Eŭropa Libera Alianco
La Eŭropa Libera Alianco, mallonge ELA (angle European Free Alliance, eŭske Europako Aliantza Librea, france Alliance libre européenne, frise Jeropeeske Frije Alliânsje, germane Europäische Freie Allianz kaj katalune Aliança Lliure Europea, citante iujn el la nacilingvaj nomoj) estas eŭropa politika partio, kiu grupigas naciajn regionajn kaj aŭtonomajn partioj de la Eŭropa Unio. Nuntempe 34 eŭropaj regionaj partioj membras en la alianco. La membropartioj kandidatiĝas por la balotoj de la Eŭropa Parlamento. Prezidantino de la ELA estas Eric Defoort [1] el Flandrio.
Eŭropa Libera Alianco | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
Anglalingva logoo | ||
Eŭropa politika partio (1981–) ![]() | ||
Komenco | 9-a de julio 1981 vd | |
Lando(j) | Eŭropa Unio vd | |
Sidejo | Bruselo | |
Ideologio |
progresismo • regionismo • aŭtonomismo • naciismo • sendependismo • eŭropismo | |
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Jordi Solé Ferrando (en) ![]() ![]() | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | Eŭropa politika partio | |
Historio de la Eŭropa Libera Alianco
redakti- La ELA fondiĝis dum la jaro 1981 en Bruselo. Fondomembroj estis politikaj partioj, kies programo diferenciĝas de la programoj de la "grandaj partioj de la naciaj ŝtatoj", kaj kies celoj aparte estas ampleksa regionismo kaj administra malcentrigo.
- Dum la jaro 1994 la ELA iĝis federacio de partioj laŭ la reguloj de la artikolo de la Traktato de Mastriĥto.
- Kadre de kongreso de la 25-a kaj 26-a de marto 2004 en Barcelono la ELA iĝis oficiala eŭropa politika partio, laŭ la EU-reguloj de la 4-a de novembro 2003. La 13-an de oktobro 2004 la partio ricevis la aprobon de la Eŭropa Unio kaj de tiam rajtas je eŭropaj subvencioj por agnoskitaj eŭropaj partioj.
- La 11-an de marto 2006 la ELA kadre de plenkunsido en Bruselo festis sian 25-jaran jubileon.
Membraj partioj
redaktiMembra partio kun observa statuso
redaktiŝtato | partio | regiono respektive malplimulto |
---|---|---|
Belgio | ProDG | Germanlingva Komunumo de Belgio |
Germanio | Südschleswigscher Wählerverband | danoj en norda Germanio |
Serbska ludowa strona | Soraboj en Saksio kaj Brandenburgio | |
Hungario | Megújult Magyarországi Roma Összefogás Párt | ciganoj en Hungario |
Italio | Renouveau Valdôtain | Aosta valo |
Movimento per l'Indipendenza della Sicilia | Sicilio | |
Kroatio | Lista per Fiume - Lista za Rijeku | italoj en norda Kroatio |
Eksaj membraj partioj
redaktiŝtato | partio | regiono respektive malplimulto |
---|---|---|
Hispanio kaj Francio | Eusko Alderdi Jeltzalea-Partido Nacionalista Vasco | Eŭskio, en 2004 malmembriĝis, nun membro de la EDP |
Italio | Lega Nord | Padanio, en 1994 membreco frostigita, en 1996 malaliĝis |
Union Valdôtaine | Aosta valo, en 2007 malmembrigita | |
Union für Südtirol | Suda Tirolo, en 2008 malmembrigita (politikaj diferencoj) | |
Rumanio | Erdély Bánság Liga | Transsilvanio kaj Banato |
Slovakio | Magyar Föderalista Párt | Hungaroj en Slovakio |
Celoj
redaktiLa 9-an de novembro 2000 ELA publikigis programecan "Deklaron de Bruselo", en kiu la "senŝtataj nacioj de Eŭropo" klarigas la principojn de sia regionismo. Laŭ tiu deklaro ELA luktas por Eŭropa Unio de liberaj kaj inter si solidaraj popoloj, en kiu laŭ la principo de neceso kaj sufiĉo la civitanoj reguligu siajn politikajn decidojn sur laŭeble baza nivelo, prefere en komunumo aŭ urbo, se necese en distrikto aŭ regiono, nur esceptokaze en ŝtato aŭ la tuta unio. La partio substrekas:
- la aplikon de homaj kaj popolaj rajtoj,
- protekton de la medio kaj socian evoluon laŭ ekologiaj kriterioj,
- la kreon de justa socio kun politika solidareco, kiu subtenas progreson kaj egalajn ŝancojn,
- novorientiĝon de la Eŭropa Unio, kiu laŭ la deklaro tro influiĝas de ekonomiaj konceptoj, de liberalismo, konkurenco kaj centrismo
- senperforton dum la atingo de politikaj celoj,
- la nepluaplikon de atomenergio kaj la subtenon de alternativaj energiofontoj,
- la garantiitan partoprenon de regionoj kun konstituciaj kompetencoj en la kunsidoj de la Eŭropa Konsilio, kiam la kunsidoj traktas temojn pri kiuj okupiĝas la regiono, cele al pli bona rekono de la historiaj nacioj kaj regionoj,
- la neceson de rekta aliro de historiaj nacioj kaj regionoj al la Eŭropa Justica Kortumo,
- demokratiajn reformojn de la eŭropaj institucioj kaj fortigo de la Komitato de regionoj kaj
- la defendo kaj protekto de la lingvaj kaj kulturaj diferencoj en la Eŭropa Unio.
En la Eŭropa Parlamento la Eŭropa Libera Alianco kune kun la Eŭropa Verda Partio konsistigas la Frakcion de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.
Eksteraj ligiloj
redakti- oficiala retejo de la partio ELA
- retejo de la partio okaze de la eŭropaj balotoj de la jaro 2004 Arkivigite je 2006-09-25 per la retarkivo Wayback Machine