Bretona naciismo estas la naciismo de la tradicia provinco de Bretonio en Francio. Bretonio estas konsiderita kiel unu el la ses Keltaj nacioj (kune kun Kornvalo, Irlando, la Manksinsulo, Skotlando kaj Kimrio). Kiel ĉe la klopodoj de multaj najbaraj regionoj, bretona naciismo kombinas politikajn kaj kulturajn aspektojn.

Flago de Bretonio

La politikaj aspiroj de la Bretonaj naciistoj inkludas la deziron akiri la rajton al mem-regado, ĉu ene de Francio aŭ sendepende de ĝi, kaj por akiri pli da potenco en la Eŭropa Unio, Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj institucioj.

Bretona kultura naciismo inkluzivas gravan lingvan eron, kaj la parolantoj de la bretona kaj de la galoa serĉas egalecon kun la franca lingvo en la regiono. Kulturaj naciistoj ankaŭ serĉas revivigon de la bretonaj muziko, tradicioj kaj simboloj, kaj la forĝadon de fortaj ligiloj kun aliaj Keltaj nacioj.

La franca pozicio inkludas gamon de konsideroj, el permeso al Bretonio por havi propran registaron al limigado de deziroj por sendependeco.

Nuntempaj politikaj partioj aŭ movadoj tenantaj Bretonajn naciismajn vidpunktojn estas la Bretona Demokratia Unuiĝo, la Bretona Partio, Emgann, Adsav kaj Breizhistance.