Graflando Aŭvernjo


Mezepoke, Aŭvernjo estis dividita laŭ pluraj feŭdoj, kiuj ĉiuj havis la nomon Aŭvernjo :

  1. la graflando Aŭvernjo
  2. la kronprinca lando Aŭvernjo
  3. la tero de Aŭvernjo aŭ la duklando Aŭvernjo
  4. kaj la episkopa graflando de Clermont

La graflando Aŭvernjo redakti

 
Blazono de la malnova graflando Aŭvernjo

La graflando Aŭvernjo estas unu el la plej malnovaj senjorlandoj de Francio, ĉar ĝi estis starigita fine de la romia epoko. Dum la merovida epoko, ĝi eĉ portempe fariĝis duklando.

La familio de la grafoj de Aŭvernjo regis la graflandon ekde la 10-a jarcento. Krizo eksplodis en la familio en 1155, kiam la grafo Vilhelmo la 7-a de Aŭvernjo estis devigita de sia onklo Vilhelmo la 8-a de Aŭvernjo duonigi la graflandon. Vilhelmo la 8-a reprenis la graflandon, kiam Vilhelmo la 7-a devis kontentiĝi per la titolo kronprinco de Aŭvernjo.

En 1360, la reĝo de Francio Johano la 2-a de Francio kreis, sur la malnova reĝa grundo de Aŭvernjo, la duklandon Aŭvernjo, kiu restis tra generacioj en la reĝa familio.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti