Katilino, nome Lucio Sergio Katilino​ (en latina Lucius Sergius Catilina,[1] 108-62 a.K.) estis elstara romia politikisto de la epoko de la fino de la Romia Respubliko, apartenanta al la partio de la popolistoj. Katilino pasis al la historio kiel protagonisto de la nomita konspiro de Katilino, nome konspiro kiu, laŭ la akuzoj fare de Cicerono, estus konsistinta en klopodoj por detrui la Respublikon.

Katilino
Persona informo
L.Sergius L.f. Catilina
Naskiĝo -108
en Roma regno
Morto -62
en Pistojo, Roma regno
Mortis per mortis en batalo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Patrino Belliena vd
Gefratoj Sergia vd
Edz(in)o Gratidia • Aurelia Orestilla vd
Profesio
Okupo Romia politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Cicerono diskursas kontraŭ Katilino, fare de la itala pentristo kaj skulptisto Cesare Maccari.

Katilino estas unu el la plej enigmaj figuroj de la historio de Romo; malbenita kaj deskizita fare de la klasikaj kronikistoj kaj historiistoj. La du ĉefaj fontoj por informaro pri Katilino estas precize la plej malamikaj de la gravulo. Cicerono, lia plej akra politika malamiko kaj rivalo, faris ĉiajn denoncojn kontraŭ li, speciale en siaj diskursoj nome "Katilinaĵoj" aŭ "Katilinaj oratoraĵoj", dum Salustio atribuis al li kelkajn el la plej maldecaj krimoj en sia moralisma monografio "De coniuratione Catilinae". Eĉ tiel, multaj el la plej teruraj akuzoj kontraŭ li, kiel ke li faris homajn buĉoferojn, estis plej probable simplajn inventojn por damaĝi lian reputacion. Spite tion, la konspiro de Katilino plue estas unu de la plej famaj kaj tumultaj okazintaĵoj de la lastaj jardekoj de la Romia Respubliko.

Aparte li estis grava militestro en la socia milito en la partio de Pompeo; kaj en la partio de Lucio Kornelio Sulao en la unua enlanda milito de la respubliko. Li militservis ankaŭ eksterlande kaj poste eniris en politiko.

Notoj redakti

  1. Gelzer, M. (1923). «Sergius (23)». Paulys Realencyclopädie der classischen Altertumswissenschaft. Band II A, 2 (en germana).