj asociitaj kun homoj kiel Eugene Debs kaj Daniel De Leon, inkluzive de la "Voblioj", la Industriaj Laboristoj de la Mondo.

En Irlando redakti

Connolly revenis al Irlando estis la deputito de la Irish Transport and General Workers' Union, duavice al Jim Larkin. Ili organizis la Dublin Lockout, 1913-14, unu el la plej gravaj eventoj de Irlanda laborista historio. La agado involvis ĉirkaŭ 20 000 laboristojn kontraŭ 300 dungantoj. Dum tiu epoko, Connolly starigis la Irish Citizen Army en Dublino en 1913 por defendi la laboristojn.

En 1916, dum la unua mondmilito, la Irish Citizen Army batalis en Paska Ribelo kontraŭ la Brita imperio, kune kun malpli maldekstremaj irlandaj nacisitaj. La malsameco de la politikoj de la Irish Citizen Army kaj la pli dekstremaj grupoj estas evidentaj el ĉi tiuj vortoj de Connolly: "Se vi elprenus la Anglan armeon morgaŭ kaj levus la verdan flagon super Dublina Kastelo, krom se vi starigus la Socialistan Respublikon, viaj klopodoj estus vanaj".

Li estis grave vundita en la batalo, kaj poste ekzekutita inter la 3-a kaj la 12-a de majo, ligita al seĝo, ĉar li ne povis stari pro la vundo kiun li ricevis en la maleolo dum la ribelo.

Esperanto redakti

Li parolis kaj oratoris en diversaj lingvoj. Laŭ pluraj asertoj li mem parolis Esperanton (alia el la mortigitoj pro la Paska Ribelo kiu parolis Esperanton estis Joseph Mary Plunkett)

Lia intereso pri Esperanto estas evidenta, aŭ almenaŭ implica, en lia 1898 anglalingva artikolo "La Lingva Movado" (angle: The Language Movement). Tiu artikolo unuavice provis konverti Irlandajn patriotojn kaj homojn de la Gaela revivigo al socialismo. En tiu artikolo, Connolly skribis, ke li kredas en la neceseco kaj neeviteblo de iu universala lingvo, tamen ke malgrandaj landoj ne devus konsenti al la estingiĝo de iliaj lingvoj, pro tio ne rapidiĝus la fina venko de la universala lingvo; kontraŭe, devus intensiĝi la batalo por dominado inter lingvoj de fortaj landoj kaj imperioj.

Influo redakti

Lia heredaĵo en Irlando estas de granda signifo por lia kontribuo al la naciisma celo. Same, lia marksismo estis analizita kaj postulita de malsamaj pensuloj kaj politikaj organizoj. Lia skriba verko baziĝas esence sur artikoloj, kaj montras penson, en kiu ĝi celas unuigi irlandan naciismon, marksismon kaj kristanismon .

Connolly estis unu el la malmultaj maldekstremaj gvidantoj kiuj kontraŭbatalis la Unuan Mondmiliton, kio gajnis al li la malamon de pluraj socialismaj gvidantoj en Eŭropo.

Kun inspiro de la agado de Connolly, la Skota socialisto John Maclean kunfandis socialismon, republikanismon kaj Skotan naciismon.

Roddy Connolly, filo de James, estis delegito ĉe la Dua Kongreso de la Tria Internacio, kiu okazis en Petrogrado kaj Moskvo en Rusio dum 1920.

Referencoj redakti

  1. (angla) Ken Keable, James Connolly and Esperanto Arkivigite je 2014-03-25 per la retarkivo Wayback Machine, Esperanto-Asocio de Irlando, aprilo 2001, alirite la 21-an de decembro 2018.