Lando de Léon
(Alidirektita el Bro-Leon)
La lando de Léon (bretone Bro-Leon; france Pays de Léon) estis unu el la naŭ malnovaj episkopujoj de Bretonujo, antaŭ 1790. Saint-Pol-de-Léon (Kastell-Pol en la bretona lingvo) estis la ĉefurbo de la episkopujo. La fondinto de la episkopujo nomiĝis Sankta Paŭlo Aŭreliano.
Lando de Léon | ||
| ||
Statistikoj | ||
Areo: | 2 019 km² | |
---|---|---|
Loĝantaro: | 405 089 (1999) | |
Ĉefurbo: | Saint-Pol-de-Léon | |
Lando de Léon | ||
---|---|---|
Regiono | ||
Flago | Blazono | |
pays de Bretagne [+] | ||
Lando | Francio | |
Regiono | Bretonio | |
- koordinatoj | 48° 34′ 59″ N, 4° 1′ 59″ U (mapo)48.583-4.033Koordinatoj: 48° 34′ 59″ N, 4° 1′ 59″ U (mapo) | |
Areo | 2 019 km² (201 900 ha) [+] | |
Loĝantaro | 418 577 [+] (2007) | |
Denseco | 207,32 loĝ./km² [+] [+] | |
Lando de Léon | ||
Vikimedia Komunejo: Pays de Léon [+] | ||
La rivero de Morlaix estis la limo inter la lando de Léon kaj Tregoro. Sude, la montaro de Arrée kaj la rivero Elorn estis la limoj al Kernevo.
Post 1790, estis kreitaj la departementoj, kiuj anstataŭis tiujn episkopujojn.