Ramon Muntaner[1] (naskiĝis en 1265 en Perelada, Provinco Ĝirono, Katalunio, mortis en 1336 , Balearoj) estis kavaliro kaj verkisto de Kronlando de Aragono. Li verkis la Kronikon de Muntaner, kiu konsistas el la koncepto de Jakobo la 1-a (1207) ĝis la kronado de Alfonso la 4-a de Aragono (1328). Li apartenis al nobela familio, kiu gastigis Jakobon la Konkeranto kaj Alfonson la Saĝulo, kiu poste estis ruinita de la militoj kontraŭ Francio. En 1285, lia vilaĝo de naskiĝo estis brulita de la invadintoj, pro kio Muntaner iris vivi al Valencio kun sia patro. Iom post sia 20-jara datreveno, li partoprenis en la konkero de Minorko (1286). Ni ne havas informojn pri lia vivo ĝis dek jaroj poste, kiam ni renkontas lin en Sicilio luktante kontraŭ francoj.

Ramon Muntaner
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1265 (1265-01-01)
en Peralada
Morto 30-an de novembro 1335 (1335-11-30) (70-jaraĝa)
en Ibizo
Lingvoj mezepoka kataluna lingvo • kataluna vd
Ŝtataneco Kronlando de Aragono vd
Familio
Edz(in)o Valençona Castell vd
Profesio
Okupo kronikistohistoriistomilitistodiplomatopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kroniko de Ramon Muntaner

Li apartenis al la Granda Kataluna Kompanio, regimento de malpeza infanterio formita de aragonaj kaj katalunaj dungsoldatoj, nomitaj Almogàveroj, kiuj restis lojalaj ĝis la fino en Grekio al Kronlando de Aragono. Li estis sendita al Konstantinopolo por helpi al grekoj lukti kontraŭ la turkoj, sub la komando de Roger de Flor. En 1300 li partoprenis en la sieĝado de Mesino, ĉe lia flanko. Li estis administranto de la Kompanio de Roger de Flor. Li redaktis la traktaton inter la bizanca imperiestro kaj la katalunoj kaj li defendis kiel kapitano, kun kuraĝo kaj prudento, la urbon Galipolo el la atako de la Ĝenovanoj. Li sekvis Roger de Flor kaj liajn Almogaverojn en liaj agadoj tra la landoj de Anatolio kaj li estis la eksperto de la kompanio, kune kun nobelaj kavaliroj kiel Berenguer de Entenza kaj Bernat de Rocafort.

Muntaner verkis sian Kronikon en iom pli ol tri jaroj. Ĝi estas verkita laŭ unua persono, uzante facilan stilon, sen tro da retoriko. Danke al la fakto ke li estis soldato, Muntaner ĉeestis kelkajn farojn kiujn li priskribis, io nekutima inter aliaj kronikistoj. Ŝarĝita de historiaj faktoj, la Kroniko de Ramon Muntaner fariĝis esenca elemento por analizi tiun periodon de la historio de Kronlando de Aragono.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ramón Muntaner en la hispana Vikipedio.