Ĝenerala Asembleo de Bretonio

En la tempo de sendependeco, la ĝenerala Asembleo de Bretonio (france États de Bretagne) estis la suverena kortumo de la duklando, ĝi havis juran, financan kaj politikan povon[1]. Sekve de la Unuiĝo de Bretonio al Francio, la ĝenerala Asembleo fariĝis la provinca Asembleo de la provinco Bretonio. Ĝi kunvenigis anojn de la alta klerikaro, multajn nobelojn kaj delegitojn de la 42 urboj de Bretonio. En 1788, estas milo da nobeloj por 100 delegitoj de la aliaj ordenoj. La markizino de Sévigné ĉeestis kunvenojn en Rennes kaj Vitré inter 1670 kaj 1690[2]. La kunvenoj estis okazoj por intensa monduma vivo, la festenoj pagitaj de la Asembleo ebligis daŭrigi la aktivecon de la tagaj kunvenoj per apetitkonkurso, kun vigla trinkado aŭ intensaj kartludadoj por la plej sobraj.

Ĝenerala Asembleo de Bretonio
parlamento
Komenco 14-a jarcento vd
Fino 1789 vd
Lando(j) Duklando de BretonioReĝlando Francio vd
vdr

Iliaj interesoj estantaj proksimume la samaj, la parlamento de Bretonio kaj la ĝenerala Asembleo nature ligiĝis por limigi la reĝan potencon en la provinco kaj la agadon de ties reprezentantoj, precipe la intendanto kaj la ĉefkomandanto.

Organizado kaj funkciado redakti

La ĝenerala Asembleo kunvenis nur per alvoko de la reĝo kaj en la urbo, kiun li elektis ekde 1599 laŭ peto de la 'procureur syndic', kiu plendis pro la neĉeesto de la nobelaro. Tio estis neniam antaŭ la fino de la rikoltoj, por ke la impostoj kaj aliaj pagoj ne estu limigitaj pro la neĉeesto de feŭdposedantoj.

La ĝenerala Asembleo kunvenis nur ĉiun duan jaron ekde 1632, ĝi estis ĉiujara antaŭe. La prezidanteco de la Asembleo estis por episkopo, kutime tiu de la diocezo, en kiu ĝi kunvenis. La sesioj okazis en la grandaj urboj, sed plej ofte en Alta Bretonio (orienta parto de Bretonio), poste ekde 1732 precipe en Rennes. Inter 1567 kaj 1788, la Asembleo kunvenis nur kvarfoje en Malalta Bretonio (okcidenta parto de Bretonio).

Dum la gravaj sesioj, kelkaj komisionoj estis kreitaj sur la principo de 6 anoj el ĉiu ordeno. Dum ili kunvenis, la aliaj asembleanoj diskutis la diversajn detalojn de la kutimaj temoj, ĉefe impostaj.

Inter la kunvenoj de la Asembleo, iuj personoj kaj organizoj zorgis pri la plenumo de la decidoj :

  • la kasisto
  • la procureur général syndic (P.G.S.), kiu reprezentis la Asembleon je ĉiuj niveloj, kaj aparte pri procesoj (elektita el listo prezentata de la reĝaj komisaroj)
  • la aktuaro, komisiita pri arkivoj
  • la heroldo komisiita pri alvokoj; serĝento
  • la asignistoj
  • la "elektitaj deputitoj", kiuj prezentis la plendokajeron
  • la deputitoj, kiuj ĉeestis la prezenton de la kontoj antaŭ la Ĉambro de la Kontoj en Nantes.

Komence estis portempaj komisionoj por :

  • la skribo de la plendokajeroj
  • la subskribo de la impostoj
  • la konservo de la provincaj privilegioj.

Poste, la ĝenerala Asembleo sukcesis trudi interan komisionojn kiel daŭrajn kaj efikajn delegaciojn. Por siaj propraj elspezoj, la ĝenerala Asembleo estis financata per impostoj pri vinoj.

