Batalo de Vouillé

La batalo de Vouillé, kiu okazis printempe de 507, estis batalo inter la visigotoj, sude, kaj frankoj, norde. Tiu batalo finiĝis per venko de frankoj, la visigotoj perdis sian reĝon Alariko la 2-a en la batalo kaj devis lasi vastan teritorion (sudo de Francio) al la venkintoj.

Batalo de Vouillé
Klodvigo mortigas Alarikon la 2-an
batalo
Daŭro: Printempe de 507
Loko: Ebenaĵo de Vouillé, apud Poitiers, Francio
Rezulto: Venko de frankoj
Flankoj
Frankoj Visigotoj
Komandantoj
Klodvigo la 1-a Alariko la 2-a
vdr

La preciza loko de la batalo estis kontestita.

Laŭ Henri Martin[1], Voulon - kaj ne Vouillé - estus la loko de la batalo de la frankoj gvidataj de Klodvigo kontraŭ la visigotoj de Alariko la 2-a en 507.

La batalo redakti

 
kampanjoj de frankoj en Akvitanio.
 
Batalo inter Klodvigo kaj la visigotoj, 1325-1335. Nationale Bibliotheek van Nederland.

Printempe de 507, sub estrado de Klodvigo kaj de ties plejaĝa filo Tjerio, la armeo de la frankoj transiris la riveregon Luaro direkte al Poitiers. La armeo de la visigotoj kondukita de la reĝo Alariko la 2-a marŝis norden por limigi ĝian antaŭiron, esperante apogon de la ostrogotoj, sed tiuj ĉi estis senmovigitaj per la minaco de la bizancanoj, verŝajne pro interkonsento kun Klodvigo.

La batalo komenciĝis je tagiĝo, la visigotaj kavaliroj verŝajne atakis kiel kutime per sinsekvaj sturmoj, kiuj rompiĝis kontraŭ franciskoj.

Terura korp-al-korpa frapado komenciĝis, ĝis kiam la reĝo Alariko la 2-a estis mortigita de Klodvigo mem, kiu kuris al li je sia vivrisko ekde la unuaj momentoj de la batalo.

 
Klodvigo mortigas Alarikon la 2-an, miniaturo de la 15-a jc, Nacia Biblioteko de Francio, Parizo.

Kiel por la batalo de Tolbiac kontraŭ la alemanoj, tiu morto aperis kiel « dijuĝo » kaj estigis senordan disiĝon de la visigotoj, kiuj fuĝis suden, kun la heredanto de la reĝlando : Amalariko. La aŭvernja infanterio, alianciĝinta al la visigotoj, kondukata de la filo de Sidonio Apolinaro, estis masakrita surloke de la frankoj. Meze de la mateno, la batalo estis jam finita.

Tiu venko malfermis al Klodvigo la vojon al la sudo. Konkerinte Tuluzon, eksan ĉefurbon de la visigotoj, poste portempe Narbonion, kiun rekonkeros la ostrogotoj post la malsukceso de la sieĝo de Arles, li kaptis Akvitanion, Gaskonion, Langvedokon kaj Limoĝion, kio definitivigas frankan superecon sur Aŭvernjo. Provenco estis lasita al liaj burgundaj aliancanoj, kiuj fiaskis antaŭ Arles, profite al Klodvigo ĉar la burgundoj pro tio restos malplifortigitaj. Fakte, Gondebaud maplenigis sian trezoron kaj perdis siajn soldatojn.

Tiu venko alportis gravajn konsekvencojn : Klodvigo daŭre markis la estontajn limojn de Francio, al kiuj liaj posteuloj referencos por postuli pli malpli efektivan suverenecon sur teritorioj, kiuj konsistigos la duklandon Akvitanio kaj la graflandon Tuluzo. Ekde 508, Klodvigo starigis sian novan ĉefurbon en Parizo anstataŭ Tournai, tro ekstercentra de liaj konkeritaĵoj.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Henri Martin, Histoire de France depuis les temps les plus reculés jusque 1789, 4-a eld., eld. "Fune, Jouvet et Compagnie", Parizo, 1865.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj kaj bibliografio redakti

  • Georges Bordonove, Les rois qui ont fait la France - Clovis et les Mérovingiens, 1988

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti