Ferecido de Siros, greke Φερεκύδης (6-a jarcento a.K.) estis greka pensulo el la insulo Siros.

Ferecido de Siros
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 580 a.K.
en Siros
Morto ĉ. 520 a.K.
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo filozofoverkisto • mitologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ferecido de Siros, priskribita kiel mezepoka fakulo en la Nurenberga Kroniko

Ferecido estis konata kiel la unua greko verkanta prozon, pri la naskiĝo de la dioj kaj la kreo de la universo. Krome li kredis je la senmorteco de la animo. Li estas konata kiel unua verkisto kiu komunikis filozofajn meditojn en prozo.

Ferecido estis aŭtoro de kosmogonio, derivita el la tri diecaj principoj, Zas (Zeŭso),[1] Ĥtonia (Tero)[2] kaj Ĥrono (Tempo), konata kiel "Pentemiĥos" (Πεντέμυχος, "de kvin truoj", foje oni donas ankaŭ la alternativan titolon "Heptamiĥos", "sep truoj"). Ĝi formis ponton inter la mita pensaro de Heziodo kaj antaŭsokrataj filozofoj.

Lia verko perdiĝis, sed ĝi survivis en la Helenisma Epoko kaj oni konas parton de ties enhavo nerekte.

Referencoj redakti

  1. "Doric and Attic-Ionic forms with α (of doubtful origin), nom. Ζάν [...] nom. Ζάς Pherecyd.Syr.1, 2 (Ζής ap.Hdn.Gr. l.c.[2.911]), "Ζάς Ζαντός" Choerob. in Theod.1.116; Δάν (q. v.); Τάν Head Hist.Num.2469 (Crete)" Ζεύς – Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon
  2. "Ionic ἡ χθονίη, an earlier name of Γῆ [Pherecyd.Syr.1, cf. Dam.Pr.124bis]" χθόνιος – Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon

Bibliografio redakti

  • Hermann S. Schibli, (1990), Pherekydes of Syros. Oxford University Press. ISBN 0-19-814383-4

Eksteraj ligiloj redakti