Bretona Demokratia Unuiĝo

La Bretona Demokratia Unuiĝo (france "Union démocratique bretonne" aŭ UDB, aŭ Unvaniezh Demokratel Breizh en la bretona lingvo), estas bretona politka partio fondita en 1964. Situanta maldekstre sur la politika spektro kaj profunde ekologiisma, UDB antaŭmetas politkan aŭtonomismon de Bretonio — tio estas forta malcentralizo — kiel agrimedo por ati,gi la sociprojekton, kiun ĝi proponas.

Bretona Demokratia Unuiĝo
Union démocratique bretonne
bretone Unvaniezh Demokratel Breizh
Emblemo de Bretona Demokratia Unuiĝo
partio
Lando  Francio
Proparolanto Mona Bras
Fondiĝo 4-a de januaro 1964
Ĉefa sidejo Nantes, Loire-Atlantique
Koloro(j) Flava
Ideologio socialdemokratio
demokratia socialismo
politika ekologio
aŭtonomismo
progresismo
eŭropa federismo
Eŭropaj deputitoj
1 / 72
Deputitoj (nacia Asembleo)
1 / 577
Regionaj Konsilianoj
4 / 83
Membroj 850 (2010)[PPR 1]
Koalicio Solidaraj Regionoj kaj Popoloj (RPS)
Retejo http://www.udb-bzh.net
vdr

Movado deirinta de sufiĉe ĝisfunda parolado al modera programoi nun, Bretona Demokratia Unuiĝo fariĝis unu el la plej gravaj regionaj partioj en metropola Francio kaj la unua, kiu partoprenis en regiona Konsilio. Ĉefa aŭtonomisma movado en Bretonio, UDB ĉeestas en la institucioj ekde sia kreo (kun la unua elektito ekde 1965 en Guilvinec, 78 municipaj elektitoj deklaritaj en 2008). Ĝi havas ekde 2004 grupon en la Regiona Konsilio de Bretonio kaj estas reprezentata ekde 2012 de deputito en la Nacia Asembleo[SI 1].

Kun strukturita politika organizaĵo, kaj aktiva surloke kiel en la sociaj movadoj, UDB havis je malsamaj tempoj de sia historio neneglekteblan nombron de aktivuloj. Eĉ se ĝi certagrade sukcesis en la disiĝo de siaj ideoj, en regiono kun asertita identeco[L 1] kaj deziranta plifortigitan regionan povon[L 2], ĝia balota efekto restas malforta. Tiel, paradokse, UDB aperas ĉiam kiel politika movado plena je espero[SI 1],[P 1].

Notoj redakti

  1. Pasquier 2004a, paĝo114

Referencoj redakti

  • Aliaj verkoj
  1. Ronan Le Coadic. (1998) L’identité bretonne (france). Rennes: Terre de brume / Presses universitaires de Rennes (PUR), p. 480. ISBN 2843620198.
  2. Cole 2006, paĝo115

Gazetoj redakti

  • Artikoloj de magazino Le Peuple breton, Saint-Brieuc, eld. "Presses populaires de Bretagne", de 1964 ĝis nun
  • Alia regiona gazetaro
  1. (novembro 2010) “UDB : le 30e congrès ce week-end à Plœmeur”, Le Télégramme (fr). 

Interreto redakti

  • Instituciaj TTT-ejoj
  1. 1,0 1,1 Centre de recherches sur l'action politique en Europe (CRAPE); Centre de recherche bretonne et celtique(CRBC). L'Union démocratique bretonne, un parti autonomiste dans un État unitaire. Arkivita el la originalo je 2012-06-19. Alirita 2014-05-12.
  • Politikaj TTT-ejoj
  • Aliaj TTT-ejoj

Aneksaĵoj redakti

Bibliografio redakti

  • (2014) Histoire de l’Union démocratique bretonne (15,5 × 22 cm) (france), Fouesnant: Yoran embanner, p. 392. Monnier2014. ISBN 978-2-916579-60-3.
  • Yannick Quénéhervé. La Bretagne au cœur et le cœur à gauche, souvenirs d'un leader ouvrier de la SBFM (15,5 × 22 cm) (france), Fouesnant: Yoran embanner, p. 368. Queneherve2014. ISBN 978-2-916579-66-5.

Vidu ankaŭ redakti