Adicio

(Alidirektita el Sumo)

Adicio estas operacio por trovi la sumon de nombroj aŭ kvantoj. La signo de adicio estas + (plus).

Tri kaj du faras kvin.

Tia adicia notacio estas kutime uzata por nombroj kaj por baza komuta operacio de pli ĝeneralaj matematikaj strukturoj (abelaj grupoj, vektoroj, matricoj ktp).

Se ni adicias 5 kaj 3, ni ricevos 8. 5 kaj 3 estas la adiciatoj, 8 estas la sum-valoro. Precise ni nomu la termon '5 + 3' sum-termon aŭ sum-esprimon, sed fak-mallonge ofte ankaŭ nur sumon.

Skriba Adicio redakti

La tradicia maniero koncerne la skribforman adicion - ekz-e de la naturaj nombroj 295 kaj 107 (dekume prezentitaj) - okazus jene:

 

La kalkulado reduktiĝas al relative facila (elementa) sumado de unuciferaj nombroj. Unu-cifera nombro de unuoj de la sum-valoro estas skribenda sub la sum-streko, kaj la unucifera nombro de dekoj estas ŝovenda maldekstren super la strekon. Tiu restaĵo estas la ŝovenda nombro (de:Übertrag). La ruĝaj ciferoj sur la bildo estas tia ŝovenda nombro (de dekoj), kiu estas ricevita post for-apartigo de la dekstraflanka cifero (nombro de unuoj).

Kalkulu: (i) 7 + 5 = 12 ; la ciferon 2 skribu sub la streko kaj la ciferon 1 ŝovu maldekstren super la strekon; (ii) kalkulu 1 + 0 + 9 = 10; la ciferon 0 skribu sub la streko kaj la ciferon 1 ŝovu maldekstren super la strekon (tie ĉi ruĝe koloritaj); (iii) kalkulu 1 + 1 + 2 = 4; la ciferon 4 skribu sub la streko ; la kalkulado estas finita; la rezulto estas skribita sub la streko kiel '402' aŭ ciferume '4' '0' '2'.

Vidu ankaŭ redakti