El la vivo de esperantistoj

(Alidirektita el El la Vivo de Esperantistoj)

El la Vivo de Esperantistoj [1] estas rakonto en Esperanto de V. Stankiević, kiu publikiĝis dum la unuaj jaroj de la Esperantlingva literaturo.

La kovrilo de la libro

Ĝi eldoniĝis en 1896 ĉe la presejo de W. Tümmel, en Nurnbergo, en la serio Biblioteko de la Lingvo Internacia. La rakonto priskribas la vivon de juna esperantisto, kiu esperantistigas amikinon, edziĝas al ŝi kaj havas filon.

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4814, paĝo 403

Eksteraj ligiloj redakti