La partopreno kaj reprezentado redakti

La sesioj de la ĝenerala Asembleo de Bretonio estis bona reprezentaĵo de la socio de la Antikva Reĝimo, por ne diri bonan karikaturon. Ĉio havis la markon de la malnovaj kutimoj rilataj al la privilegioj kaj personrangecoj laŭ la reguloj de feŭdismo.

Historio redakti

Origino de la ĝenerala Asembleo redakti

Kelkaj datoj :

  • 1352 en Dinan, unua certa kunveno,
  • 1399, komenciĝo de la regno de Johano la 5-a : certa reguleco ("parlamento") kun balotoj pri hejmimpostoj,
  • 1408, unua apero de la vorto États,
  • 1485, Francisko la 2-a konfidas la rolon de la ĝenerala Asembleo pri kontencio al la suverena justica kortumo : la Parlamento de Bretonio
  • 1493, unuaj riproĉadmonoj rilataj al la impostoj kun deputitaro al Karlo la 8-a
  • 1522, unu prokuroro, unu kasisto kaj unu aktuaro estas atestataj ĝis 1526
  • 1540, ĉiu sesio enhavas skribon de plendokajero
  • 1577-1578, unuaj protestoj kontraŭ la impostkolektado sen ĝia konsento, sekvataj de la edikto de Junio 1579, kiu konfirmis tiun privilegion.

La apero de la "senpaga Donaco" redakti

Ekde la originoj en la 16-a jc, estiĝis tradicio de formala aprobo de la impostkolektado ; la postsekvantoj de la antaŭaj dukaj impostoj estis rajtaj kaj iliaj fiksaj niveloj evitigis protestojn; eksterordinaraj sesioj kompensis la rigidecon de tiu kutimo per rapidaj konsentoj sed multe malpli rajtaj.

Aldono de monrimedoj adaptita al la apartaj reĝaj postuloj en ĉiu sesio fariĝis regulo pro neceseco. De eksterordinaraj sesioj, oni evoluis al eksterordinaraj monhelpoj sed balotataj de la Asembleo. Al tiu sistema aldono al la kutimaj impostoj oni donis la nomon senpaga Donaco (fr:'"Don gratuit', uzata en 1614).

Gravaj datoj de la ĝenerala Asembleo de Bretonio redakti

La ĝenerala Asembleo kaj la kresko de la absolutismo

Ekde 1532, la ĝenerala Asembleo eksperimentas la admnistracian duismon inter sir konsistigo, sia tradicio kaj la postuloj de la reĝaj reprezentantoj.

  • 1613 - Rajto diskuti pri la kreskigoj de la akcizaj impostoj (10-an de Marto).
  • 1614 - Listo de la 44 urboj, kiuj rajtis sendi delegiton.
  • 1620 - La prezidanteco de la tria ordeno, disputata inter la delegitoj de la urboj, estis konfidita al ano de la apelacia kortumo dum la kunveno.
  • 1624 - La episkopo estas la prezidanto de la Asembleo (antaŭe estis aŭ la episkopo de Rennes se la kunveno okazis en Rennes, se ne la episkopo de Dol).
  • 1625 - La parlamentanoj escepte de la prezidantoj 'à mortier' kaj la anoj de la Ĉambro de la Kontoj ne estis akceptataj.
  • 1630 - La kunvenoj de la ĝenerala Asembleo fariĝis dujaraj kaj pli regulaj ; 300 ĝis 600 delegitoj.
  • 1636 kaj 1638 - La ĝenerala Asembleo kontraŭis la kreon de konstanta reĝa reprezentanto.
  • 1667 - Dekreto de la reĝo de Junio 1667 fiksanta la liston de la urboj rajtantaj delegi (21 en 1577 ĝis 44 ekde 1614).
  • 1671 - La 'senpaga Donaco' estis balotita antaŭ la kontrolo de la respekto al la provincaj privilegioj.
  • 1675 - Ribelo, ekzilo de la parlamento al Vannes. La 'senpaga Donaco' fariĝas fiksa por esti balotita per aplaŭdo ekde la malfermo de la sesio.
  • 1687 - Reglamento pri la funkciado de la Asembleo, post la teksto de la 27-a de Marto 1684.

