John Emerich Edward Dalberg-Acton, 1a Barono Acton

John Emerich Edward Dalberg-ACTON, 1a Barono Acton, 13a Markizo de Groppoli, RVO (10a de Januaro 1834 – 19a de Junio 1902), plej bone konata kiel Lord Acton, estis angla katolika historiisto, politikisto, kaj verkisto. Li estis la nura filo de Ferdinand Dalberg-Acton, 7a Baroneto,[1] kaj nepo de la Napola admiralo kaj ĉefministro Sir John Acton, 6a Baroneto.[2][3] Inter 1837 kaj 1869 li estis konata kiel Sir John Dalberg-Acton, 8a Baroneto.

John Emerich Edward Dalberg-Acton, 1a Barono Acton
Persona informo
John Dalberg-Acton, 1st Baron Acton
Naskiĝo 10-an de januaro 1834 (1834-01-10)
en Napolo
Morto 19-an de junio 1902 (1902-06-19) (68-jaraĝa)
en Tegernsee
Tombo Tegernsee vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater St Mary's College, Oscott • Munkena universitato vd
Partio Liberala Partio vd
Familio
Patro Ferdinand Dalberg-Acton vd
Patrino Marie Louise von Dalberg vd
Edz(in)o Maria Anna Ludmilla Euphrosina von und zu Arco auf Valley vd
Infanoj Richard Lyon-Dalberg-Acton, 2nd Baron Acton • Elizabeth Mary Catherine Dalberg-Acton • Mary Elizabeth Anne Dalberg-Acton • Annie Mary Catherine Georgiana Dalberg-Acton • John Dalberg Dalberg-Acton • Jeanne Marie Dalberg-Acton • Robert Dobson vd
Profesio
Alia nomo Lord Acton vd
Okupo politikistohistoriistopedagogoverkisto • universitata instruisto • ĵurnalistofilozofo vd
Laborkampo historio vd
Aktiva en Londono vd
Verkado
Verkoj Lectures on Modern History vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas eble plej konata pro la aserto, "Povo tendencas al korupto, kaj la absoluta povo koruptas absolute. Grandaj homoj estas preskaŭ ĉiam malbonaj homoj...", kion li faris en letero al anglikana episkopo.[4]

En 1859, Acton setliĝis en Anglio, nome, Aldenham, en Shropshire. Li revenis al la Ĉambro de komunuloj tiun saman jaroj kiel membro por la irlanda "Borough of Carlow" kaj iĝis admiranto kaj aliĝinto de la Ĉefministro William Ewart Gladstone. Tamen, Acton ne estis aktiva parlamentano, kaj lia parlamenta kariero finiĝis post la Ĝenerala balotado de 1865, kiam li estris la liberalan balotadon por Bridgnorth apud sia hejmo de Shropshire. Acton venkis super la konservativa estro Henry Whitmore, kiu sukcese postulis rekalkulon kaj tiel retenis sian sidlokon kaj Acton perdis la ĵus akiritan. Post la aprobo de la leĝo "Reform Act 1867", Acton denove kandidatis en Bridgnorth, tiam reduktita al unusola sidloko, en la Ĝenerala balotado de 1869 sed malsukcese.[5]

Acton interesiĝis pri Usono, konsiderante ties federacian strukturon la perfekta garantio de la individuaj liberecoj. Dum la Usona Enlanda Milito, lia simpatio iris tute al la flanko de la Konfederacio, pro ilia defendo de la rajtoj de la ŝtatoj kontraŭ centrigita registaro kiu en lia opinio kaj en la historiaj antaŭaĵo, nepre iĝos tiraneca. Liaj notoj al Gladstone prie helpis, ke multaj en la Britia registaro simpatiis kun la Sudo.

Notoj redakti

  1. Dod, Robert P. (1860). The Peerage, Baronetage and Knightage of Great Britain and Ireland. London: Whitaker and Co. p. 83.
  2. Chambers Biographical Dictionary, (ISBN 0-550-16010-8), p. 6
  3. Chisholm 1911, p. 159.
  4. Letter to Bishop Mandell Creighton, April 5, 1887 en Historical Essays and Studies, eldonita de J. N. Figgis kaj R. V. Laurence (London: Macmillan, 1907)
  5. Chisholm 1911, p. 160.

Bibliografio redakti