József Hültl [hultl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hültl József estis hungara altlerneja instruisto. Liaj filoj estis Dezső Hültl kaj Hümér Hültl.

József Hültl
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1832 (1832-01-17)
Morto 17-an de decembro 1909 (1909-12-17) (77-jaraĝa)
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

József Hültl [1][rompita ligilo] naskiĝis la 17-an de januaro 1832 en Baja, li mortis la 17-an de decembro 1909 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Hültl frekventis piaristan gimnazion en Pest (urbo), poste li studis en Industria Lernejo József, fine li akiris diplomon en Akademio de Selmec en 1855. Post siaj studoj li estis akademia asistanto, poste li estis inspektoro en diversaj minejoj. En 1873 li ricevis la titolon mineja konsilisto, en 1881 mineja ĉefkonsilisto. En la jaro 1888 li havis postenon en la financa ministerio, en la sekva jaro li estis nomumita minejestro en Selmecbánya. Li ricevis 2 reĝajn premiojn. Li estis fondinta membro de Hungara Mina kaj Metalurgia Societo. En 1897 li pensiuliĝis. Li havis menciindan kolektaĵon pri medaloj.

Fontoj redakti