Travivaĵoj de Ro. Ŝo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Travivaĵoj de Ro. Ŝo.[1][2] [3] estas aŭtobiografia verko de la angla esperantisto Richard Sharpe. La verko estas eldonita de Brita Esperanto-Asocio el Londono en la jaroj 1913 kaj 1914, kaj ampleksas 93 paĝojn.

Travivaĵoj de Ro. Ŝo.
Travivaĵoj de Ro. Ŝo.
Travivaĵoj de Ro. Ŝo.
Aŭtoro Richard Sharpe
Eldonjaro 1913
Urbo Londono
Eldoninto Brita Esperanto-Asocio
Paĝoj 93
vdr

La verko estas iom interesa unue ĉar L. L. Zamenhof opiniis pri ĝia lingva korekteco kaj due ĉar aperas sur ĝia kovrilo krokodilo, eble unu el la unuaj aludoj al krokodili en esperantista medio.

La mono de vendo de la verko estis oferita al organizo de blinduloj, ĉar la aŭtoro estis blinda. La eldonrajtoj estis donacitaj per testamento de la aŭtoro al BEA.

Dua Eldono

redakti

Pri la dua eldono diris la aŭtoro

 
 Permesu, ke mi diru kelke da vortoj pri la dua eldono de Travivaĵoj de Ro. Ŝo. Ekzistas plimalpli 900 ekzempleroj de ĉi tiu korektita kaj ampleksigita eldono; al tio troviĝas ĉe la fino de la libro listo de ŝanĝproponoj, en la okazo, se iam B.E.A. bontrovos aperigi represaĵon. B.E.A. filantrope antaŭpagis la difinitan por la blinduloj potripencan profiton, kaj mi transdonis al B.E.A. la provizon kaj ĉiujn miajn rajtojn.

Tial ke la verko estas nun la posedaĵo de B.E.A. kaj mi persone neniom povas finance profiti, eĉ se vendiĝus 5,000 ekzempleroj, mi povas senĝene paroli kaj eĉ publike reklami. B.E.A. estas nia komuna amiko, al kiu ni pro multo ŝuldas eternan dankon, kaj kiu en la nunaj bedaŭrindaj cirkonstancoj tute ne malŝatus aldonan kapitalon. Kapitalo kaj nevenditaj libroj iom diferencas; venditaj libroj fariĝas kapitalo!

Se 900 samideanoj aĉetus po unu ekzemplero, B.E.A. tuj enmonujigos pli-malpli £60!! Multe pli ol tiun sumon malgajnis la aŭtoro ne domaĝante la monon, kiom ajn malriĉa li estas, kaj se li tian oferon faris senplore, ĉu samideano ne samanime kaj senkreve bonvolus adiaŭi dek ok modestajn pencojn
— RICHARD SHARPE., La Brita Esperantisto - Numero 142, Oktobro (1916)

Zamenhof kaj la libro

redakti

En la "Travivaĵoj de Ro. Ŝo." (pĝ. 89) Zamenhof deklaras sin ĝisostulo: Al tiuj, kiuj havas okulojn kaj volas vidi, kiuj havas orelojn kaj volas aŭdi, mi donos amikan ... konsilon: Penadu, kiom eble, atingi unuecon kaj egalecon, kiel pri la elparolado, tiel ankaŭ pri la vortaro kaj esprimmaniero.

Pri la lingvaj opinioj de Zamenhof en la verko, diras Walter Lippmann[4]