La arkivoj de la ĝenerala Asembleo de Bretonio redakti

Ekde 1534, la ĝenerala Asembleo atentis pri siaj arkivoj.

La arkivoj de la ĝenerala Asembleo redakti

  • La pridiskutoj de la ĝenerala Asembleo :

- la protokoloj de la sesioj ekde 1567 : 65 registroj ĝis 1705, poste unu registro kun enhavtabelo poste.
- la konkludaj kontraktoj pri la debatoj inter la Asembleo kaj la reĝaj komisaroj, presitaj inter 1667 kaj 1786.
- la registroj de la pridiskutoj : po unu registro por kunveno.

  • La rimedoj de la administracio de la ĝenerala Asembleo :

La ĝenerala Asembleo okupiĝis pri la impostokolektado nur post la abono al la unua kapimposto en 1695.
- la ordinaraj hejmimpostoj, konservataj en la dokumentoj de la Ĉambro de la Kontoj de (Nantes).
- la hejmimpostoj, C 3948 ĝis C 3967, vidi ankaŭ C 3366 ĝis C 3384.

  • La dokumentoj de la intera komisiono, ekde 1734.

- kvar registroj : 1728, 1730, 1732, C 3797-3800.
- 43 volumenaj registroj : 1735 ĝis 1790 (31-a de Decembro), C 3801-3843.
- la raportoj de la komisiono, prezentitaj en la kunvenoj : 1750 ĝis 1790, C 3847-3859.
- la dokumentoj de la administracio de la komisiono : en particulier C 4717-4917 (grands chemins particulièrement, à complèter par les archives de l'intendance jusqu'en 1785).
- la impostkolektado : ekde C 4405… 4680.

Kompletigotaj per la arkivoj de la Ĉambro de la Kontoj de Bretonio...
  • La dokumentoj de la aliaj komisionoj…

La arkivoj de la reĝa potenco rilataj al la ĝenerala Asembleo redakti

  • france Korespondado de la intendanto kun la ministroj : C 1753-1804.
  • france Mémoire sur la province de Bretagne de la intendanto Béchameil de Nointel, 1698.
  • france Dokumentoj de la intendanta organizo kun la ĝenerala Asembleo.
  • france la dokumentoj konservataj en la naciaj arkivoj : correspondance du Contrôleur général des finances et de l'intendant (G 7), fonds de la série H (H1 : administration provinciale et locale), H1 442-470.

Traktaĵoj de la 18-a jc redakti

  • france Précis des délibérations des États de Bretagne de 1567 à 1773, (neuf gros volumes), cotes 35 J 4 à 35 J 12, > Fonds du comte de Botherel, (35 J), Archives I&V.
  • france Traité historique des États de l'abbé de Pontbriand, manuscrit inachevé et inédit, plan présenté en 1754 (I. Organisation des États 2. Travaux des États 3. Cours et tribunaux), quatre chapitres ont été rédigés (les fouages, les impôts et boissons, les députés, les trois ordres). Guillaume-M du Breil de Pontbriand, (1698-1767), chanoine, vicaire général de l'évêque de Rennes en 1732, membre du clergé très actif aux États pendant 30 ans, inventorie les archives des États. Il publia en 1751, Nouvelles vues sur le système de l'Univers, en 1754, Essai de grammaire française.
  • france Dictionnaire de l'administration de la Province de Bretagne, anonyme, achevé en 1762, destiné aux agents du pouvoir royal. (Arkivoj de Ille-et-Vilaine F 1129).
  • france Traité sur l'administration de la commission intermédiaire, dit Traité de Chardel, achevé le 26 octobre 1782, deux volumes manuscrits avec nombreux recueils imprimés de nature législative.

