Unuiĝo de Bretonio al Francio

La unuiĝo de Bretonio al (la reĝlando) Francio estis politika procezo komencita fine de la 1480-aj jaroj, sekve de la Freneza milito, kulminanta en la 13-a de aŭgusto 1532, kun sekvoj ĝis la franca revolucio de 1789. Ĝi enskribiĝas en la teritoria formado de Francio kaj en la ekfiniĝo de la feŭda reĝimo de la Malfrua mezepoko kun la naskiĝo de la moderna ŝtato.

L'Union de la Bretagne à la France, monumento desegnita de Jean Boucher en 1911, kiu prezentis la dukinon Anna kaj la franca reĝo Karolo la Oka. Situanta en niĉo de la fasado de la urbodomo de Rennes, ĝi estis detruita de la bretonaj separatistoj en 1932 okaze de la 400-a datreveno de la unuiĝo de Bretonio al Francio.

Kunteksto redakti

Geopolitika situacio redakti

En la 15-a jc, la duklando de Bretonio estis lando, kies suverenoj estis tre aŭtonomaj, kaj fakte ne dependis de la reĝlando de Francio[1]. Por certigi tiun sendependecon, ili serĉis aliancojn kaj starigis diplomatiajn rilatojn (Apostola Seĝo, Anglio, Sankta Romia Imperio…). Pretekste de la omaĝo al la reĝo de Francio (kaj ŝajnante forgesi ke la reĝo de Francio mem kelkfoje omaĝis al la imperiestro), la franca kancelario kontenciis al ili iujn signojn de suvereneco, kiujn ili starigis sub la dinastio de Montfort.

La najbaraj Ŝtatoj de Bretonio ofte provis regi ĝin, por ĝi mem (ĝi estis unu el la plej riĉaj en Eŭropo) aŭ por helpi en alia konflikto : tio okazis en la 12-a jc kiam la reĝo de Anglio Henriko la Dua Plantaĝeneto, kiu konkeris Bretonion ĉiuflanke ĉirkaŭatan de siaj posedaĵoj, edzinigis Konstancan de Bretonio al sia filo, kaj kiam poste la reĝo de Francio Filipo Aŭgusto, kiu edzinigis la saman Konstancan, kaj poste en la 13-a jc ŝian filinon Aliksa de Thouars, al parenco ; en la 14-a jc esti angloj kaj francoj dum la hereda milito de Bretonio, kiu por ili estis epizodo de la Centjara milito, poste estis la reĝo de Francio Karolo la Kvina, kiu provis profiti de la ekzilo de la duko de Bretonio Johano la Kvara sed kondukis nur al triumfa reveno de anglofavora duko; eĉ post la Unuiĝo, fine de la 16-a jc, estis hispanoj dum la francaj religiaj militoj, en kiuj ili provis samtempe starigi haltejon sur la mara vojo al Nederlando, estis katolika bazo fronte al la protestanta reĝo de Francio Henriko la Kvara kaj estis duklando por la infanto Izabela.

Kun la plilarĝigo de la reĝa lando, la reĝo de Francio fariĝis rekta najbaro de Bretonio ekde 1203 kaj ankoraŭ pli en 1328 kaj 1482. Ekde tiam, la meto sub kuratoreco aŭ la rekta rego de la duoninsulo fariĝis elstara aspekto de la politiko de la reĝlando rilate al la duklando. Tio fariĝis konstanta ekde 1341, ekde la komenco de la hereda milito de Bretonio. La venko de princo malamika al la reĝo neniam estis akceptita kaj sekve ĉikanoj aŭ militoj sin sekvis ĝis la definitiva sukceso de la reĝlando (en 1491, 15321598 laŭ la opinioj).

Post tiu centjara politiko, la reĝoj de Francio trovis en la cirkonstancoj de la fino de la 15-a jc kaj komence de la 16-a jc la rimedojn por aneksi la duklandon :

