Andor Endre Fenyő
Andor Endre Fenyő [fenjO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fenyő Andor Endre estis hungara pentristo, instruisto. Lia origina persona nomo estis Ármin.
Andor Endre Fenyő | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fenyő Ármin |
Naskiĝo | 25-an de februaro 1904 en Baja |
Morto | 14-an de septembro 1971 (67-jara) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo • kritikisto |
Ármin Fenyő [1] naskiĝis la 25-an de februaro 1904 en Baja, li mortis la 14-an de septembro 1971 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Andor Endre Fenyő devenis el juda familio. Li frekventis belartan mezlernejon en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en 1928. Lia plej grava instruisto estis Oszkár Glatz kaj János Vaszary (pentristo). Jam dum la studentaj jaroj li ekspoziciis. En la fruaj 1930-aj jaroj li estis fondinta membro de socialistaj pentristoj. Inter 1938 kaj 1947 li vivis en Svedio kaj Suomio. Hejmenveninta li estis kritikisto de komunista ĵurnalo, poste li instruis en pentrista lernejo, sed li estis ankaŭ lektoro de pentristoj. Post jardeko li translokiĝis al Balatonudvari, kie li pentradis pejzaĝojn pri Balatono. Li ricevis 4 premiojn inter 1959-1968.
El solaj ekspoziciojRedakti
- Budapeŝto (1930, 1956, 1958, 1964, 1969)
- Pécs (1958, 1976)
- Dunaújváros, Kaposvár (1964)
- Stokholmo (1967)
El kolektivaj ekspoziciojRedakti
- Düsseldorf (1926)
- Budapeŝto (1926, 1928, 1936, 1947-1950, 1954, 1957, 1960, 1964-1965, 1969, 1971, 1975)
- Vieno, Stokholmo (1928)
- Antverpeno (1958)
- Székesfehérvár (1968)
- Szombathely (1977)
Elektitaj pentraĵojRedakti
- Halvány arcú leány
- A fekete varrógép (1941)
- Buda
- Dunakanyar
- Kertben
- Balatoni szőlődombon
- Falusi táj
- Magányos fenyő