Tregoro

(Alidirektita el Bro-Dreger)

Tregoro (france Trégor; bretone Bro-Dreger) estas unu el la naŭ regionoj de Bretonio. Situanta en la nord-okcidento de Bretonio, ĝi konsistas el la okcidenta parto de la departemento Côtes-d'Armor kaj el nord-orienta parteto de Finistère, ĝis la rivero de Morlaix. Ĝia ĉefurbo estas Tréguier, kiu estas la franca traduko de la vorto Landreger en la bretona lingvo.

Tregoro
Regiono
FlagoBlazono
pays de Bretagne [+]

LandoFrancio
RegionoBretonio

- koordinatoj48° 43′ 57″ N, 3° 27′ 19″ U (mapo)48.7325-3.4552777777778Koordinatoj: 48° 43′ 57″ N, 3° 27′ 19″ U (mapo)
Areo2 251 km² (225 100 ha) [+]

Loĝantaro202 580 [+] (2007)
Denseco90 loĝ./km² [+] [+]

Tregoro (Francio)
Tregoro (Francio)
DEC

Tregoro (Bretonio)
Tregoro (Bretonio)
DEC

Map
Tregoro
vdr

Antaŭe, la limo de Tregoro estis la rivero de Morlaix. Tiam, la parto de Morlaix situanta ĉe la okcidenta bordo apartenis al la episkopujo de Léon, la cetero de la urbo al la episkopujo de Tréguier. La 27-an de januaro 1790, post la franca Revolucio, la bretonaj deputitoj, kiuj rifuzis la peton de la loĝantoj de Morlaix esti parto de la departemento de Saint-Brieuc, decidis ke la norda departementa limo estos la rivero Douron. Tiel kreiĝis finisteramorleza Tregoro, per apartigo de la episkopujo de Tréguier.

Tradicie en Tregoro oni parolas la tregoran bretonan lingvon, kiu estas bretona kun kelkaj dialektaj formoj.

Tregoraj komunumoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de la tregoraj komunumoj.

Tregoraj riveroj redakti

Okcidente orienten (kompletigota) :

Tregoraj gravuloj redakti

Nuntempa Tregoro redakti

Konsistanta el 127 komunumoj (sur la bazo de la nunaj komunumoj), Tregoro havis, okaze de la lasta nombrado de 1999, 192 243 loĝantojn sur areo de 2 251 km². La regiono estas dividita en du de la nacia vojo 12, kiu trairas ĝin de oriento al okcidento. Okcidente de Guingamp, branĉo de tiu rapida vojo norden iras al Lannion kaj Perros-Guirec. Guingamp, Plouaret, Lannion kaj Morlaix estas servataj de la TGV.

La plej fama sporta klubo estas la klubo de futbalo, kies nomo estas En Avant de Guingamp (Antaŭen de Guingamp). La regiono enhavas ankaŭ kelkajn nacinivelajn tablotenisajn klubojn.

Le Trégor estas nomo de semajna gazeto eldonata en Lannion.

Ekonomio redakti

Ĉirkaŭ 3 polusoj: la teknopolo Anticipa, turismo kaj agronutraĵoj.

La teknopolo Anticipa redakti

Unua optika kaj telekomunika franca poluso. Ĝi koncentras 45% de la franca esplorado pri telekomunikado. Grandaj grupoj (France Télécom R&D, Alcatel Lucent) kaj 200 PME-PMI (mezaj aŭ malgrandaj entreprenoj), laboras sur tiu teritorio, flanke de laboratorioj kaj superaj lernejoj (universitato, teknika instituto, inĝenieraj lernejoj, ktp.).

Kelkaj nombroj pri la teknopolo (fonto : www.technopole-anticipa.com) :
- Aero : 1 300 km²
- Loĝantoj : 138 000 personoj
- 200 PME - PMI
- 10 000 industriaj postenoj
- 25 laborzonoj
- 4 entreprenaj vartejoj
- 4 000 studentoj
- 12 superaj lernejoj

Turismo kaj kulturaj agadoj redakti

Turismo precipe marborda. Kelkaj festivaloj: la festoj de la Saint-Loup en Guingamp, la festivalo de la hortensioj en Perros-Guirec.

Rimarkindaj lokoj : la rozgranita marbordo, la urbo Lannion, la ruinoj de la kastelo Tonquédec, Rosambo, la enfluejo de Yaudet, la katedralo de Tréguier, multaj kapeloj de la 14-a jarcento, la menhiro de Saint-Uzec en Pleumeur-Bodou, la kovritaj koridoroj, la grizgranitaj minejoj de Ile-Grande kaj rozgranitaj en La Clarté, la Centro pri spaca telekomunikado de Pleumeur-Bodou (radarkupolo) kaj la muzeo de la telekomunikoj de Pleumeur-Bodou, kiu apudas fidele rekonstruitan gaŭlan vilaĝon.

Plezurhavenoj: Perros-Guirec, Trébeurden.

Golfo de Saint-Samson, multaj piedirvojoj, plonĝaj kluboj en Perros-Guirec.

Agrikulturo kaj bredado redakti

Malgrava fiŝkapta sektoro, sed multaj malgrandaj agrikulturaj bienoj. Tregoro enkalkulas ankaŭ agronutran industrion kaj fortan ekoindustrion, kun pli ol 2300 postenoj.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Andrieux (J.-Y.), Giraudon (D.). Teilleurs de lin du Trégor, 1850-1950, Skol-Vreizh, Montroulez, 1990, 84 p.
Barbier (P.). Le Trégor historique et monumental. Étude historique et archéologique sur l'ancien évêché de Tréguier, Saint-Brieuc, 1960, 547 p.
Coativy (Y.), Monnier (J.-J.), Le Trégor, éditions Palantines, 2006, 240 p., 300 illustrations.
Delestre (F.). Perros d'un monde à l'autre, auto-édition, Imprimerie de Châteaulin, 1975, 144 p.
Guilloux (M.), La Désindustrialisation à Lannion et ses conséquences sur l'emploi, maîtrise de géographie, université de Haute Bretagne, 1968, 54 p.
Lageat (Y.), Garlan (Y.), Pleumeur-Bodou. Chronique d'une commune trégorroise entre l'Ancien Régime et la révolution spatiale, Presses de l'Inpram, Lannion, 238 p.
Le Barzic (E.). L'Île-Grande, Imprimerie Simon, Rennes, non daté, 126 p.
Le Men (Y.), Boëlle (Y.), Trégor, Apogée, Rennes, 1999, 47 p.
Maze (E.). Trégastel. Le Passé retrouvé, Les Presses bretonnes, Saint-Brieuc, 1994, 239 p.
Le Dantec (J.-P.), Minois (G.), Le Trégor, Paris, 1988, 103 p.
Le Goff (H.) (dir). La Révolution dans le Trégor, s.l, 1988,488 p.
Monnier (J.-J), Pierre Marzin et la révolution lannionnaise (1954-1974) : un exemple précoce d'aménagement volontariste du territoire, Norois, tome 42, n°166, 1995, p. 415-426.
Ollivro (J.). Le Trégor du local au mondial :40 ans après, qu'est devenue la "décentralisation" électronique ? Cahiers Economiques de Bretagne, n°2, 1998, p. 1-38.
Rochard (Y.). Un journal du pays : le Trégor, ArMen, n°51, 1993.
Rochard (Y.), Lannion et la Trégor-Valley, ArMen, n°124, 2001, p. 2-13.
Trogoff (M.). Le Trégor, Ouest-France, Rennes, 1997, 32 p.

Eksteraj ligiloj redakti