Institucio Brookings

(Alidirektita el Brookings Institution Press)

La Institucio Brookings (angle The Brookings Institution, ofte mallongigite Brookings [1]) estas socipolitika esplororganizaĵo situanta en Vaŝingtono. La instituto estas unu el la plej gravaj, kaj malnovaj pensfabrikoj, kaj tre ofte citita en la amaskomunikilaro. Ĝi administras esplor- kaj edukajn agadojn en socia scienco, precipe en ekonomiko, urba politiko, regreformo, ekstera politiko same kiel evoluo kaj tutmonda ekonomio [2][3]. La fiksitaj celoj de la Brookings Institution estas "disponi kreivajn kaj praktikajn rekomendojn kiuj antaŭenigas tri ĝeneralajn celojn: plifortigante amerikan demokration; antaŭenigante ekonomian kaj socian bonfarton, sekurecon, kaj ŝancon por ĉiuj amerikanoj; kaj certigante sistemon de internacia kunlaboro kiu estas pli malferma., sekura kaj prospera."

Institucio Brookings
emblemo
pensfabrikoinstitucio
Komenco 1916 vd
Geografia situo 38° 54′ 33″ N, 77° 2′ 27″ U (mapo)38.909166666667-77.040833333333Koordinatoj: 38° 54′ 33″ N, 77° 2′ 27″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Institucio Brookings (Vaŝingtono)
Institucio Brookings (Vaŝingtono)
DEC
Institucio Brookings
Institucio Brookings
Lokigo de Vaŝingtono en Usono
Map
Institucio Brookings
Agareo

ekstera politiko
• ekonomia politiko
• governance
• publika politiko pri eduko
sanpolitiko
• socia politiko

Fondinto(j) Robert S. Brookings vd
Filioj Brookings Mountain West • Wolfensohn Center for Development vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

La Institucio Brookings deklaras ke ĝiaj membroesploristoj reprezentas larĝan gamon de opinioj kaj priskribas sin kiel nepartian, dum la nuntempa amaskomunikilaro portretas la poziciojn de la instituto kiel miksaĵo inter liberalaj kaj centrismaj pozicioj. La nuna prezidanto de la instituto, Strobe Talbot, estis la usona sekretario de ŝtato sub prezidanto Bill Clinton . La instituto havas kvin vicprezidantojn: Carlos Pascual (iama ambasadoro de Usono en Ukrainio, kiu ankaŭ servis en la stabo de la Nacia Sekureckonsilio de Usono ), Kemal Debris (kiu estris la Disvolvan Programon de Unuiĝintaj Nacioj), William Gale ( iama altranga membro de la Konsilio de Ekonomiaj Konsilistoj de Usono dum la periodo de prezidanto George Bush Sr. ), Bruce Katz kaj Darrel M. West.

Brookings publikigis jarraporton ekde 1983, kaj tra Brookings Institution Press ankaŭ librojn kaj ĵurnalojn de kaj sia propra esplorado kaj de eksteraj verkintoj.

Historio redakti

La Brookings Institution estis fondita en 1916 sub la nomo de la Instituto por Registara Esploro (angle Institute for Government Research) kaj laŭ la instituto ĝi estis la unua privata organizaĵo dezajnita por analizi publikpolitikajn aferojn je la nacia nivelo [4]. La fondinto de la instituto, la filantropo Robert S. Brookings (1850-1932), komence financis tri apartajn organizaĵojn: la Registaro-Esplorinstituto, la Instituto de Ekonomiko kaj la Robert Brookings Lernejo de Altnivelaj Studoj. La tri organizaĵoj kuniĝis por krei la Brookings Institution en 1927.

En 2002 Strobe Talbot estis nomumita prezidanto de la instituto. Mallonga tempo poste , la Saban Centro por Mezorienta Politiko estis malfermita en la instituto, same kiel la John L. Turton Centro.

Brookings havas kvin esplorajn programojn: Ekonomiaj Studoj [5], Eksterlanda Politiko [6], Administradaj Studoj [7], Tutmonda Ekonomio kaj Disvolviĝo [8] kaj Brookings Metro[9]. Ĝi ankaŭ funkciis tri internaciajn centrojn en Doha, Kataro (Brookings Doha Center) [10]; Pekino, Ĉinio (Brookings-Tsinghua Centro por Publika Politiko) [11]; kaj Nov-Delhio, Barato (Brookings India) [12]. En 2021, la Institucio anoncis ke ĝi disiĝas de ties centroj en Doho kaj Nov-Delhio kaj iĝigos ties centro en Pekino al neformala partnereco kun Ĉinghŭa Universitato, konata kiel Brookings-Tsinghua China.[13]

Referencoj redakti

  1. Brookings – Quality. Independence. Impact. (en-US). Alirita 2022-05-06.
  2. “Brookings Institution”, Encyclopædia Britannica.
  3. Robert Somers Brookings. Brookings Institution. Arkivita el la originalo je December 12, 2012. Alirita April 29, 2010.
  4. Brookings Institution History
  5. Economic Studies. Brookings Institution. Alirita February 11, 2017.
  6. Foreign Policy. Brookings Institution. Alirita February 11, 2017.
  7. Governance Studies. Brookings Institution. Alirita February 11, 2017.
  8. Global Economy and Development. Brookings Institution. Alirita February 11, 2017.
  9. Brookings Metro. Brookings Institution. Alirita July 27, 2023.
  10. Brookings Doha Center. Brookings Institution. Arkivita el la originalo je October 21, 2012. Alirita February 11, 2017.
  11. Brookings-Tsinghua Center for Public Policy. Brookings Institution. Alirita February 11, 2017.
  12. Brookings India. Brookings Institution. Alirita February 11, 2017.
  13. The Brookings Institution transitions from foreign centers to focus on digital and global engagement (September 29, 2021). Alirita 12 June 2022.

Eksteraj ligiloj redakti