Oe Kenzaburo

(Alidirektita el OE Kenzaburo)

ŌE Kenzaburō (Hepburn), (大江健三郎 [ōe kenzaburō]; naskiĝis la  31-an de januaro 1935(nun 1935-01-31) - mortis la 3-an de marto 2023) estis japana verkisto, kiu ricevis Nobel-premion pri literaturo en 1994 pro kreado de "imagita mondo, kie vivo kaj mito kondensiĝas por formi maltrankviligan bildigon de la homa predikamento nuntempe".

Oe Kenzaburo
Nobel-premiito
Persona informo
大江 健三郎
Naskiĝo 31-an de januaro 1935 (1935-01-31)
en Ōse, Gubernio Ehime,  Japana Imperio
Morto 3-an de marto 2023 (2023-03-03) (88-jaraĝa)
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per plena kadukiĝo vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Universitato de Tokio vd
Familio
Infanoj Hikari Ōe vd
Parencoj Jūzō Itami • Mansaku Itami • Mansaku Ikeuchi vd
Profesio
Okupo romanisto • eseisto • scenaristo • universitata instruisto • sciencfikcia verkisto • verkisto vd
Laborkampo literary activity vd
Aktiva dum 1957–2013 vd
Verkado
Verkoj A Personal Matter ❦
The Silent Cry vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en Ose-vilaĝo en Kita-distrikto (nun Uĉiko-urbeto) en Ehime-prefektujo. Lia familio loĝis en ĉi tiu loko dum longa tempo, kaj neniu el la membroj de la klano foriris por translokiĝi al la grandaj urboj. La virinoj de la klano estis rakontantoj de lokaj legendoj same kiel de loka historio. Tiuj ĉi rakontoj, kiujn li aŭdis en sia infanaĝo, lasis sian markon sur li kaj poste estis reflektitaj en lia verkado.

La Dua Mondmilito eksplodis kiam li estis 6-jaraĝa kaj militisma edukado infiltris lian lernejon. Li studis la naciajn mitojn kaj estis edukita por vidi la imperiestron kiel dion. Ofte estis diferencoj inter la mitoj kiujn li lernis en la lernejo kaj la mitoj de lia vilaĝo. Lia avino rakontis al li la lokajn mitojn, spicante ilin kun ironio direkte al la oficialaj mitoj. Lia patrino direktis lin legi La Aventuroj de Huckleberry Finn kaj La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson, kaj laŭ li, ĉi tiuj spertoj akompanos lin tra lia tuta vivo.

Post la milito kaj la japana malvenko, la instruplano en la lernejo estis ŝanĝita en la direkto de edukado por demokratio, al la ĝojo de Oe. En la aĝo de 18 jaroj, Oe unue vojaĝis per trajno al Tokio, por malkovri la mondon. De 1954 ĝis 1959, li estis studento de Franca literaturo ĉe la Universitato de Tokio sub la gvidado kaj flegado de profesoro Kazuo Watanabe, fakulo pri Rabelais. Li faris sian tezon pri Jean-Paul Sartre kaj intertempe debutis kiel literaturisto.

En 1958, li akiris Premion Akutagawa per sia verko Shiiku. Li ricevis Nobel-premion pri literaturo la 13-an de oktobro 1994.

Lia bofrato estas Itami Juzo.

Verkoj redakti

Noveloj redakti

Romanoj redakti

Eseoj redakti

Germanlingve la tradukoj de liaj verkaĵoj aperas precipe en la eldonejo Be.bra.