Narbonne

(Alidirektita el Narbono)
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Narbonne (stacidomo).

Narbonne [narBON] (okcitanlingve: Narbona [narbuno], esperante Narbono) estas urbo en suda Francio, la plej granda urbo de la departemento Aude (50 000 loĝantoj) sed ne estas ĝia ĉefurbo. Ĝi estas malnovega urbo, iam ĉefurbo de romia provinco Gallia Narbonensis. Oni foje pro tio kromnomas ĝin "la Unua Filino de Romo".

Narbonne
Narbonne panorama.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
INSEE kodo 11262 [+]
Poŝtkodo 11100 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 55 516  (2019) [+]
Loĝdenso 321 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 11′ N, 3° 0′ O (mapo)43.1847222222223.0036111111111Koordinatoj: 43° 11′ N, 3° 0′ O (mapo) [+]
Alto 285 m [+]
Areo 172,96 km² (17 296 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Narbonne
Situo de Narbonne

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Narbonne [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

El tiu tempo ĝi ankoraŭ posedas kelkajn monumentojn: parton de la romia vojo "Via Domitia", subteran bazaron la "Horreum", forumon. Sed la ĉefaj vidindaĵoj de Narbonne estas sendube la gotika katedralo, unu el la plej altaj de Francio, la ĉefepiskopa palaco, nun muzeo pri belaj artoj, kiu ankaŭ posedas la duan plej riĉan kolekton de antikvaĵoj post Romo, la mezepoka urbocentro kaj la kanalo.

Narbonne ĝuas agrablan pozicion proksime de la Mediteranea Maro kaj la lagunoj (naturprotektita medio) kaj meze de la vinberoj de Corbières kaj Minervois.

Esperanto en NarbonneRedakti

Tie okazis kongreso de SAT en 1964.

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti