Jakobo la 1-a (Aragono)

reĝo de Aragono (1208–1276)

Jakobo la 1-a de AragonoJakobo la Konkeranto (katalune: Jaume el Conqueridor, aragone: Chaime lo Conqueridor, hispane: Jaime el Conquistador, okcitane: Jacme lo Conquistaire) (Montpeliero, 2-a de februaro de 1208 - Valencio, 27-a de julio de 1276) estis reĝo de Aragono, de Valencio, de Majorko, grafo de Barcelono kaj Urgell kaj sinjoro de Montpeliero.

Jakobo la 1-a
Portreto de Jakobo la 1-a, kopio el mezepoka retablo
Portreto de Jakobo la 1-a, kopio el mezepoka retablo
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1208 (1208-02-02)
en Montpeliero, Senjorio Montpeliero, Royal Banner of Aragón.svg Kronlando de Aragono
Morto 27-an de julio 1276 (1276-07-27) (68-jara)
en Alzira, Reĝlando de Valencio, Royal Banner of Aragón.svg Kronlando de Aragono
Tombo Katedralo de Valencio
Lingvoj mezepoka aragona lingvo • mezepoka kataluna lingvo • latinaokcitana
Loĝloko Monzón Castle
Ŝtataneco Kronlando de Aragono
Memorigilo Jakobo la 1-a (Aragono)
Familio
Patro Petro la 2-a de Aragono
Patrino Maria de Montpeliero
Edz(in)o Eleonoro el Kastilio • Jolanda de Hungario • Teresa Gil de Vidaure
Amkunulo Aurembiaix • Berenguera Ferrandis • Elvira Sarroca • Sibil·la de Saga • Guillema de Cabrera • Blanca d'Antillón • Berenguela Alonso de Molina
Infanoj Alfonso de Aragono kaj Kastilio • Violant of Aragon • Constance of Aragon, Lady of Villena • Petro la 3-a de Aragono • Ferran Sanxis de Castre • Jakobo la 2-a de Majorko • Pere I Ferrandis d'Híxar • Sancha d'Aragona • Izabela de Aragono • Maria de Aragono kaj Hungario • Ferran d'Aragó • Sancho d'Aragona • Jaime Sarroca • Pedro del Rey • Jaume de Xèrica • Pere I d'Ayerbe
Okupo
Okupo politikisto • batalanto • reganto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estis filo de Petro la 2-a de Aragono kaj Maria de Montpeliero. Li kaj sia edzino havis filinon, Violante de Aragono, kiu estas la edzino de la reĝo de Kastilio, Alfonso la Saĝulo. Lia ĉefa entrepreno estis la konkero de la muzulmanaj teritorioj de Valencio kaj Balearoj, kaj la fondado de la kristanaj regnoj de Valencio kaj Majorko, interne de la Kronlando de Aragono.

Li diktis la kronikon de sia reĝado, la Llibre dels feits (Libro de la faktoj), unu el la kvar katalunlingvaj mezepokaj kronikoj pri la Kronolando de Aragono.

Lia tombo estas en la Monaĥejo de Poblet. Lia testamento donis la regnojn de Aragono, Valencio kaj la katalunajn teritoriojn al lia filo Petro la 3-a, kaj la regnon de Majorko kaj Montpeliero al alia filo, Jakobo la 2-a de Majorko.

Vidu ankaŭRedakti