Malnovaj provincoj de Francio

En Francio, en la Malnova Reĝimo, la provincoj estis la diversaj regionoj, kiuj konsistigis la landon, ĝis la kreo de departementoj en 1790.

Nun, la termino provinco restas uzata por indiki la regionajn geografiajn teritoriojn, kiuj konservis kulturan kaj lingvan identecon.

Antaŭ la franca revolucio de 1789, Francio konsistis el teritoriaj dividoj devenantaj de historio, geografio kaj loĝado, kiuj estis diversaj laŭ la povoj kiuj regis, kun malsamaj kategorioj kiaj metropoloj, provincoj, diocezoj, duklandoj, baronlandoj, registarlandoj, ŝtatoj, elektoj, generalitatoj, intendantlandoj, parlamentoj, landoj, prefektlandoj, ktp. sekvataj de nomo de regiono, kiu ofte estis la sama, sen kovri la saman geografian teritorion. Tiel, la parlamento de Artezo ne respondis al la sama teritorio kiel la registarlando de Artezo aŭ kiel intendantlando de Artezo.

Civitlandoj de gaŭlaj popoloj : la plej malnova nocio redakti

Gaŭllando estis okupita de cento da popoloj (300 por Flavius Josèphe), kelkfoje tre mormalsamaj. Julio Cezaro nomis ĉiujn el tiuj sendependaj ŝtatoj "civitas" ("civito", sed tio ne respondis al urbo), iuj estis subdividitaj en pagus. Multaj gaŭliaj popoletoj dependis de najbaroj.

Romiaj provincoj : norma organizado redakti

 
Diversaj partoj de Gaŭlio ( 58 a.K.)

Latina etimologio de la termino informas nin pri origina signifo : 'pro vincere, konkerita teritorio. Ĉiu romia provinco de Gaŭlio aŭ provincia havis precizan juran difinon, klare difinitan limojn kaj koditaj administraj strukturoj. La nombro de tiuj provincoj, ties organizado kaj limoj multe variis tra 5 jarcentoj ; ĉiu estis estrata de prokonsulopretoro. Cezaro, krom jam romia Provincia (Provenco), partigis Gaŭlion en 3 provincojn : romia Akvitanio, belga Gaŭlio kaj liona Gaŭlio. En 4-jarcenta romia okupo, ilia nombro kreskis de 3 al 11, pro plietendiĝo de la imperio kaj partigo de la originaj provincoj : malsupra Ĝermanio, supra Ĝermanio, unua, dua, tria kaj kvara liona Gaŭlio, unua kaj dua Akvitanio, unua kaj dua Belgio, unua kaj dua Narbonio, Novempopulanio, Sekvanio, Vienenso, kotiaj Alpoj, maraj Alpoj, grajaj Alpoj kaj poeninaj Alpoj. Tiuj provincoj estis dividitaj en civitascivitates plurale, kies nombro altiĝis de 33 al 113.

Ekleziaj provincoj : de "civitas" al "diocezoj" redakti

Metropoloj estis teritorioj regataj de metropola ĉefepiskopo, nomitaj ankaŭ provincoj ĉar ili devenis de romiaj provincoj kies unuaj episkopoj zorgis pri regado kiam disfalis la romia imperio.

Juraj provincoj : parlamentoj, prefektlandoj kaj seneskallandoj redakti

Laŭ iliaj juro, kutimoj kaj lingvoj, la teritorio de la reĝlando dividiĝis en landoj kun skribita juro, (t.e proksimume la parto nun nomita Okcitanio aŭ lando de Ok) kaj landoj kun neskribita juro (la nordo).

Militaj provincoj : de grandaj feŭdoj al registarlandoj redakti

Tiuj estas la feŭdoj, kiuj rekte dependis de la reĝo (duklandoj, graflandoj kaj limlandoj) kaj kiuj ŝuldis al li militan helpon.

Aldone al la duklando Francio, kiu fariĝis la reĝa bienaro de Francio, la ses unuaj grandaj feŭdoj estis ankaŭ pajrolandoj :

Iliaj estroj estis konsiderataj kiel elektantoj de la reĝo de Francio, kun la ses aliaj ekleziaj pajroj :

La nombro de la grandaj feŭdoj variis laŭ historio (heredaĵoj, konfiskoj, konkeroj, perdoj, traktatoj) kaj kreskas kun la definitiva akiro de la graflando Provenco, la duklando Anĵuo, duklando Burgundio, la duklando Bretonio, la duklando Loreno, ktp. Iuj el tiuj provincoj estis nur la reveno en la reĝlandon de malnova feŭdo kia la duklando Burgundio, kies estro estis la frato de Hugo Kapeto. Aliaj estis veraj akiroj kiel la duklando Savojo, Korsiko, Comtat-Vénessin aŭ la graflando de Nico, kiuj apartenis al la Imperio aŭ al la apostola Seĝo.

Male al ekleziaj provincoj, ilia teritorio variis laŭ posedaĵoj de ilia estro aŭ de politikaj ŝanĝoj.

Listo de malnovaj provincoj de Francio redakti

 
Provincoj de Francio antaŭ 1789 kaj nun francaj teritorioj, kiuj ne apartenis al la reĝlando en 1789
 
Malnovaj registarlandoj de Francio (1789)
 
Francaj departementoj (1791) kaj limoj de la malnovaj provincoj

Provincoj de Francio antaŭ la franca revolucio de 1789 kun iliaj ĉefurboj interkrampe, kaj daton de unuiĝo al la reĝlando Francio (markitaj RF) aŭ de kuniĝo de ilia titolo al la reĝa bieno (markitaj DR) :

  1. Francilio (Parizo) : tiu provinco rekte estis sub aŭtoritato de la reĝo de Francio.
  2. Berio (Bourges) : tiu provinco originis el la vicgraflando de Bourges, akirita en 1101.
  3. Orleanio (Orléans) : tiu provinco originis el la graflando de Orléans, dependanta de la reĝa bieno.
  4. Normandio (Rouen) : karolida duklando Normandio kreita en 911 por Rolono (DR : 1204). La duko de Normandio havis kiel feŭdojn la duklandon Bretonio mallonge dum la 10-a jc, poste la reĝlandon Anglio de 1066 ĝis 1201.
  5. Langvedoko (Tuluzo) : kunigita al la reĝlando Francio en la 8-a jc (vidi Septimanion), la graflando de Tuluzo estis konkerita post la batalo de Vouillé (kiel Akvitanio : RF 506) poste kunigita per geedziĝo (DR : 1271).
  6. Lionio (Lyon) : tiu provinco originis el la graflando de Lyon (RF : 1313).
  7. Dofineo (Grenoble) : tiu provinco originis el daŭfenio de Viennois (RF : 1349).
  8. Ĉampanjo (Troyes) : karolida graflando kunigita per geedziĝo (DR : 1361).
  9. Aŭniso (La Rochelle) : feŭdo de Akvitanio (1371).
  10. Graflando Santonĝo (Saintes) : feŭdo de Akvitanio (1371)
  11. Potevio (Poitiers) : feŭdo de Akvitanio (1416).
  12. Duklando Akvitanio (Bordeaux) : tiu provinco estis konkerita en la batalo de Vouillé kun Langvedoko (RF : 506) reĝlando, poste merovida duklando, karolida reĝlando ; sendependa de facto de 1362 ĝis 1372, sub la nomo de princlando Akvitanio (RF : 1453). Duklando Gujeno kaj Gaskonio en 1789.
  13. Duklando Burgundio (Dijon) : kapetida duklando (1477).
  14. Pikardio (Amiens) : (1482)
  15. Anĵuo (Angers) : (1482)
  16. Graflando Provenco (Aix) : (1482)
  17. Graflando Angulemio (Angoulême) : feŭdo de Akvitanio (1514)
  18. Burbonio (Moulins) : tiu provinco originis el la duklando Burbonio (DR : 1527).
  19. Graflando Marĉo (Guéret) : tiu provinco originis el la graflando Marĉo (DR : 1527).
  20. Bretonio (Rennes) : tiu provinco originis el duklando Bretonio, unuiĝinta per traktato (RF : 1532).
  21. Mansio kaj Perĉo :
  22. Turlando (Tours) : (1584)
  23. Limoĝio (Limoges) : (1589)
  24. Graflando de Foix (Foix) : (1607)
  25. Graflando Aŭvernjo (Clermont-Ferrand) : merovida duklando, karolida duklando (DR : 1457).
  26. Bearno (Pau) : tiu provinco originis el vicgraflando Bearno (DR : 1620).
  27. Alsace (Strasbourg) : tiu provinco originis el graflando Supra-Alzaco (RF : 1648).
  28. Graflando Artezo (Arras) : Artezo antaŭe estis, same kiel franca Flandrio, parto de hispana Nederlando, regata de Habsburgoj (1659).
  29. Rusiljono (Perpignan) : (1659)
  30. Franca Flandrio (Lille) : tiu provinco enhavis la francan Flandrion, parton de Henegovio kaj Cambrésis. Flandrio antaŭe estis, kiel la tuto de Artezo, parto de la hispana Nederlando (RF : 1668).
  31. Franĉ-Konteo (Besançon) : tiu provinco originis el la graflando Burgonjo (RF : 1678).
  32. Generalitato Loreno-kaj-Bario : Kuniĝo de la malnova provinco de Tri-Episkoplandoj (Metz) : (RF : 1648) kaj de duklandoj Loreno kaj Bar (Nancy) : parto de malnova Lotaringio, karolida duklando de Supra-Loreno por doti la filon de Karolo la Simpla (935), porviva posedaĵo de Stanislao la 1-a de Pollando (DR : 1766).
  33. Korsiko (Ajaccio) : ekstermapa, posedaĵo de la Ĝenova Respubliko (RF : 1768).
  34. Duklando Neversio (Nevers) : Neversio, kvankam dependanta de reĝlando Francio, ankoraŭ ne estis kunigita al la reĝa bieno en 1789.
  • Iuj teritorioj nun francaj ne estis partoj de la reĝlando en 1789 :
    1. Comtat Venaissin (Carpentras) : feŭdo de la Papo (1791). Plus urbo Avignon, ankaŭ papa feŭdo. Princlando de Orange estis kunigita al Francio en 1713.
    2. Respubliko de Mulhouse : aliancita al svislandaj kantonoj (1798).
    3. Duklando Savojo (Chambéry) : feŭdo de la regno de Sardio (1860).
    4. Graflando de Nico (Nico) : feŭdo de la reĝlando Sardio (1860).
    5. Princlando Montbéliard (Montbéliard) : (1793)