Mi mem ricevis scion nur pri du prilingvaj korespondoj de Dro Zamenhof, nome 1. pri unu karto, sendita la 8. X. 1910 al sro Max Butin (Godesberg), en kiu li deklaris, ke "vipuro" en la Fundamenta Vortaro estas preseraro anstataŭ "vipero", kaj 2. pri diversaj respondoj donitaj al sro Richard Sharpe (Torquay). Tiu samideano sendis en la jaro 1913 al Dro Zamenhof aron da demandoj en tia formo, ke li bezonis respondi per nur malmultaj vortoj. Jen ekzemploj el tiu korespondo:
(DEMANDOJ DE S-RO SHARPE) (RESPONDOJ DE D-RO ZAMENHOF)
Ne diru "du kaj duono horojn poste", sed "du kaj duonon horojn poste". Mi preferus: "du kaj duonon da horoj poste".
Ne diru "kelke da ni, multe da ili", sed diru "kelkaj el ni, multaj el ili". Dependas de la senco.
Ne diru "mi prosperis fari", sed "prosperis al mi fari" aŭ "mi sukcesis fari". Bone.
Kion vi preferas: "Lisbono" aŭ "Lisabono"? "Lisbono" ŝajnas al mi preferinda.
En egala maniero Dro Zamenhof donis klarigojn pri la signifo de la vortoj "konsideri", "propre" k. a., pri la uzo de la refleksiva pronomo en specialaj kazoj, esprimis sian preferon por la formoj "asociito" anstataŭ "asociinto", "transloĝiĝi" anstataŭ "transloĝi", "en estonta tempo" aŭ "en la estonteco" anstataŭ "estonte", "en la direkto" anstataŭ "en la direkton" k. t. p. Krom tio Dro Zamenhof esprimis sian aprobon al la (dekunu) diversaj prilingvaj konsiloj, kiujn sro Sharpe estis doninta en sia libro: Travivaĵoj de Ro. Ŝo. London 1913, pĝ. 90-93. Do oni rajtas rigardi ankaŭ tiujn konsilojn kiel Zamenhofajn almenaŭ laŭ ilia enhavo, tiom pli, ĉar kelkaj el ili estas bazitaj sur la Zamenhofa lingvo-uzo, kaj kelkaj eĉ nur reatentigas pri tio, kion Dro Zamenhof mem estis jam aliloke dirinta. El tiuj Sharpe-aj konsiloj mi citas kiel precipe rimarkindajn (mallonge): Oni preferu "renkonte" kaj "returne" al "renkonten" kaj "returnen"; evitu "ajn" post "iu, ia, ..." kaj la akuzativon post "ĉe"; diru "same kiel" (ne "ol") kaj "nenio krom" (ne "ol"); ne uzu "sugestii" en la senco de "proponi, rekomendi, konsili".

Recenzoj

redakti
 
 Vojaĝinte aŭ vivinte en preskaŭ ĉiuj landoj de Eŭropo kaj Ameriko; Ro Ŝo kolektis riĉan materialon de travivaĵoj, kiujn li hodiaŭ disdonas malavare al siaj samideanoj. Bona Zamenhofa lingvo. 
— 1922, Georges Stroele, Esperanto, p. 63
 
 Jen verko refreŝige malsimila je niaj ordinaraj Esperantolandaj eldonaĵoj. La verkinto, al kiu bonvola sorto permesis en lia profesia kariero loĝadi kaj spertadi en multaj landoj, en sia libro ne celas ian plozofian [tial] aŭ etikan kribron de sentoj kaj pensoj ; sed simple kaj senafekte rakontas en vigla babilada maniero la pli interesajn epizodojn de la vivo. “Ordinare,” li diras en antaŭparoleto, “ personaj travivaĵoj neniel povus interesi la ĝeneralan publikon ; interesi ili povus nur parencaron aŭ amikaron. Sed kio estas samideanaro krom parencaro? Ĉu ni ne estas unu granda rondo familia ? ”

Nu, ni povas certigi al amiko Ro Ŝo, ke liajn bonhumore rakontitajn travivaĵojn ni persone tralegis kun viva interesa kaj amuzo. Estas ja opinio de pli ol unu, ke en nia literaturo ĝis nun iom “ malmankas ” altstilaj seriozaĵoj. La homo, tamen, ne volas ĉiam vivi en fortostreĉado kaj edifiĝado ĉe la montosuproj de l’ spirito, sed sopiras ankaŭ foje distriĝi en la pli faciliraj valoj kaj ebenaĵoj de gaja vivo ĉiutaga. Jen kial oni legos kun plaĉo pri la spertoj de nia multe vojaĝinta samideano Ro Ŝo; eĉ la komedie-tragedia bildo sur la kovrilo kvazaŭ antaŭinklinas la legonton al dumtempa flankenmeto de la teraj zorgoj, al iometa dislaso de la ridoreteniloj! Prosperis al la verkinto, evitinte “ nezamenhofaĵojn,” liveri al la lernanto interesan legolibron kun multe da facilaj kaj fidindaj esprimoj pri ĉiutagaj ideoj kaj aferoj, kiuj formas la kadron de liaj “aventuroj.” Pli ol dek diversajn landojn li kvazaŭ kunparole trarakontas, de la fruaj knabojaroj en Norvegujo ĝis la memorinda tago de lia konatiĝo kun Esperanto en Buenos Aires; oni do komprenos, ke ne mankis al li spertaĵoj pridirindaj.