  • Anglio, tradicia aliancano de la dinastio Montfort, ne plu povis agi per armeo sur la kontinento de post ĝia forpelo en 1450-1452 kaj post ĝia engluiĝo en la milito de Rozoj. Fine de tiu milito, la nova dinastio Tudor ankoraŭ ne havis la internajn rimedojn por riski grandan transmaran operacion ;
  • Bretonio perdis alian gravan aliancanon pro la morto de la duko de Burgonjo Karolo la Troriskema en 1477, kiu lasis filinon kiel heredantinon ;
  • la fino de la dinastio de Anjou en 1482 liveris al la reĝo la regon de la bretonia-anĝevia landlimo ;
  • la bretona nobelaro havis multajn interesojn en la reĝlando, kaj enspezis, kiel aliaj nobeloj de la reĝlando la pensiojn ligitajn al siaj titoloj ;
  • la duko Francisko la Dua incitis la nobelaron de Bretonio, ĉar, pricno de la valo de rivero Luaro, li konservis de sia infanaĝo ĉe la kortego de Francio fortajn ligilojn kun la Domo de Valois (de tio la malfavorajn koaliciojn okaze de la feŭdaj ribeloj kontraŭ la reĝo). Plie, la nobeloj ĵaluzis la influon de la [valezianoj] kaj tiun de simpla burĝo kia estis la trezoristo Pierre Landais. Tiu manko de aŭtoritateco super lia aristokrataro kaj lia registaro perdigis al Francisko la Dua kaj poste al Anna de Bretonio subtenantojn. La nobelaro preferis agi favore al la reĝa potenco kontraŭ la duko por plifirmigi sian aŭtonomecon , kiel dum la ribelo de la gravaj feŭduloj okaze de la Freneza milito ;
  • Francisko la Dua ne havis leĝan viran idaron. Lia filinoj (Anna kaj Isabeau de Bretonio) estis agnoskitaj heredantoj fare de la ĝenerala Asembleo de Bretonio, sed aliaj potencialaj heredantoj pretendis al la heredo : la vicgrafo de Rohan, la princo de Orange, Alain d'Albret kaj la reĝo de Francio (kiu estis aĉetinta la rajtojn de la dinastio de Pentievro) ;
  • fine, la bretona burĝaro, ĉefe de Nantes kaj Saint-Malo, deturnis sin de Francisko la Dua trolaca de prema impostaro.

Ludoviko la Dekunua (kiu sentas por la duko de Bretonio « grant hayne » (grandan malamon) sekve de liaj partoprenoj en ĉiuj grandaj komplotoj), poste liaj infanoj, la regentino Anna de Beaujeu kaj Karolo la Oka, volis :

  • rompi la minacon de ĉirkaŭfermo de la reĝlando inter la Ŝtato de Burgonjo (poste la Cirklo de Burgonjo, enhavanta la burgonjan Nederlandon kaj la graflandon de Burgonjo, poste akirita de la arkiduko de Aŭstrio) norde kaj oriente, kaj la duklando de Bretonio konsiderata kiel nefidinda okcidente ;
  • plifirmigi la reĝan potencon fronte al Francisko la Dua kiu, kiel aliaj siatempaj princoj, profitis de la malfortiĝo de la monarkio por alpreni signojn de suvereneco : majesta sigelo, krono kun altaj finialoj, duka uzo de la principo de majestatenco, starigo de suverena kortumo (pri justico), kreado de universitato en Bretonio (en Nantes), sendependa kaj rekta diplomatio kun la tiutempaj potencoj, forpelo de la reĝaj impostkolektantoj, kverelo pri la reĝaj rajtoj pri episkopejoj sen episkopoj, ktp. ;
  • puni la nobelojn, kiuj partoprenis en la koalicioj kontraŭ la reĝo : Francisko la Dua estis la lasta suvereno, kiu partoprenis en la Ligo de la Publika Bono (1465), la konkero de Normandio por S-ro Charles (1467-1468), la milito de 1471-1473, la Freneza milito (1484-1485) kaj ties fina parto nomita la franca-bretona milito (1487-1488).

Jura politika situacio redakti

De la praa feŭdeco, kie la aŭtoritateco estis posedata nur de la pater familias[2] ('familia patro') kaj kie la tuto de la rilatoj de potenco konsistis nur el interpersonaj kontraktoj, kaj kie nur la jura fikcio de pluvivo de la romia milita administracio donis al la imperiestro, kaj al la reĝoj kaj aliaj princoj esence formalan prestiĝon, la koncepto de Socio, nekonata en la Antikva epoko, aperis[2], la novaj sociaj rilatoj fiksiĝis en moviĝan piramidon en kiu la pozicio donas la potencon kaj la potenco donas la povon.