    Administraj dividoj de Francio en la revolucio de 1789 redakti

    Oficiala listo de la 18-a jc estis en la reĝaj patentaj leteroj publikigitaj en la 4-a de marto 1790, kiu sekvis la dekretojn de la nacia Asembleo de la 15-a de januaro, 16-a kaj 26-a de februaro postulanta dividon de Francio en okdek tri departementojn. Tiu dokumento ŝajnigas ke temas pri divido de la reĝlando en provincojn, kiuj estis okdek naŭ.

    Fakte, tiu listo estas nek tiu de veraj provincoj, kiuj estas tridek du (militaj distriktoj), nek tiu de diocezoj aŭ parlamentlandoj, sed tiu de fiskaj distriktoj aŭ tiu de kutimlandoj (prefektlandoj aŭ seneskallandoj).

    Teritorioj eksteraj al Francio en 1789 redakti

    La sekvantaj teritorioj ne estis ligitaj al Francio, en 1789 (interkrampe estas la dato de kuniĝo al Francio) :

    Vidu ankaŭ redakti

    Vidu ankaŭ redakti

    Bibliografio redakti

    • Almanach royal, administra jarlibro listiganta la staton de administraj, ekleziaj, militaj, universitataj, justicaj, fiskaj dividoj de reĝlando Francio ĝis en 1789 kun la nomo de ties estroj.
    • "Les divisions administratives de la France en 1789", de Armand Brette, Retpaĝo de "euraldic.com" Arkivigite je 2012-10-15 per la retarkivo Wayback Machine.
    • "Les Provinces de la France" de vicgraflando Olivier de Romanet, eld. "la Nouvelle Librairie Nationale", 1913
    • "Les Provinces au 18e siècle et leur division en départements de la France" de Charles Berlet, Bloud, 2-a eldono, 1913
    • "Provinces et Pays de France" de pastro Alfred Jarry, (3 unuaj volumoj kun mapo), Charles Poisson, 1943
    • "Les circonscriptions administratives de la France" de Jean Bancal, Recueil Sirey, 1945