Gwenn ha Du (aŭ « Gwenn-ha-Du ») estas la bretonlingva nomo de la ĉefa kaj oficiala flago de historia Bretonio kaj ankaŭ de la regiono Bretonio. Pli malofte, ĝi estas nomita laŭ ĝia galolingva nomo, «Blanc e Neirr» kaj signifas «blanko kaj nigro

La Gwenn ha Du

Hodiaŭ, ĝi estas uzita sur la oficialaj ejoj aŭ konstruaĵoj bretone kaj nature multaj personaj domoj aŭ ejoj.

La moderna flago estis dezajnita en 1923 de Morvan Marchal, arkitekto kaj naciista bretona batalanto.

La 9 horizontalaj strioj aludas al la 9 landoj (aŭ diocezoj) de Bretonio; 4 por la landoj de okcidenta -bretonlingva- Bretonio: Bro-Dreger, Bro-Gerne, Bro Gwened kaj Bro-Leon; 5 por la landoj de orienta -galolingva- Bretonio: Bro-Sant-Brieg, Bro-Naoned, Bro-Roazhon, Bro-Sant-Maloù kaj Bro-Zol.

La 11 (ĝi foje varias al 14) simboloj ĉe la supre-maldekstra flanko estas nomitaj ermenoj kaj aludas al la samnoma besto kaj la kunligata devizo, t.e. «prefere morto ol malpuriĝo».

Tiu besta simbolo kaj devizo havas laŭlegende saman originon, kiam la duko de Bretonio Alan al Louarn batalis kontraŭ la normanoj en la 10-a jarcento. Alan kaj siaj soldatoj estis fuĝantaj for de la normanoj kaj pelataj al ŝvelita kaj kota rivero; ĉe l'riverbordo, Alan tiam vidis ermenon pelita de vulpo kiu prefere ol plonĝi riveren kaj malpuriĝi elektis kontraŭstari la vulpon. Alan al Louarn sekvis ĝian ekzemplon kaj alparolis sian roton per tiuj vortoj «kentoc'h mervel eget bezañ saotret» «preferu morton ol malpuriĝon».

Historio redakti

La bretona kulturo estas tre malnova, en Bretonio staras megalitoj de la jaro 2000 a.K. Bretonio estas konsiderata kiel unu el la ses keltaj nacioj. Post la unua mondmilito aperis naciisma politika movado favore al la revivigo de la bretona kulturo, ĉefe rilate la lingvon. En 1927 fondiĝas la Bretona Aŭtonomista Partio, kelkajn jarojn antaŭe, en 1923, Morvan Marchal, unu el la ĉefaj bretonaj naciistoj, kreis la nuntempan bretonan flagon, bazita sur tradiciaj nigra kaj blanka koloroj de la mezepoka bretona armeo. La aŭtoro de la flago tiris inspiron el la flagoj de Usono kaj Grekio, konsiderataj de li kiel la luliloj de la libereco kaj la demokratio. La strioj reprezentas la bretonajn provincojn kaj sur la supra kantono aperas la simbolo de la bretona duk-lando.[1]

Notoj redakti

  1. José M. Rodríguez, "La Usona Flago, influita kaj influanta simbolo", VENTO, numero 10, Decembro 2021. p. 7.