Risus - la Ĉiuspeca Rolludo estas surtabla rolludo, verkita de usona aŭtoro S. John Ross (vidu sube). Kontraste al pli tradiciaj rolludoj, Risus (latina por "rideto") estas senpaga kaj libere disponebla. Ĝi havas facilan, leĝeran regulsistemon, kies bazaj reguloj enhavas ses paĝojn. Laŭ la aŭtoro, Risus estas "Universala Komedio-Sistemo, kvankam oni povas uzi ĝin por seriozaj ludoj. Risus aparte taŭgas por Ludomajstro (LM), kiu deziras organizi ekzemplan ludon dum ludo-ekspozicio, aŭ amikecan dumvesperan ludon." El la angla, oni tradukis la regulojn en diversajn lingvojn, inkluzive Esperanton ([1] )

Reguloj redakti

  • Kreado de rolulo

Komence de la ludo, la Ludestro aŭ Ludomajstro (LM) priskribas al la ludantoj la ĝeneralan etoson de la aventuro, ekz. "Ĉi-vespere, vi esploros mistere forlasitan spaco-ŝipon! Preparu viajn skafandrojn!" Konforme al tiu priskribo, ĉiu ludanto decidas la nomon de sia "rolulo", kaj skribas sur paĝon kelkajn liniojn por difini ŝin aŭ lin. La originala eco de Risus estas, ke oni devas difini sian rolulon per mallonga listo de "Kliŝoj". Kliŝo estas stereotipo aŭ frazeto, kiu priskribas pli-malpli ĉion, kion la rolulo scias aŭ povas fari. Oni povas karakterizi rolulon per tradiciaj Kliŝoj de scienco-fikcia aŭ fantazia literaturo, ekz. Kavaliro, Sorĉistino, Spaco-soldato kaj simile. Tamen la aŭtoro de Risus invitas la ludantojn inventi laŭvole originalajn kaj komikajn versiojn, ekz. Esplorema Arĥeologo, Belga Enketisto, Tempo-vojaĝanta Gnomo, Super-modelo-aspekta Roboto, Vegetarana Marsano, Emerita Ĉefrolulo de televida serio, Rulseĝo-kondukanta Kultano, ktp. Kliŝoj ofte korespondas al nomo de stereotipa profesiulo aŭ popolo, sed ili povas ankaŭ rilati al povo pli-malpli kliŝa aŭ komika (Grimpi murojn kiel araneo, Modifi sian formon, Ĉarmi oldulinojn, ktp). Kompreneble antaŭ la komenco de la ludo, la Ludomajstro devas decidi, ĉu la Kliŝoj elektitaj de la ludantoj taŭgas al la aventuro aŭ ne. Por fini la priskribon de sia rolulo, oni skribas ciferon apud ĉiu Kliŝo: tio estas la kvanto da sesedraj kuboj, kiujn oni devas ĵeti, se alia ludanto kontestas la kapablecon de rolulo fari agon dum la aventuro. Komence de la ludo, oni rajtas disdoni dek kubojn inter siaj Kliŝoj, sed ne rajtas doni pli ol kvar kubojn al unu Kliŝo. Ekzemple: Bilbo, Bonhumora festema Hobito (4), Rakontemulo, kantemulo kaj poeto (3), Povas trafe lanĉi ŝtonojn kaj aliajn objektojn (2), Ŝtelisto (1). Ĝenerale, tri kuboj signifas nivelon de profesiulo. Unu kubo signifas la nivelon de komencanto. Ses kuboj signifas la nivelon de superspertulo.

