Dezső Hültl
Dezső Hültl [deĵO hultl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hültl Dezső estis hungara arkitekto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1931). Lia patro estis József Hültl, lia frato estis kirurgo Hümér Hültl.
Dezső Hültl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Hültl Dezső József Fidél |
Naskiĝo | 6-an de aprilo 1870 en Baia Sprie |
Morto | 11-an de julio 1945 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Korhalto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1892) Piarista Gimnazio de Budapeŝto (–1888) |
Familio | |
Frat(in)o | Hümér Hültl |
Okupo | |
Okupo | arkitekto universitata instruisto |
Dezső Hültl [1] naskiĝis la 6-an de aprilo 1870 en Hungara reĝlando, en Felsőbánya (nuntempa Baia Sprie en Rumanio). Li mortis la 11-an de julio 1946 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiDezső Hültl frekventis universitaton en Budapeŝto, poste kelkfoje li studvojaĝis. En 1906 li doktoriĝis kiel la unua hungara sciencisto-doktoro pri konstruado en Hungario. Inter 1913-1940 li instruis en universitato en Budapeŝto, kie li estis rektoro inter 1930-1932. Liaj konstruaĵoj estis faritaj en novrenesanca aŭ novbaroka stiloj, tamen ekde la 1930-aj jaroj li faris ankaŭ modernajn domegojn. Inter 1931-1939 li estis membro de supera ĉambro. Li ricevis diversajn premiojn inter 1906-1938.