Surtabla rolludo estas la plej malnova tipo de rolludo.

Ludantoj ĉetable
Ludantoj informantaj kaj informataj
Ludfolio por registro de statistikoj laŭ ludanto

Iu ludmajstro gvidas ludantojn tra antaŭdifinita historio, kaj ludantoj agadas konsekvence al priskriboj de la ludmajstro, kiu mem ŝanĝas la historion laŭ la diversaj agadoj de la ludantoj, ktp.

La ludo estas finita kiam la celo, elektita de la ludantoj mem (aŭ difinita de la historio) estas atingita.

Surtablajn rolludojn oni ludas per papero, krajono kaj ĵetkuboj multflankaj (ĵetpluredroj) (kvaredro, sesedro (kubo), okedro, dekedro, dekduedro, dudekedro, kelkfoje eĉ 30-edro kaj 100-edro). La ĵetkuboj solvas situaciojn laŭ regulsistemo aĉetebla (ekz. Dungeons and Dragons = Drakoj kaj Galerioj).

Ĉiuj ludantoj ludas la rolon de persono, kies ecojn kaj trajtojn priskribas la persona folio per valoroj numeraj. Tiu persona folio priskribas "ĉion", kio formas "la personon": tion oni ankaŭ nomas "la persono de la ludanto", t.e. la rolo kiun li aŭ ŝi ludas. Valoroj ekzistas kiuj priskribas ĉion, kio estas mezurebla ĉe homoj: forto, rapideco, lerteco, ktp.

Ekzemple, se iu persono havas noton je "14/20" je la lerteco "grimpi", kaj deziras supreniri klifon, la ludmajstro petas la ludanton ĵeti ĵ20 ĵetkubon (ĵetkubon kun 20 flankoj). Se la rezulto estas super 14, la persono sukcese grimpas la klifon; sed se ne, la persono malsukcese falas surteren! Kompreneble, ju pli alta la lerteca nivelo, des pli lertas la persono.

La plej malnova rolludo estas Dungeons and Dragons ("Drakoj kaj Galerioj", sed nun ili multas. Ankaŭ ekzistas rolludoj kiuj temas pri The Lord of the Rings ("La Mastro de l' Ringoj"), Star Wars (Stelaj Militoj), ktp.

Ekzistas diversaj senpagaj regulsistemoj disponeblaj sur la reto. Risus estas rapida, ses-paga rolluda sistemo tradukita en Esperanto de Chris Gledhill.

Je 1995, ekzistis la serio Une Soirée De Meurtre ("Vespero De Murdo"). Estis serio de ludoj kies la celo estis de resolvi misteraj murdoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.