  • Agado dum aventuroj

Jen kiel la ludo disvolviĝas. Dum aventuro, se ludanto deklaras, ke ties rolulo faras agon, la ludomajstro povas demandi, ke oni "testu" unu el ties Kliŝoj, por decidi ĉu la ago sukcesas aŭ malsukcesas. Ekzemple, Bilbo deziras grimpi supre de granda arbo ĉar li estas perdita en arbaro. La ludomajstro decidas, ke tio ne kongruas al lia Kliŝo: Bonhumora festema Hobito (4) sed al lia alia Kliŝo: Ŝtelisto (1). La LM ankaŭ deklaras nivelon de malfacileco: sufiĉe malfacila : 15 (t.e. defio eĉ por profesia ŝtelisto). Bilbo evidente ne povus atingi tiun celon per normala ĵeto de kubo. Tamen en Risus la ludanto rajtas argumenti, ke alia Kliŝo estas pli taŭga. En tiu kazo, la ludanto devas priskribi tre lerte sian alternativan agmanieron, por persvadi la LM kaj la aliajn ludantojn, ke la ago estas farebla. Ekzemple: la ludanto de Bilbo argumentas, ke dum festenoj en Hobitujo, oni tradicie multe drinkas, kaj stulte grimpas tre grandajn arbojn, eĉ se poste oni emas fali sur sian kapon... Post tia klarigo, la LM povus provizore lasi al Bilbo la ŝancon ĵeti 3 aŭ eĉ 4 kubojn por testi sian kapablon supergrimpi la arbon. Kutime, se ludanto ne sukcesas, oni punas la rolulon, kiu provizore perdas unu aŭ du kubojn de la rilata Kliŝo (en ĉi-tiu ekzemplo, la LM povus decidi, ke Bilbo sukcesas malgraŭ ĉio grimpi supre de la arbo, sed ke la grimpado daŭras multajn horojn. Tial, pro perdo de sia tempo kaj bonhumoro, Bilbo iĝas nur "Bonhumora festema Hobito (2)" dum kelkaj horoj de la aventuro).

Historio redakti

Oni unue eldonis Risus en 1993. Pli frua versio ekzistis kun parodia titolo GUCS: The Generic Universal Comedy System (Ĝenerala Universala Komedi-Sistemo) (parodio de GURPS, Ĝenerala Universala Rol-luda Sistemo) kiun disdonis en privataj sferoj S. John Ross en 1989. Laŭ la aŭtoro, ĉefe influis la ludon la nun-elĉerpita regulsistemo de Ghostbusters (rolludo pri fantomo-ĉasistoj, eldonita de West End Games), kaj ankaŭ la koncepto de "Kliŝoj" de DC Heroes (pri Komiks-Herooj). Ankaŭ influis la finan formon de la ludo "Over the Edge", far Atlas Games. Aliaj rolludoj (inkl. FUDGE kaj Tunnels & Trolls (Tuneloj kaj Troloj)), ankaŭ kontribuis ideojn.

Ludokulturo redakti

La aŭtoro kaj "Cumberland Games" disponebligas la regulojn de Risus senpage. Ili ankaŭ vendas elektronikajn dokumentojn pere de siaj retejoj (vidu sube). Aldona materialo inkluzivas Risus Companion, dokumento kun ekzemploj, klarigoj kaj sugestoj por modifi la regulojn. La aŭtoro, retlistanoj kaj aliaj entuziasmuloj ankaŭ verkas diversajn regulsistemojn, aventurojn kaj kampajnojn (koheraj ludo-universoj, kutime ligitaj al unu tipo de rolludo aŭ aventura speco, kaj kie aventuroj povas disvolviĝi kaj kontribui al pli vasta narativo). La simpleco de la reguloj ankaŭ taŭgas por "Solitero-aventuroj" (aventuro-romanoj, kiuj anstataŭas la rolon de la ludestro, kaj prezentas elektojn al la leganto en la formo de ciferitaj paragrafoj).

Fervoraj ludantoj de Risus povas aliĝi al la Internacia Ordo de Risus: anoj devas sendi siajn poŝtajn adreson al S. john Ross. Ili ricevas membrokarton kaj ekzempleron de la Risus Companion.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Risus: The Anything RPG homepage. Alirita 2003-09-30.