Monaĥejo de Poblet

Monda heredaĵo de UNESKO

La Reĝa Monaĥejo de Sankta Maria de Poblet estas cisterciana monaĥejo fondita la jaron 1150. Situas piede de la Montoj de Prades, en la municipo de Vimbodí i Poblet, regiono Conca de Barberà de Katalunio.

Monaĥejo de Poblet
kristana preĝejo • Cistercia monaĥejo [+]

Koordinatoj41° 22′ 51″ N, 1° 4′ 57″ O (mapo)41.3808333333331.0825Koordinatoj: 41° 22′ 51″ N, 1° 4′ 57″ O (mapo)
Areo0,18 km² (18 ha) [+]

Monaĥejo de Poblet (Katalunio)
Monaĥejo de Poblet (Katalunio)
DEC
Map
Monaĥejo de Poblet

Vikimedia Komunejo:  Reial Monestir de Poblet [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Pobleton konsistigas impresa arkitektura ensemblo kaj ĝi troviĝas inter la plej gravaj monaĥejoj en Eŭropo; ĝi estas, fakte, la monaĥeja ensemblo kun plej da loĝantoj en la tuta eŭropa kontinento.

Estas la reĝa tombejo, kie kuŝas la reĝoj de la Aragona Kronlando ekde Petro la Ceremoniema; ankaŭ troviĝas, tamen, la praaj tomboj de Alfonso la Ĉasta kaj Jakobo la Konkeranto. La retablo estis verko de la skulptisto Damián Forment.

La jaron 1921 ĝi estis deklarita Nacia Monumento de la Hispana Registaro.

La jaron 1991 ĝi estis deklarita Monda Heredaĵo de UNESKO.

La jaron 2005 ĝi ricevis la Krucon de Sankta Georgo de la Kataluna Registaro "pro la elstara rolo, kiun ĝi ludis en la historio de nia lando ekde la 12-a jarcento kiam, post la enkonduko de la cistercianoj, ĝi elstariĝis kiel unu el la plej aktivaj spiritejoj de la Katalun-aragona Krono, de kies reĝaj tomboj tiu monaĥejo estas la ĉefa sidejo. Post la deklaro de ĉi tiu cenobitejo Monda Heredaĵo far UNESKO, ĝia inkludo en la Cisterciana Itinero igas ĝin hodiaŭ unu el la ĉeflokoj de la kultura turismo".