Ĝisostulo estas vorto, uzata sinonime por tre fervora homo, kiu laŭ sia konvinko persiste agemas, strebas kaj ne cedas, ofte kun Konservemadogmema tendenco. Pri ĝi oni diras en Esperantio: "Li/Ŝi estas ĝisosta Esperantisto!" Tio povas esti laŭda, sed ofte ankaŭ ironia komento. En la lingvuzo oni trovas aplikon ne nur pri esperantistoj, sed ankaŭ pri stalinistoj, katolikoj aŭ aliaj persongrupoj kun iom rigora mondrigardo.

En la "Travivaĵoj de Ro. Ŝo." (pĝ. 89) Zamenhof deklaras sin ĝisostulo: Al tiuj, kiuj havas okulojn kaj volas vidi, kiuj havas orelojn kaj volas aŭdi, mi donos amikan ... konsilon: Penadu, kiom eble, atingi unuecon kaj egalecon, kiel pri la elparolado, tiel ankaŭ pri la vortaro kaj esprimmaniero. Kvazaŭ prototipo de ĝisostulo estis rigardata de multaj Théophile Cart.

El "Informacje" de esperanto.pl: "Unu ghisostulo el Toronto bezonis preskaŭ 5 flughorojn por atingi la konferencejon, kaj tio jam por la kvara sinsekva jaro!"[1]

Referencoj

redakti
  1. Pri "Sukcesa okcident-kanada E-kunveno" (NOREK 2002)