Aldonita estu ankaŭ, ke la aŭtoro per sia literatura entrepreno neniel avidas monakiron ; sed ia rezultonta profito estos dediĉata ĉiom al la pretigo kaj disvastigo de Esperantaj libroj por la Blinduloj. Ĉiu do, kiu aĉetos kaj legos la libron, rajte sin konsideru kiel aktivan partoprenanton en la sukceso de nia afero 
— ZUL. La Brita Esperantisto - Numero 109, Januaro (1914)
 
 Unue mi deziras esprimi al ĉiuj miaj samideanoj mian grandan bedaŭron pro la aperintaj en la supra mia verketo eraroj. Almenaŭ mi faris mian eblon ripari mian eraron, kaj post zorga tralegado kaj atento al afablaj leteroj senditaj de amikoj, mi redaktis liston de korektaĵoj engluotan en ankoraŭ nevenditaj ekzempleroj kaj sendotan al ĉiuj konataj aĉetintoj. Kiu ne posedas, skribu alla B.E.A. kaj mi pagos la sendelspezojn.

Mi havis okazon skribi al D-ro Zamenhof pri kelkaj dubaj esprimoj, kaj lia afabla respondo estas “bon-gustaĵo,” kiun la “ ĝisostuloj” rajtas partopreni. La vorto“ konsideri.” Mi forgesis forgesi, ke mi estas anglo, kaj en angla senco uzis ĉi tiun vorton sur paĝoj 13, 74, 77 kaj 79. Kolonelo Gale afable atentigis min pri tio, kaj mi estas al li tre danka. D-ro Zamenhof respondis “mi preferas (ĉiu scias, kion tio signifas) opinii, rigardi kiel, aŭ vidi en ĝi, pĝ. 77, lin. 4, la vorto konsideri estas bona.” La vorto nobelulo, pĝ. 15. Al la prezidanto de la L.K., Rektoro Boirac, mi dankas la atentigadon pri mia eraro; li citas la 5-an akton de “ Hamleto,” kie Zamenhof uzas “ nobelo,” sekve mi korektis. Alveninte Londonon, pĝ. 46. Ĉar estas mi, kiu alvenis, la esprimo ne estas bona, sed tamen estas neintencita eraro. Paĝoj 30 kaj 31, “ transloĝis,” Zamenhof preferas “transloĝiĝis” Ambaŭ mi korektis. 67 kaj 73, ‘‘ “asociinto,” Zamenhof preferas “ asociito.” Ĉiuj aliaj eraroj ŝuldas sian ĉeeston al mia mallerteco, kiel maŝinskribisto kaj al miaj nefidindaj okuloj, kiel tralegisto! Cetere ili estas facile rekoneblaj. Estonte. Ĉar pri la senco de ĉi tiu vorto okazis diskuteto en la Esperanto Monthly, mi petis la skriban opinion de D-ro Zamenhof, kiu afable respondis : “ Anstataŭ estonte mi preferas en estontecoen estonta tempo,” ĝuste, kion mi diris al vi.” Fine mi faris al la Doktoro la jenan gravan demandon: “Ĉu en la finaj prilingvaj konsiloj, pĝoj. 89-93, vi ION malaprobas ?” Kaj (li respondis per granda “ NE !” Spite la okazintaj eraroj, la gazetaj recenzoj estas eĉ pli favoraj, ol mi atendis. D-ro Zamenhof mem skribas, ke li esperas, ke multaj Esperantistoj legos mian libron kun plezuro kaj utilo. Rektoro Boirac en tre alloga letero diras, ke mia bonega libro alportas ŝatindan utilon al nia afero, kaj tiu vorto “ utilo '” estas por mi la plej granda rekompenco. Aliaj entuziasmulinoj skribas, ke ili komencis legi, kaj ne povis ĉesi ĝis ili atingis la finon, k.t.p., do ankaŭ laŭ literatura vidpunkto ŝajnas, ke mi sukcesis. Do nun, karaj samideanoj, mi fine povis prezenti al vi fidindan kaj amuzan libron. Ne diru, ke mi tro “sonigas mian propran trumpeton,” kvankam la Usona proverbo diras: “ Kiu ne sonigas sian trumpeton, ne meritas, ke ĝi sonu.” Se vi opinias, ke mi de via flanko ion meritas, helpu min! Vi bone scias, ke mi neniel profitas la vendadon de mia libro kaj neniam intencis. Mi treege deziras ĉe la fino de la jaro, kiam mi fariĝos 70-jara maljunulo kaj ekpensos vojaĝi al “ tiu nekonata land' el kiu neniu plu revenos,” kolekti por la blinduloj la sumon de (ne da) Sm. 1,000, nur £100! Pro tiu celo mi fordonas mian tutan laboron kaj profiton.” Se nur 8,000 ekzempleroj vendiĝos, la afero estos farita, kaj kio estas 8,000 inter eble du milionoj da Esperantistoj? Vi posedantoj de vidkapablo havu kompaton kaj feliĉigu la nevidulojn ! Kio estas 1/6 por la plimulto ? Estas nenio, nur bagatela pulpiko! Kaj tiuj, kiun bavas superfluan monon, povas donaci al la malriĉaj. Jam kelkaj samideanoj aĉetis po ses ekzempleroj por disdonaci. Fine karaj britaj samideanoj, ne forgesu, ke la B.E.A. profitas ĉiun venditan libron, ĉu enlande aŭ eksterlande; ne forgesu vian Asocion, kiu tiel multe faris por vi. Kie vi estus nun, se vi ne estus ĝuantaj la netakseblajn servojn de homoj kiel Kolonelo Pollen kaj la nelacigebla H. B. Mudie? Eble ankoraŭ en la “ buljono !”'

