Konkurenco

ekonomika koncepto
Ĉi tiu artikolo temas pri ekonomia fenomeno. Por fenomeno en ekologio rigardu la paĝon Konkurado (biologio). Por pliarmigado de pluraj landoj legu la artikolon Armadkonkuro.

Konkurenco estas organiza formo de la merkato. La konkurenco ebligas ekvilibrigon de la prezoj kaj kvantoj da varoj. La konkurenco povas esti perfektaneperfekta.

Perfekte konkurenca merkato redakti

 
Perfekta konkurenco: laŭ la produktita kvanto da varoj estas minimuma produktkosto, la ideala punkto estas kiam la prezo de la merkato alproksimiĝas de ĉi-lasta kosto kun eta enterprenoprofito.

Perfekte konkurenca merkato havas multajn aĉetantojn kaj vendistojn, tiel, neniu el ili, sole, povas influi la prezon, ĉar iu ne povas izole difekti la ekvilibron de l' merkato. Ne estas registara interveno en tiu merkato. Estas homogeneco de produktoj, t. e., ne ekzistas kvalitaj diferencoj inter la varoj ofertataj de konkurencantoj. Ankaŭ ĉiuj firmoj havas la saman teknologion kaj saman gajnmarĝenon.

En ĉi tia merkato, ne estas barieroj por eniro aŭ eliro de agantoj, ĉiuj povas aĉeti aŭ vendi libere, kiam ili volas. La merkato estas travidebla, t. e. ĉiuj informoj pri gajnoj, prezoj, ktp. estas konataj de ĉiuj partoprenantoj. Perfekte konkurenca merkato estu racia, ĉiuj vendistoj strebas pligrandigi la gajnojn kaj ĉiuj aĉetantoj strebas pligrandigi sian kontentiĝon.

Tiu merkato estas movata de la t. n. leĝo de oferto kaj demando. Kiam la oferto pligrandiĝas, ĉiuj malpligrandigas la prezojn, kiam la demando pligrandiĝas, ĉiuj pligrandigas la prezojn.

Kompreneble, ne estas en la reala mondo perfekte konkurenca merkato, tiu estas fikcio por faciligi la ekonomikan pensadon.

Realaj merkatoj estas neperfekte konkurencaj, aŭ pro ekzistado de oligopolomonopolo, aŭ neraciemo, aŭ pro netravideblo, aŭ pro troa influo de la ŝtato, ktp.

Vidu ankaŭ redakti