Eusko Alkartasuna estas eŭska naciisma partio funkcianta en Hispanio kaj Francio. La eŭsklingva nomo signifas Eŭska Solidareco kaj estas mallongigita kiel EA. La partio priskribas sin kiel eŭska naciisma, demokratia, populara, progresema kaj senkonfesa partio. Antaŭnelonge, la partio adoptis la tekston "Euskal Sozialdemokrazia" ("eŭska socialdemokratio").

Eusko Alkartasuna
emblemo
Basque political party
Komenco 4-a de septembro 1986 vd
Lando(j) HispanioFrancio vd
Sidejo Donostio
Ideologio

socialdemokratio

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Pello Urizar Karetxe • Eva Blanco de Angulo vd
Membro de Eŭropa Libera Alianco vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Laŭ sia statuto, EA klopodas atingi "plenan nacian kaj socian liberecon en kaj por la eŭska lando". Ili apogas la kreadon de sendependa Eŭskio, sed vidas ĝin atingebla ene de la projekto de la Eŭropa Unio, kiel unio de popoloj, federacio de nacioj, ne de ŝtatoj.

Ĝia subteno pri eŭska politiko tre malpliiĝis ĉar ĝi estis kreita en 1986 kiel skismo de la Eŭska Naciisma Partio. Nuntempe ĝi havas unu parlamentanon ĉe la eŭska regiona parlamento kaj proksimume 20 urbestrojn en la tuta Eŭskio.

La junulara sekcio de la partio estas nomata "Junaj Patriotoj" (Gazte Abertzaleak).