Naciismo kaj sporto

Naciismo kaj sporto ofte kunplektiĝas, ĉar sporto donas situon por simbola konkurado inter nacioj; sporta konkurado ofte respegulas konfliktojn de nacioj kaj efektive ofte uziĝis kiel instrumento de diplomatio. La penetron de politikaj celoj en la sporton kelkaj opinias kontraŭa al la fundamenta etiko de sporto plenumata pro si mem kaj por la ĝuo de la partoprenantoj, sed tiu politikiĝo efektiviĝis dum la tuta historio de sporto.[1]

Sporta diplomatio redakti

Plej multe da sportaj konkursoj okazas inter naciaj teamoj, kio instigas uzi sportajn eventojn por naciismaj celoj, ĉu intence, ĉu ne. Signalado de nacia solidareco per sporto estas unu el la ĉefaj formoj de banala naciismo.[2]

Iuj sportaj eventoj estas objektoj de nacia fiero, kiel The Ashes inter Anglio kaj Aŭstralio, aŭ kriketaj matĉoj inter Barato kaj Pakistano, kiuj kvazaŭ haltigas la kutiman vivon de ambaŭ landoj.

La Olimpiaj ludoj estas la unuavica scenejo de naciisma konkurado, kaj ilia historio respegulas la historion de politikaj konfliktoj ekde ilia naskiĝo fine de la 19-a jarcento. La Someraj Olimpiaj Ludoj de 1936 en Berlino estis ekzemplo de evento uzita propagande. La bojkoto de Usono kun politike aliancitaj nacioj kontraŭ la Someraj Olimpiaj Ludoj de 1980, kaj de Sovetunio kun aliancitaj nacioj kontraŭ la [Somera Olimpiko 1984|Someraj Olimpiaj Ludoj de 1984]] estis okazaĵoj en la malvarmmilita konflikto.[3]

Dum apartismo estis la oficiala politko en Sud-Afriko, multaj sportistoj pro konsciencaj motivoj ne aperis en sportaj konkursoj tie. Kelkaj taksas tion efika kontribuo al la finfina disrompo de apartisma politiko, dum aliaj taksas, ke ĝi eble plilongigis kaj plifortigis ties plej malbonajn efikojn. Multaj afrikaj landoj bojkotis la Somerajn Olimpiajn Ludojn de 1976 en Montrealo motivite de la permeso donita de la tiama novzelanda ĉefministro Robert Muldoon, ke la All Blacks turneu tra Sud-Afriko. La disputo reflamiĝis poste dum la turneo de la Springboks en 1981.[4]

La eseo de George Orwell "The Sporting Spirit"[La sporta spirito][2] ekzamenas la efikojn de naciismo al sporto. Tie Orwell argumentas, ke diversaj sportaj eventoj provokas perfortaĵojn inter grupoj ĝuste pro konkurado.

Naciismaj sportoj redakti

En la historio de Irlando, gaelaj sportoj estis luditaj en klara konekso kun naciismo: ekzemple, dum la plej granda parto de la pasinta jarcento homo povis esti ekskludita de ludado de pejlo, iomano aŭ alia sporto, se oni vidis tiun personon ludanta futbalon, kriketon, rugbeon aŭ alian sporton de brita deveno.[5][6]

La naciismaj italaj faŝistoj kreis volata kiel propran hejmdevenan alternativon je futbalo kaj rugbeo. Oni intencis anstataŭigi per ĝi la popularajn ludojn perceptatajn kiel devenajn el Britio, derivante ĝin historie de pli fruaj italaj ludoj, Harpastum and Calcio Fiorentino. Tamen, alie ol la gaelaj samspecaĵoj, Volata vivis mallonge kaj ne plu estas ludata.[7]

Kluboj kiel simboloj de rivalaj komunumoj redakti

 
Athletic Bilbao kun nur eŭskaj futbalistoj kiel Iker Muniain

En Skotlando manifestiĝas etna-politika rivaleco en Glasgovo inter Celtic F.C., historie ligita kun la katolika komunumo de la urbo, kaj Rangers F.C., ligita kun la protestanta komunumo.[8]

La politiko de la hispania futbala teamo Athletic Bilbao elekti nur eŭskajn ludistojn estas forte ligita kun eŭska naciismo.[9][10] Tio kaŭzas disputojn inter Athletic Bilbao kaj aliaj eŭskaj teamoj, ĉar Athletic Bilbao povas uzi sian ekonomian forton por foraĉeti ludistojn de aliaj eŭskaj teamoj kun fortaj junularaj sekcioj. Sammaniere, FC Barcelona ekde la malfruaj 1990-aj jaroj avancigis el la junulara sekcio aron da katalunaj ludistoj. La klubo estas vidata kiel reprezentanto de Katalunio.