Fine de la Mezepoko novaj rilatoj kreiĝis interne aŭ pli ĝuste ekstere de tiu piramido, preterpasante la feŭdajn kontraktojn : samranguloj kuniĝis, ne plu pere de kaj laŭ peto de sia komuna suzereno sed kontraŭ ties postuloj, la bazo kaj la supro serĉis pro kontraŭaj kialoj flankenmeti la interajn nivelulojn.

Je ĉiu nivelo de la piramido la senjoroj provis transformi la feŭdajn rilatojn (do kontraktajn) en aŭtoritaj rilatoj (do unudirektaj) super siaj vasaloj[3], sin apogantaj super siaj pravasaloj, kaj malhelpi sian suverenon same fari, subtenante ties suverenon. Tiel, la reĝo de Francio, kiu klekfoje omaĝis al la imperiestro (kiel ekzemple Karolo la Kvina en 1357 aŭ Ludoviko la Dekdua en 1505), ofte rekte alfrontis lin, provis submeti liajn grandajn vasalon, kaj aĉetis ilian subtenon per terpecoj aŭ rentoj, kaj same, la duko de Bretonio ofte kontraŭis la reĝon de Francio, subtenis la imperiestron, provis submeti ties rektajn vasalojn, kaj apogis sin sur la nobeletaro en siaj konfliktoj kontraŭ siaj vasaloj kaj kontraŭ la reĝo.

Freneza milito kaj traktato de Verger redakti

La Freneza milito estis la lasta el la ribeloj de nobeloj francaj kaj najbaraj de Francio kontraŭ la akaparoj de Ludoviko la Dekunua kaj de ties filino Anna de Beaujeu. En Aŭgusto 1485 Bretonio subskribis militpaŭzon, sed en Januaro 1487 la duko de Orléans rifuĝis en Bretonio kaj en Majo la francaj trupoj eniris Bretonion.

Post la malvenko de Saint-Aubin du Cormier la 10-an de aŭgusto 1487, la traktato de Sablé nomita « traktato de Verger » estis subskribita inter la reĝo de Francio Karolo la Oka kaj la duko de Bretonio Francisko la Dua en la 19-a de aŭgusto 1488. La traktado estis precipe pri la rajtoj je heredo de la duklando. La reĝo prezentis siajn rajtojn (aĉetitajn fare de lia patro de Nicole de Châtillon, kiu tenis ilin de klaŭzo de la dua traktato de Guérande), lia gastiganto marŝalo de Rohan rememorigis tiujn de sia familio.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Suzanne Citron, france Le Mythe national : l’histoire de France en question, Paris : coédition Les Éditions ouvrières/Édition et documentation internationale, 1991. ISBN 2-85139-100-3, ISBN 2-7082-2875-7, p. 229
  2. 2,0 2,1 Hannah Arendt, france La condition de l'homme moderne
  3. La plej karakteriza elemento de tiu evoluo estas la institucio de justico, plenumita unue je la plej malalta nivelo de la piramido kaj iom post iom akaparita de la superaj niveloj.

Bibliografio redakti

  • Émile Gabory, france L'Union de la Bretagne à la France: Anne de Bretagne, duchesse et reine, Plon, 1941, 286 paĝoj.
  • José Germain, Stéphane Faye, france Bretagne en France et l'union de 1532, Tallandier, 1931, 216 paĝoj.
  • Dominique Le Page, Michel Nassiet, france L'Union de la Bretagne à la France, Eldoninto Skol Vreizh, 2003, 198 paĝoj.
  • Jean-Pierre Leguay, france « La fin de l'indépendance bretonne », in Jean-Pierre Leguay kaj Hervé Martin, Fastes et malheurs de la Bretagne ducale 1213-1532, Ouest-France Université, 1992, p. 434-435.
  • Michel de Mauny:
    • france 1532: le grand traité franco-breton, je aŭtorkosto, 1971, 199 paĝoj.
    • france 1532-1790, les dessous de l'union de la Bretagne à la France, Eldoninto France-Empire, 1986, 209 paĝoj (ISBN 2704805105).
    • france Traité d'union de la Bretagne à la France, Celtics Chadenn, 2002, 209 paĝoj (ISBN 284722016X)
  • Louis Melennec, france Le rattachement de la Bretagne à la France Memuaro por la titolo DEA pri moderna historio (2001)
  • Hervé Le Bévillon france Comment la Bretagne est devenue française, Yoran Embanner, 2001, 200 paĝoj.