Aŭniso
Aŭniso estas franca historia kaj kultura regiono, respondanta al malnova provinco kaj kies ĉefurbo estas La Rochelle, tiu ĉi anstataŭis Castrum Allionis (Châtelaillon), la malnova ĉefurbo, kiu verŝajne donis sian nomon al la provinceto. La teritorio de Aŭniso kovras la nordokcidentan kvaronon de departemento Charente-Maritime. Aŭniso estis la plej malgranda provinco de Francio laŭ superficio.
Provinco Aŭniso | |||||||||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||||||||
malnova provinco de Francio | |||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||
Provinco de reĝlando de Francio
| |||||||||||||||||||
Estiĝo:
|
|||||||||||||||||||
Pereo:
|
|||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||
Tiu provinco estis oficiale agnoskita de reĝo Karolo la Kvina en 1374 : « En 1374, Karolo la Kvina deprenis La Rochelle el Santonĝo por estigi apartan distrikton, kiu entenis Rochefort, Marennes kaj dum tempo Benon. Tiam Aŭniso aperis laŭleĝe kiel nova provinco »[1]. Kiel la aliaj francaj provincoj, Aŭniso malaperis en 1790 okaze de la kreo de departementoj.
Krom ties ĉefurbo La Rochelle, la provinco enhavis la urbojn Rochefort, Marennes, Surgères kaj ankaŭ Marans. Ĝi enhavis ankaŭ la tri insulojn de Charente-Maritime : Aix, Oléron kaj Ré.
Geografio redakti
Toponimio redakti
La nomo de tiu provinceto okcidente en Francio aperis por la unua fojo en 785. Sekve de la partigo de reĝlando Akvitanio en naŭ graflandojn, decidita de Karolo la Granda en 778, la nomo de Aŭniso, skribita « pagus Alnensis », aperis tiam en la testamento de grafo Roger[2].
Heraldiko redakti
Blazono | france De gueules à la perdrix couronnée d'or.
esperante Ruĝa kun kronita ora perdriko |
|
---|---|---|
Detaloj |
Historio redakti
Provinco Aŭniso naskiĝis en 1374 redakti
Ĉefaj monumentoj redakti
En La Rochelle :
- La turoj Saint-Nicolas, La Chaîne, La Lanterne (aŭ "Quatre Sergents").
- La renesanca urbodomo
En Surgères :
- La preĝejo Notre-Dame de Surgères
En Rochefort :
- La reĝa ŝnurfabriko.
Elstaruloj ligitaj al Aŭniso redakti
- Amador de la Porte, estro de landoj Santonĝo kaj Aŭniso.
Notoj kaj referencoj redakti
Fontoj redakti
- Henri Enjalbert, Aunis, Saintonge, Angoumois, Eldoninto "Horizons de France", 1967
- Frédéric Zégierman, "Le Guide des pays de France", tome Nord, Eldonejo "Fayard", 1999.
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- france Prezento de lando Aŭniso Arkivigite je 2017-01-06 per la retarkivo Wayback Machine (PDF)
- france Flago, blazono kaj emblemo de Poitou-Charentes[rompita ligilo] sur "svowebmaster.free"
- france Arbaro de Argenson inter Santons kaj Pictons, historio de malapero sur "histoirepassion.eu".