Post kiam la blinduloj estos ricevintaj sian parton, “Travivaĵoj” fariĝos la absoluta posedaĵo de la B.E.A., kaj mi estas certa, ke kiam Esperanto enkondukiĝos en ĉiujn lernejojn, tia bone rekomendita libro fariĝos ne malŝatinda havaĵo. Do estu patriotaj kaj subtenu vian Asocion, al kiu deziras daŭran prosperon via samideano
— RICHARD SHARPE. La Brita Esperantisto - Numero 111, Marto (1914)
 
 La unua afero, kiu frapas nin ja la ekvido de ĉi tiu nova eldono de la interesa kaj tre ŝatata verko de nia amiko Ro Ŝo, estas la tute alia bildo sur la kovrilo, kiun la verkinto klarigas sur pĝ. 3 per nova paragrafo. La kvin lastaj paĝoj estos novaj kaj enhavas malgrandan liston de korektoj, saĝajn konsilojn kaj rekomendajn, dankojn al la diversaj helpintoj kaj (bedaŭrinde) la adiaŭojn de la aŭtoro. Ni esperas, ke la nova eldono ricevos eĉ pli bonan akcepton ol la unua, kaj tiel denove profitigos al la propagando de Esperanto inter la plinduloj. Ni varme rekomendas la libron al ĉiu Esperantisto, ĉu lernanto aŭ spertulo, certaj ke li ne nur ricevos multe da plezuro el ĝia tralegado, sed ankaŭ, pro la bonegeco de ĝia stilo, pliboniĝon de sia scio de la lingvo. 
— La Brita Esperantisto - Numero 120, Decembro (1914)

Bildaro

redakti

Referencoj

redakti
  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4850, paĝo 406
  2. Menciita kiel Travivaĵo  de Ro Ŝo en la pria artikolo en la Enciklopedio de Esperanto, sed kiel Travivaĵoj de Ro Ŝo en la artikolo pri la verkinto.
  3. Travivaĵoj de Ro. Ŝo. en Enciklopedio de Esperanto/T, 1934
  4. Pri la Lingvaj Respondoj de Doktoro Zamenhof. IN Johannes Dietterle (organizanto). La Vendreda Klubo. Eld. Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig 1921, pĝ

Eksteraj ligiloj

redakti