Kadmo de Mileto (en la greka Κάδμος ὁ Μιλήσιος Kádmos ho Milésios) estis laŭ kelkaj antikvaj fakuloj, la plej antikva el λογογράφοι - logografoi aŭ antikvaj historiistoj antaŭ Herodoto. Modernaj fakuloj kiuj akceptas tiun vidon, atribuas lin al ĉirkaŭ 550 a.K.; aliaj konsideras lin kiel pure mita. Konfuza noto en Suido mencias tri personojn samnomajn: la unua, la inventisto de la alfabeto; la dua, la filo de Pandiono, laŭ kelkaj la unua verkisto en prozo, iom posta al Orfeo, aŭtoro de historio de la fondo de Mileto kaj de Jonio ĝenerale, en kvar libroj; la tria, la filo de Arkelao, de posta dato, aŭtoro de historio de Atiko en dekkvar libroj, kaj de kelkaj poeziaĵoj de erotika karaktero. Ĉar Dionizio de Halikarnaso (Iudicium de Thucydide, ĉ. 23) distinge asertas ke la verko siatempa kun la nomo de Kadmo estis falsaĵo, plej probable estas ke la du unuaj estas identaj kun la fenica Kadmo, kiu, kiel supozata inventisto de literoj, estis sekve transformita en Mileta kaj en aŭtoro de historia verko. Tiurilate observeblas, ke la antikvaj nobeloj de Mileto skizis sian posteulon reen al Fenica aŭ al unu el ties kompanoj. La teksto de la noto pri la tria Kadmo de Mileto en Suido estas nefidinda; kaj estas necerta ĉu tio klarigos sammaniere, aŭ ĉu li estis historia persono, el kiu oni perdis postan registron.