Aliaj fontoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • france Ernest Texier, Étude sur la Cour ducale et les origines du Parlement de Bretagne, thèse de droit, Rennes, 1905.
  • france M. de Calan, Documents inédits relatifs aux États de Bretagne de 1491 à 1589, 1908.
  • france Barthélemy Pocquet du Haut-Jussé, Les faux États de Bretagne de 1315 et les premiers États de Bretagne, Bibliothèque de l'École des chartes, t. 86, 1925, p. 388-406.
  • france François-René Jacquelot de Boisrouvray, Journal inédit d'un député de l'ordre de la noblesse aux États de Bretagne pendant la Régence, publié par G. de Closmadeuc, Nantes, La Société des Bibliophiles Bretons, t. 13, 1905, 234 p. (né en 1680 à Quimper, mort à Vannes en 1735, greffier des États de 1728 à 1735).
  • france A. du Bouetiez de Keroguen, Recherches sur les États de Bretagne. La tenue de 1736, Dumoulin, Paris, 1875.
  • france Louis de Carné, Les États de Bretagne et l'administration de cette province jusqu'en 1789, Didier, Paris, 1868. - Son ouvrage fondamental [...] toujours apprécié aujourd'hui[3].
  • france N. L. Caron, L'administration des États de Bretagne de 1453 à 1790, manuscrits inédits de la commission intermédiaire, du bureau diocésain de Nantes et du dictionnaire d'administration de la province de Bretagne, Durand et Lauriel, Paris, 1872.
  • france F. Delaisi, Les États de Bretagne sous l'administration de Colbert : 1661-1683, mémoire de maîtrise, Rennes, 1900.
  • france J. de Coattarel, Une tenue des États de Bretagne sous la Régence. Les États de Dinan, 1717-1718, thèse de droit, Rennes, 1913.
  • france Henri Sée, Les États de Bretagne au XVIe, publié dans les Annales de Bretagne en 1895, ainsi qu'à Paris et Rennes, même année.
  • france Armand Rébillon, Les États de Bretagne de 1661 à 1789. Leur organisation, l'évolution de leurs pouvoirs, leur administration financière, thèse, Imprimeries Réunies, Rennes, 1932.
  • france Armand Rébillon, Les sources de l'histoire des États de Bretagne. Depuis la réunification de la province à la France (1491-1791), Imprimeries Réunies, Rennes, 1932.
  • france Henri Fréville, L'Intendance de Bretagne (1689-1790). Essai sur l'histoire d'une intendance en Pays d'États au XVIIIe, Thèse. Rennes, Plihon, 1953. 3 vol.
  • france Jean Meyer, La noblesse bretonne au XVIIIe, Imprimerie nationale, Paris, 1966.
  • france Isabelle Divet, La représentation du tiers état aux États de Bretagne sous le régime de Louis XVI (1774-1789), mémoire, Rennes, 1986.
  • france Alain Croix, L'âge d'or de la Bretagne, Éditions Ouest-France, 1993.
  • france Guillaume Corbel - Les États de Bretagne au XVIIIe - Vie politique et administration provinciales, Mémoire de DEA sous la direction d'Olivier Chaline, 2004.
  • france Dominique Le Page, Xavier Godin, Les États de Bretagne sous l’Ancien Régime, survivance féodale ou ébauche d’une décentralisation ?, publié dans 11 questions d’Histoire qui ont fait la Bretagne, sous la direction de Dominique Le Page, Morlaix, Skol Vreizh, 2009, p. 21-65.

Referencoj redakti

  1. Jean Quéniart en Dictionnaire d'histoire de Bretagne, Skol Vreizh, 2008, p. 272.
  2. france « Je n’ai pas voulu en voir l’ouverture, c’était trop matin. Les États ne doivent pas être longs. Il n’y a qu’à demander ce que veut le Roi. On ne dit pas un mot ; voilà qui est fait. Pour le Gouverneur, il y trouve, je ne sais comment, plus de quarante mille écus qui lui reviennent. Une infinité d’autres présents, de pensions, de réparations de chemins et de villes, quinze ou vingt grandes tables, un jeu continuel, des bals éternels, des comédies trois fois la semaine, une grande braverie : voilà les États. J’oublie quatre cents pipes de vin qu’on y boit, mais si j’oubliais ce petit article, les autres ne l’oublieraient pas, et c’est le premier. » - À Madame de Grignan - Aux Rochers, ce mercredi 5e août 1671.
  3. Les Noms qui ont fait l'histoire de Bretagne, Coop Breizh et Institut culturel de Bretagne, 1997, p. 76.