Hümér Hültl
Hümér Hültl [humEr hultl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hültl Hümér estis hungara kuracisto, kirurgo, profesoro. Li havis la famon kiel Paganino de skalpelo. Lia patro estis József Hültl, lia frato estis arkitekto Dezső Hültl.
Hümér Hültl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de julio 1868 en Baia Sprie |
Morto | 18-an de januaro 1940 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Piarista Gimnazio de Budapeŝto Universitato Eötvös Loránd (–1891) |
Familio | |
Frat(in)o | Dezső Hültl |
Okupo | |
Okupo | kuracisto universitata instruisto inventisto kirurgo |
Hümér Hültl [1] naskiĝis la 14-an de julio 1868 en Hungara reĝlando, en Felsőbánya (nuntempa Baia Sprie en Rumanio). Li mortis la 18-an de januaro 1940 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiHümér Hültl ricevis universitaton en Budapeŝto, kie li ricevis kuracistan diplomon en 1891. Post 2 jaroj li eklaboris en hospitalo. En 1895 li lernis la kirurgion kaj li eklaboris en Malsanulejo Rókus. Baldaŭe li laboris en aliaj malsanulejoj, sed en 1919 li iĝis ĉefkuracisto en Rókus. Li estis la unua en Hungarlando, kiu uzis maskon kaj gantojn dum operacioj. Li ekinstruis en universitato en Budapeŝto en 1902. Li inventis operacian kudromaŝinon. Li emeritiĝis en 1934. En la sekva jaro li membriĝis en la supera ĉambro.