Simon Aarse
nederlanda esperantisto
Simon AARSE (naskiĝis la 23-an de decembro 1900; mortis la 13-an de februaro 1986 en Amsterdamo) estis nederlanda esperantisto, aktiva en Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).
Simon Aarse | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de decembro 1900 en Amsterdamo |
Morto | 13-an de februaro 1986 (85-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Aarse lernis Esperanton en 1930 kaj aranĝis multajn kursojn kaj paroladojn ne nur en Nederlando, sed ankaŭ en Svedujo. En la Komuna Esperanto-Gazeto de la nordiaj landoj li prizorgis lingvan rubrikon "La spegulo de Esperanto" en la 1970-aj, traktinte gramatikajn, etimologiajn kaj terminarajn demandojn. Al la SAT-periodaĵoj Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo li kontribuis per tradukoj kaj artikoloj, ekzemple pri "La filozofo de la homa feliĉo", Spinoza, "La socia spegulo de William Shakespeare" kaj similaj temoj.
Verkoj
redakti- 1981/2005: Naciismo kaj Esperantismo (Broŝurservo de SAT, 1981, 2-a eld. 2005)
Rete legeblaj artikoloj
redakti- Spinoza, la filozofo de la homa feliĉo Arkivigite je 2016-03-08 per la retarkivo Wayback Machine, Sennacieca Revuo, 1970
Eksteraj ligiloj
redakti- Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Simon Aarse en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Artikoloj Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Simon Aarse en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)