Monda Sciencfikcia Kongreso

(Alidirektita el Monda Sciencfikcia Kunveno)

Worldcon, alinome la Monda Sciencfikcia Kongreso, estas tutmonda kongreso de la sciencfikcia-fervorularo kaj sciencfikciaj profesiuloj. Ĝi okazis de 1939 ĝis 1941 kaj ĉiujare ekde 1946 ie ajn sur la planedo (ĝis nun). La plejmulto de Worldcon-oj okazis en Usono, sed ili ankaŭ okazis en Kanado, Britio, Germanio, Aŭstralio, Nederlando kaj Japanio. Membroj de Worldcon (ĉu ili ĉeestas aŭ ne) rajtas baloti por verkoj de spekulativa fikcio (verkoj, artverkoj, prezentoj, kaj verkoj rilatataj al sciencfikcio aŭ fanatikado de sciencfikcio) dum la pasinta jaro kiuj ricevus Premion Hugo.

Monda Sciencfikcia Kongreso
perioda evento
Konvencio de sciencofikcio
Komenco 1939 vd
Lando(j) UsonoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)NederlandoKanadoAŭstralioGermanioIrlandoFinnlandoPopola Respubliko ĈinioNov-ZelandoJapanio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La World Science Fiction Society, mallongigite WSFS (Monda Socio de Sciencfikcio), proprietas la nomon (Worldcon). La membroj de la Socio estas la membroj de la kongreso, sed loka organizo prezentas la kongreson mem. Organizoj proponas gastigi Worldcon kaj la membroj balotas por la loko.

Agadoj ĉe Worldcon inkluzivas (sed ne estas limigata al) redakti

  • diskutoj de adeptoj kaj spertuloj -- pri teknologio de la estonteco, skribado, eldonado, la filozofiaj kaj sociologiaj implicoj de la verkoj de la ĝenro, lastatempaj sciencaj eltrovaĵoj, la sciencfikcia-fervorularo mem, ktp.
  • paroladoj aŭ aliaj prezentaĵoj de la honoraj gastoj
  • festetoj
  • ludado (rolludoj (duonrealaj kaj surtablaj), tabulludoj, kartludoj)
  • filka muziko
  • kostumado -- konkurso, kaj kio ajn persono portas en la koridoroj
  • prezento de la Premioj Hugo
  • aĉetado -- kutime estas granda halo de vendantoj de libroj, gazetoj, filmoj, juveloj, kostumoj (kaj ofte ankaŭ armiloj), ludoj, komikslibroj, ktp
  • artekspozicio -- kun pentraĵoj, desegnaĵoj, skultaĵoj kaj aliaj artverkoj, precipe pri sciencfikciaj kaj fantaziaj temoj
  • vivaj prezentoj
  • balotado por la loko de la Worldcon post tri jaroj
  • sciencfikciaj filmoj, televidprogramoj, ktp
  • kunvenoj pri aliaj aferoj de la Monda Socio de Sciencfikcio
  • manĝado kaj dormado (ni penas havi du bonajn manĝaĵojn kaj dormi dum kvin horoj... :-))

Eksteraj ligiloj redakti