Aosta Valo
Aosta Valo (itale Valle d'Aosta [Valle daosta], france Vallée d'Aoste [vale daost], arpitane Val d'Aoûta, loka eldiro: [valduta]) estas regiono en nordokcidenta Italio, ĉe la franca kaj svisa limoj. Temas pri alpa lando: ĝiaj plej altaj pintoj estas la Blanka Monto (Mont-Blanc), Materhorno, Monte Rosa kaj Gran Paradiso.
Aosta Valo | |
itale Valle d'Aosta / Vallée d'Aoste | |
Flago | Blazono |
Kodo: | VAO |
---|---|
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 3,262 km² |
Ĉefurbo: | Aosto |
Loĝantaro: | 119,548 loĝ. |
Loĝdenso: | 37 loĝ./km² |
Provincoj: | sen provincoj |
Komunumoj: | listo de 74 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 02 |
Prezidanto: | Augusto ROLLANDIN 2005-04-04 |
Retejo: | oficiala paĝo |
![]() | |
La aostvalanoj parolas plejmulte lokan dialekton de la arpitana lingvo. La itala kaj la franca estas oficialaj lingvoj en la regiono.
Ĝia ĉefurbo estas Aosto (itale Aosta [aòsta], france Aoste [aòst], arpitane Auhta [òhta]).
En la valo troviĝas mondfamaj turismurboj (Champoluc [ŝa~polü'k], Courmayeur [kurmajö'r], Cervinia-Breuil [ĉervínja-bröjj].
En la antikveco tie loĝis la kelta popolo de la salasoj. La romianoj konkeris la valon ĉirkaŭe en 25 aK. Poste ĝi estis regata de Gotoj, Lombardoj kaj Burgundoj. En la 11-a jarcento ĝin akiris la domo Savoja.