Anglofilio

ulo kiu amas anglojn, Anglion, aŭ historion aŭ kulturon de Angio

Anglofilio (de la latina anglus, "anglo", kaj de la antikva greka φίλος - filos, "amiko"), kiel neologismo,[1] nome anglamoanglemo, estas admiro por la angla popolo kaj ties kulturo.​ Ĝi estas la antonimo de anglofobio.

Germana telefonbudo en Bielefeld, desegnita kiel omaĝo al la tradicia brita telefonbudo.

La termino esta uzata tutmonde (en Usono estas uzata speciale por loĝantoj de Nov-Anglio, Novjorko kaj de la tuta Orienta marbordo de Usono ĝenerale) por referenci al la personoj kiuj sekvas anglajn modelojn por siaj negocoj, sociaj aŭ politikaj praktikoj aŭ kiuj simple admiras ilin. Foje, la anglofilio reprezentas unuopan preferon pli por la angla kulturo ol por la propra: nome la sento ke tiu kulturo estas supera. Ĝi estas aplikebla ankaŭ al amantoj (respektive sekvantoj) de la Historio de Anglio.

Ene de la anglofilio, ekzistas tendenco kiu sentas sin altirita nur de la "tradicia" angla kulturo (ekzemple la verkoj de Shakespeare, Jane Austen, Samuel Johnson...). Aliflanke, estas kiuj defendas la anglan "pop" kaj "rok-muzikon", nome la "modernan" parton de la angla kulturo. Tamen, estas kiuj admiras la nuntempan kulturon, kiu temas pri ambaŭ branĉoj, kaj kiu eble estas la majoritata sektoro. Krom la kulturo, estas kiuj admiras la grandajn britajn kontribuojn al la homaro pro siaj inventon kaj malkovroj, same kiel pro siaj revoluciemaj teorioj kaj pensoskoloj (teologia, scienca ktp.). Alia tendenco sentas nur klinon kaj admiron por la Angla lingvo.

En kelkaj neŭtralaj landoj dum la Mondmilitoj, oni organizis tendencojn de opinio kaj germanemajn kaj y aliancanemajn, kaj ene de tiuj lastaj respektive tendencojn franceman kaj angleman.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. PIV registras nur "anglomanio"-n kiel imito, ekstrema kazo de anglamo, anglo