Pejlo

irlanddevena sporto

Pejlo, aŭ gaela futbalo (irlandlingve peil Ghaelach [pel GĤEJ-laĥ]; angllingve Gaelic football [GEJ-lik FUT-bol]), estas pilko-ludo piedbata mankapta, plejparte ludata en Irlando. Ĉiu el la du teamoj havas 15 ludantojn. Oni ludas pejlon sur kampo, uzante plenblovitan sferan pilkon. La golejoj estas altaj, kaj ĉiu havas transstangon kaj reton trans la plimalalta sekcio. Oni ricevas poentojn per goloj en la reton (3 poentoj) aŭ super la transstangon (1 poento).

Pejlo
teama sporto
piedpilkado • gaela sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
La ludkampo

Ludata unuafoje en 1712, ĝi nun estas unu el la sportoj prizorgataj de la Gaela Atleta Asocio (GAA). La ĉefa turniro estas la Tut-Irlanda Ĉampioneco (okazanta ekde 1887); ĝia finalo estas ludata ĉe Croke Park en Dublino je la tria dimanĉo de septembro ĉiujare. La gajnantoj ricevas la Trofeo de Sam Maguire.