Graflando de Foix
La graflando de Foix estas unu el la malnovaj provincoj de Francio kreita en la 10-a jc per parto de la graflando de Carcassonne fare de Bernardo-Roĝero de Foix.
Graflando de Foix | |||||||||
| |||||||||
graflando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
De la franca Revolucio de 1789, la graflando troviĝas tute en la departemento Ariège.
Historio
redaktiLa graflando de Foix estis parto de la lando de la Volques Tectosages en la romia Imperio ; ĝi dividiĝis en supra kaj malsupra lando de Foix, kaj havis kiel fortajn urbojn : en la supra lando, Foix, Tarascon, Ax ; en la malsupra lando, Pamiers, Saverdun, Lézat-sur-Lèze, Le Mas-de Azil.
La lando de Foix, estinta parto de la romia Imperio, de la reĝlando Visigota, de la merovida monarkio, de la duklando Akvitanio, de la karolida imperio, kaj fine de la graflando de Carcassonne, estis malligita de tiu lasta en la 11-a jarcento, kaj estis unue senjorlando, kaj poste graflando en 1050 favore al Roĝero la 1-a de Foix, filo de Bernardo-Roĝero de Couserans kaj nepo de Roĝero la 1-a la Maljuna, grafo de Carcassonne, de Comminges, kaj de Couserans.
Se ili estis unue vasaloj de la grafoj de Tuluzo, la grafoj de Foix spektis kreskon de sia povo de la 11-a ĝis la 15-a jarcento.
La graflando estis kunigita en 1290 al la vicgraflando Bearno. En 1398, Izabela de Foix, heredantino de la graflando de Foix, donis ĝin al la Domo Grailly, per sia edziniĝo al Archambaud de Grailly. En la 13-a kaj 14-a jarcentoj la grafoj de Foix estis inter la plej potencaj feŭduloj de la reĝlando Francio.
La graflando estis starigita al graflando-pajrolando en 1458.
En 1607, la graflando de Foix estis alligita al la reĝa bienaro de Francio.
Bildaro
redakti-
La kastelo de Foix
-
Statuo de Gastono la 3-a Febuso
-
La graflando de Foix en 1180
-
La graflando de Foix en 1477
Blazonoj
redakti-
Grafoj de Foix
-
Grafoj de Foix kaj vicgrafoj de Bearno
Notoj kaj referencoj
redaktiPartaj fontoj
redakti- Héliodore Castillon verkis l'Histoire du comté de Foix, Parizo, 1852