En Kanado la Canadiens de Montréal, plej malnova kaj plej sukcesa profesia glacihokea teamo en la mondo, ĉiam estis simbolo por franclingvaj kebekianoj en Montrealo. La teamo rivalis sinsekve kun la Montreal Wanderers kaj Montreal Maroons de la anglalingvaj kebekianoj, kaj kun la Toronto Maple Leafs de la anglalingva Kanado. Inter 1975 kaj 1995 ĝi rivalis laŭ politike kolorita maniero kun la Quebec Nordiques el Kebekurbo. La fanoj de la Canadiens tendencis al la Kebekia Liberala Partio kaj la kebekia federaciismo, kaj la fanoj de la Nordiques pli al la Kebekia Partio kaj kebekia suverenismo.

Rasa diskriminacio redakti

En Sud-Afriko rugbeo estis konsiderata blankula sporto, do la nacia rugbea teamo Springbok dum 90 jaroj estis akceptanta nur blankulajn ludantojn, ĝia maskoto estis la Springbok-gazelo, same kiel de la Nacia Partio de Sud-Afriko. La teamo ne povis partopreni mondpokalojn en 1987 kaj 1991 pro bojkoto kiel parto de la sankcioj kontraŭ la apartisma sistemo. Tamen post la fino de la apartismo la unua nigrula prezidanto Nelson Mandela decidis konservi la teamon kaj ĝian simbolon, transforminte ilin je unuiga elemento de la nacia kulturo. Springbok revenis al la mondkonkurso en 1995 kaj venkis teamon de Nov-Zelando, unuafoje subtenata de sudafrikanoj de ĉiuj haŭtkoloroj. Ekde 2018 ĝia kapitano estas Siya Kolisi, la unua nigrula estro en ĝia historio. Rugbeo iĝis la dua (post futbalo) plej populara sporto en la lando, prakitata de 10 milionoj da homoj, inkluzive pli ol 800 mil registritajn ludantojn. Tamen ĝenerale rugbeo en Sud-Afriko plu estas dominata de blankula malplimulto[11].

Referencoj redakti

  1. Grant Jarvie, Sport, culture and society: an introduction (2013).
  2. Xypolia, Ilia (2012-06). “More than just a Game: football as the modern opium of the masses”, London Progressive Journal. Alirita 2012-10-14.. 
  3. Christopher R. Hill, “The cold war and the Olympic movement.“ History Today 49.1 (1999): 19+
  4. Douglas Booth, “Hitting apartheid for six? The politics of the South African sports boycott.” Journal of Contemporary History 38.3 (2003): 477-493.
  5. Patrick F. McDevitt, “Muscular Catholicism: Nationalism, masculinity and Gaelic team sports, 1884–1916.” Gender & History 9.2 (1997): 262-284.
  6. Mike Cronin, “Fighting for Ireland, playing for England? The nationalist history of the Gaelic athletic association and the English influence on Irish sport.” International Journal of the History of Sport 15.3 (1998): 36-56.
  7. Making the Rugby World: Race, Gender, Commerce editorita de Timothy J L Chandler kaj John Nauright ((ISBN 0-7146-4853-1)). Vd. precipe p. 92-94.[1]
  8. The final whistle for God’s squad?, The Guardian, 1999-02-27
  9. Mayr, Walter. How a Proud Basque Team Is Resisting Globalization. Der Spiegel. 2008-04-11
  10. Behind The Closed Doors Of Basque Country, Srinwantu Dey, Goalden Times, 2016-10-18
  11. Zita Zage (2024-03-05) Kiel rugbeo iĝis parto de DNA de sudafrikanoj (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2024-03-05. Alirita 2024-03-05.