Alix de Thouars (dukino de Bretonio)
Alix de Thouars (naskiĝis ĉirkaŭ 1200, mortis la 21-an de oktobro 1221) estis la nominala dukino de Bretonio ekde 1203 ĝis sia morto.
Alix de Thouars | ||
---|---|---|
Dukino de Bretonio | ||
Regado | 1203–1221,ĝis 1206 sub regenteco de sia patro Guy de Thouarsekde 1213 sub regenteco de sia edzo Petro de Dreux | |
Antaŭulo | Arturo la 1-a, ŝia duonfrato | |
Sekvanto | Johano la 1-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1200 en Bretonio | |
Morto | 21-an de oktobro 1221 en Nanto | |
Mortis per | Postnaskaj komplikiĝoj vd | |
Tombo | Abatejo Villeneuve vd | |
Religio | kristanismo vd | |
Familio | ||
Dinastio | Vicgrafoj de Thouars • Dinastio de Dreux • Suverenoj de Bretonio vd | |
Patro | Guy de Thouars vd | |
Patrino | Konstanca de Bretonio vd | |
Gefratoj | Eleonora, Matilda of Brittany (en) , Arturo la 1-a, Catherine of Thouars (en) kaj Margaret of Thouars (en) vd | |
Edz(in)o | Petro la 1-a (1214–) vd | |
Infanoj | Johano la 1-a, Yolande of Brittany (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝi estis filino de Konstanca de Bretonio kaj Guy de Thouars. Konstanca mortis preskaŭ tuj post la nasko de Alix kaj ŝia ĝemela fratino Katerina. Post la morto de sia duonfrato Arturo la 1-a en 1203, Alix iĝis dukino de Bretonio, kaj Guy, regento. Sed en 1206 Filipo la 2-a (Francio) forprenis la postenon de regento por si mem. En 1213 Filipo devigis Alix edziĝi al sia kuzino Petro de Dreux, kiu iĝis regento, kaj kiu estis la reala reganto de la duklando ĝis 1237, kiam lia filo Johano plenaĝis. Alix mortis dum akuŝo en 1221.
Ŝi kaj Petro de Dreux havis du infanojn:
- Johano la 1-a (1217-1286), duko de Bretonio
- Yolande de Dreux, Grafino de Penthièvre kaj Porhoet, kiu en 1236 edziĝis al Hugo la 11-a (Lusignan).