Konkurado (biologio)

biologia rivala interagado inter organismoj
Ĉi tiu artikolo temas pri fenomeno en ekologio. Por ekonomia fenomeno rigardu la paĝon Konkurenco.

Biologia konkurado okazas inter du aŭ pluraj individuoj (intraspecia konkurenco inter bestoj, plantoj, arĥeoj aŭ aliaj organismoj), aŭ inter du aŭ pluraj specioj (interspecia konkurenco), kiam certa resurso (akvo, teritorio, lumo, sekspartneroj) malabundas. Konkurado rezultigas naturan selektadon kaj eventuale, kiel flankefikon, povas kunporti morton de individuoj kaj eĉ formorton de specioj.

Konkuro inter du masklaj cervoj dum pariĝado, ekzemplo de intraspecia konkurenco.